Stevardinoj komfortigas nian flugadon.

Vojaĝo interuptita

Subite mi vidis ĉion nigra, kaj multaj steletoj turnis antaŭ mi. Mi aŭdis pulsantan, akutan bruon, kaj la steletoj malproksimiĝis el mi, lasante  nigran bordon, kiu dikiĝis pli kaj pli. Mi ŝajnis esti sur la planko de puto kies buŝo malproksimiĝis for kaj for. Tial mi premis la butonon kelkajn fojojn. Ĝis stevardino venis.

–Oksigeno, bonvolu–, jen mia peto.

–Kio?–, diris ŝi, nekredante.

–Mi mortas, donu al mi oksigenon, bonvolu...

Ekkuris la kompatinda stevardino laŭ la tuta kuridoro, kaj venis kun sia estrino, egipta diino, kiu ŝajnis eskapita el piramido.

–Kio okazas, sinjoro?–, demandis ŝi per perfekta angla.

–I cannot breath, (mi ne povas respiri)–, mi diris, –mi bezonas oksigenon.
—Ni ne havas, sed mi povas helpi vin, sinjoro.

Kaj ŝi forpuŝis la ceterajn pasaĝerojn el nia sidvico kaj kuŝigis min tie de kapo al piedoj   sur la malplenaj lokoj, kaj petis alian pasaĝerinon, belulinon de la Centra  Tabulo, teni miajn piedojn per siaj ŝultroj.
—Venu Patricia!—, mi petis.

Kaj mi kredis, ke mi falis en la puton, ĉar mi fermis miajn okulojn dum la zumado kreskis en miaj oreloj, tiel, ke mi ne plu aŭdis la bruon de la aviadilo.
—Kio okazas al vi?—, diris post mallonga tempo Patricia.
—Mi ne povas respiri, mankas al mi aero.
—Ne zorgu, trankviliĝu kaj prenu aeron. Kion pli okazas al vi?Aviadilo egipta.

Mi notis freŝaeron: Patricia energie manipulaciis  ventumilon sur miaj vangoj.
—Okazas, ke mi havas la Faktoron 5an de Lejden, kaj mi ne povas stari tiom longe.
—Ne zorgu, trankviliĝu.

Mi fermis miajn okulojn, kaj duonmalfermigis ilin kiam Patricia, kiu estas doktorino, diris ion:
—Ĉu oni malpermesis al vi Aspirinon absolute?
—Ne.
—Bone. Rigardu: mi donas al vi aspirinon. Englutu ĝin.

Baldaŭ post kiam mi englutis la pilolon, la steletoj komencis malkreskiĝi, kaj la zumado ĉesis pulsi, restante sinsekva zumado. Mi jam povis respiri pli bone.

Mi malfermis miajn okulojn kaj mi vidis ilin du: blondan anĝelon ventumante min, kaj brunan anĝelon tenante miajn piedojn.
—Donu manon kaj premu forte—, ŝi diris. Mi tiel faris.
—Nun la alian—. Mi denove obeis. Kaj aldonis:
—Buff!, mi kredis, ke mi foriris.
—Ĉu vi foriris? Kien?
—Al "la alia kvartalo"—, mi diris kun  ankoraŭ fermitaj okuloj.

Mi aŭdis ŝian ridadon.
—Ha! Sed ne, vi ne plu foriras:  via flugo estas ĵus nuligita.

Kaj tie mi vidis min preskaŭ irinta al la alia mondo, en flugo interuptita je dek mil metroj da alteco de du anĝeloj, unu blonda, kaj la alia bruna, tenante min unu per miaj manoj, la alia per miaj piedoj; konvinkante min pri tio, ke mi ne plu iras. Ankoraŭ ne.

Kelkajn minutojn poste mi povis reiri en mian sidlokon kaj miaj kunsidlokanoj povis rehavi siajn.

Ni atingis senevente Kairon, landon da Faraonoj, kiun mi preskaŭ ne vidontis. Sed tiu estu alia rakonto.

Kairo, la kvinan de Januaro
de  2009 (10:45)

Regreso en respublikon ~ Kajeroj ~ Kajero 80ª ~ Progreso al poema angulo.