Dum la tuta Unua Hispana Respubliko ĉi tiu flago flirtis nome sia.

¡Viva la República!

Antaŭ nelonge mi parolis pri la nuna hispana politiko kun kolegino, kaj subite, ŝi abrupte finis dirante;Vivu la Respubliko!

Kaj tio pensigis min pri la malprofunda, ne diri banala aŭ folklora ideo, kiun komuna hispano hodiaŭa havas pri respubliko kaj Hispanio. Ni vidu:

La unua respubliko venis la 11an de Februaro de 1873, laŭ tiama parlamentano Emiljo Kastelar, "portita de neniu, sed; cirkonstancoj" (morto de reĝo Fernando 7-a, fuĝo de reĝino Isabel' 2-a, rezigno de reĝo Amadeo de Saboja). Bedaŭrinde tiu projekto; elĉerpiĝis la 29an de decembro 1874, pro militoj kaj sociala malpaco, kiuj prezentis problemojn, kiujn tiu respubliko ne solvis pro manko da volo aŭ preparo, dum la registaro kaj parlamento diskutis pri; federacieco aŭ centrismo de la lando. La Dua Respubliko, tamen,; ne venis tiom pace kiel la Unua, ĉar sia "laŭleĝeco" estis vera fraŭdo, kiel ni jam diris en tiuj ĉi paĝoj: la reĝo nek fuĝis nek mortis; nek rezignis, sed oni minacis lin, ke se li ne forlasas la landon nun, oni ne respondecas pri Lia vivo kaj tiuj de liaj familianoj. Poste, la respubliko ne garantiis vivon kaj posedaĵojn de ĉiuj hispanoj egale, ĉar, interalie, en vortoj de unu el siaj prezidantoj, Sro Manuel Azaña, La respubliko estas por ĉiuj, sed devas esti regata nur de respublikanoj, kaj ĉiuj bruligantaj preĝejoj de Madrido ne egalvaloras la vivon de unu sola vera respublikano, kio signifis oficialan rajtigon de malapero de rajtoj pri egaleco kaj libereco pri penso. Jen la kerno de intercivitana milito, kiu subpremigis Hispanion en la ombron de kvar dek jaraĝa diktatoreco.

Jen la lasta Prezidanto de la lasta Respubliko Hispana.

Monarĥio estas ideo esence maljusta kaj kontraŭdemokratia, mi konsentas. Tamen..., ĝis nun hispanoj ne sukcesis konstrui veran demokration ĉu respublikan, ĉu monarĥan, ĉu alispecan. Oni esperu, ke iam la nuna sistemo evoluos en veran demokration. Ĝis nun hispanaj politikistoj volis konstrui; respublikon pere de revolucio, kaj pro tio la eksperimento ĉiam fiaskis. Plej bone estas lasi la sistemon disvolviĝi, kaj doni al ĉiu individua persono de Hispanio la rajtojn, kiuj estas liaj aŭ ŝiaj denaske,; laŭ la intencdeklaracio de Unuiĝintaj Nacioj de 1948, kiun Hispanio ankaŭ subskribis. Estus bone, ke krom la registaro, ankaŭ ĉiu hispano subskribu ĝin, tolerante, ke aliaj opiniu diverse al si, kaj ne pro tio bati aŭ fifamiligi lin aŭ ŝin. Kaj partioj politikaj redonu al popolo suverenecon, ĉesante de tiam la klaŭna spektaklo pri aliĝoj kaj malaliĝoj inter politikaj partioj,; kiuj tute ne favoras la popolon. Tiel, kiam la aro da hispanoj decidu la politikon de sia lando, kaj ne la estroj de la koncernaj politikaj partioj, kiam tio okazos en etoso tolerema kaj komuna, kiam ni ĉiuj sentas, ke temas pri "tio nia", kaj; ne "nia sed ne via", estos grundo favora por ke tiu rara floro en Hispanio, demokratio, kreskos, naskante respublikon kiu, laŭ sia propra nomo, estu la afero de ĉiuj. Tiutempe estos facile danki al la Reĝo pro la ofico kaj servo plenumitaj kaj maldungi lin kaj familion, kaj elekti Prezidanton de Respubliko, kiu reprezentos nin ĉiujn egale, kaj ne kelkajn pli ol aliajn, kiel okazis en la du fuŝitaj respublikaj eksperimentoj. Tamen..., ĉu indas tiu destino la vojaĝon? Johano Karlo 1a, la reĝo de Hispanio.

De unu flanko oni diras, ke Prezidanto estas malpli kosta ol Reĝo, ĉar tiu-ĉi kunportas reĝan familion kaj kortumon, sed de alia flanko oni diras, ke reĝa familio estas institucio, kiu unuigas la nacion al sia historio, jarcentojn malantaŭen, kaj tio estas bona por la kulturo de la lando. Kaj, fronte al tio estas la fakto, ke Prezidanto faras la samajn; aferojn kiel Reĝo, tamen mankante al li sperto, scifaro kaj konsilo de patro, edukado por la rolo prezenti la landon, kaj la aliaj avantaĝoj de profesiulo fronte al amatoro.

Tamen, iam hispanoj voĉdonos, ĉu ili volas reĝon, ĉu respublikon. Sed tiu balotado ne eblas dum amaskomunikiloj estos kaptitaj de; malmulte da manoj, ĉiuj tinkturitaj de politikaj sintenoj ne necese je la intereso de la popolo.

Respublike via,

Jesuo


Regresu al Prezidanta artikolo.~ Kajeroj ~ Kajero 80ª ~;Progresu al Vojaĝo interuptita