Parolas la Prezidanto

Estimataj gehaleanoj! Denove mi parolas pri krizo. Kie estas la krizo? Kiu havas krizon? Kiu suferas la krizon?

Jen prezidanto nia.Riĉuloj ne havas krizon, ili ne suferas ĝin, kaj fakte ili kreas ĝin. Eĉ Barako Obama diras: la bankoj faras en tiu ĉi momento novan krizon, kiam ili estas malklaraj. Li eĉ sentas sin devigata batali bankojn.

En tiu ĉi momento la laboristoj de la mondo bezonas sindikatojn, fortajn sindikatojn, sed kun malfortaj sindikatoj kiel tiuj, kiujn ni nun havas, venkas, kaj ĉiam venkos, riĉuloj. Iam en Hispanio sindikatoj reprezentis laboristojn, sed post kelkaj strikoj kontraŭ la tiama Prezidento socialisma, Felipe Gonzalez, ties registaro havis la "feliĉan" ideon salajrigi la respondeculojn de la plej fortaj sindikatoj hispanaj, kaj ekde tiam ili ne plu kontraŭstaras surstrate aŭ en aliaj publikaj forumoj, la kontraŭlaborismajn agojn (ofte fiaj) de la registaro.

Aliflanke, en Hispanio renaskas faŝismo, ĉar estro de urbodomo ne akceptas registri inmigrantojn. Jen ksenofobio. La kialo argumentata estas, ke pro registro ili gajnas rajtojn kaj servojn de la socio. Sed registro ĉe urbo ne estas rajto, sed devo, kaj sekve oni ne povas nei tion al eksterlandano. Problemo venas el tio, ke multaj hispanoj apogas tiun sensencaĵon.

Tia evento jam okazis en Eŭropo, kiam Le Pen preskaŭ iĝis Prezidanto de unu el la plej gravaj landoj de nia kontinento, la Respubliko Franca.

Fine, mi dezirus notigi, ke Kajeroj el la Sudo ŝanĝiĝas, kvankam oni povas daŭre legi ĝin per interreto senpage. Tio signifas, ke ĝi ankoraŭ havas la esperantan spiriton.

Kamaradece,
Johano Antono,
Prezidanto de HALE

Regresu al redaktora artikolo. ~ Kajeroj ~ Kajero 80ª ~ Progresu al legado pri Respubliko