Redaktore

Ĝisante  ĝisostan amikon,ĝisostan esperantiston


Jozefo Ludoviko Pérez Óvilo. Pensis mi, ke neniam mi verkus ĉi tiun artikolon, ke al mi neniam pezus mia animo tiom dolore rakonti al vi pri novaĵo, kiun ne pro tio, ke ni ne atendis, estus tion malfacile diri: ne plu ni aŭdos lian ridon, lian kritikon, lian akutan aserton pri Esperanto, pri esperantistoj, pri nia lando, niaj politikistoj, pri niaj di­ver­saj aferoj: Ludoviko Pérez Óvilo ne plu estas inter ni!

Kelke da tempo post kiam mi venis vivi en Mursjon, kolego rakontis al mi, ke pro kelkaj malfaciloj, sia edzino devis viziti psikiatron, tre kormolan ho­mon, kiu ridigis lin kaj lian edzinon, tiom multe, ke baldaŭ ili du ne memo­ris pri la problemo, kiu portis ilin al psi­kiatra konsultejo  pro tio, ke ans­tataŭ trista, la edizno malferme ridis kaj ŝajnis ĝui vivon. Jes, tia estis Joze­fo Ludoviko Perez Ovilo: li estis plen­plena da vivo kaj ĉiu, kiu parolis kun li estis gratulata de rido kaj vivoamo. Kaj li, mia kolego, tuj pensis pri mi pro tio, ke la psikiatro parolis al ili pri Esperanto, la revolucia lingvo. Li antaŭe aŭdis pri tio, ĉar mi jam paro­lis al li pri ĝi, kaj tiu kolego, Johano, kontaktigis min al li, Ludoviko Pérez Óvilo, la plej elstara esperantisto de Murcia tiam. Tiel komencis rilato inter mi kaj ge­es­peran­tis­toj de Mur­cia.

De­komence ni kunvenis lun­de en ejo de Strato Sank­ta Teresa, en urbo­centro, kiun poste ni perdis pro tio, ke oni for­puŝis de tie Ne Registarajn Organizojn por donaci la tutan konstruaĵon al UGT kaj CCOO. Poste ni parolis pri kelkaj projektoj, kiujn ni du deziris fari laŭ nia kreskanta amikeco. Unu el ili estis Esperanto España, la retejo, kiu ankoraŭ ekzistas, eĉ se nur kres­kas en ĝi ĉi tiu magazino kaj la Gazetoteko Lanti mem. Sed tie oni povas legi ankoraŭ kelkajn artikolojn de nia amiko Ludoviko. 

Mi memo­ras, ke kiam mi diris al li, ke mi pensis redakti ĉi tiun magazinon, Kajeroj el la Sudo, li konsilis al mi ne fari tion, ĉar tio estus granda problemo por mi kaj neniu dankus al mi se ĉio i­ras bo­ne, kaj ĉi­uj kul­pus min se io ne iros bo­ne. Ni ne konis an­koraŭ pri Jakvo Ŝram kaj iliaj ban­da­noj, sed liaj vor­toj es­tis plen­plenaj da saĝeco, kvankam eĉ mi sciante pri tio, mi elektis ne sekvi lian konsilon. Poste, kiam li vidis, ke mi jam publikigis kelkajn numerojn, li gratulis min kaj asertis, ke temas pri magazino plena da digneco kaj oportuneco. Tiuj vortoj valoras al mi multe pli ol tiuj aliaj malsaĝaj vortoj, fifamigoj kaj mensogoj de tiom da aliaj memdiritaj esperantistoj, kiuj scias nek debati nek kompreni pri tio, kio la interna ideo estas. Ludoviko Pérez Óvilo ja povus klarigi al ili pri tio same kiel katedrulo pri sia dumviva fako povus al tute analfabetaj uloj.

Iom post iom mi kompromitis kun Esperanto, kaj mi vojaĝis multe, kongresumis, publikigis diversajn aferojn kaj vizitis aliajn geamikojn, tiel ke nia rilato malproksimiĝis iusence, eĉ se ni vivis en la sama strato, ĉirkaŭ kelkaj centoj da metroj for unu el la alia. Sed fojfoje ni renkontis, hazarde, kaj ĝuis tason da kafo kune, kaj komentis aferojn pri politiko, vivo kaj Esperanto. Ĝis kiam, antaŭ ses jaroj, mi ekaŭdis, ke li havas kanceron.

Mi vizitis lin, kaj li diris al mi, ke oni ne povas operaciumi lin, sed, ke ĉio estas kontrolata. Dum tiuj jaroj mi vidis lin ne multe da fojoj, sed ni parolis pertelefone ofte. Mi memoras, la lastan fojon, antaŭ ses monatoj, kiam mi hazarde trovis lin en surstrata kafejo, kune kun sia edzino. Ni parolis pri religio, politiko, kaj Esperanto. Esperanto estis ĉiam sia dumviva intereso kaj emo. Li ade verkis artikolojn en lokaj ĵurnaloj pri Esperanto kaj pri la lingva problemo, kiun ĝi penas solvi. Se oni ne adoptas Esperanton, li kutimis diri, tio ne estos malbona por Esperanto, sed por homoj, kiuj povus profiti sin per ĝi. Li estis tre praktika homo, kiel tiu diraĵo sia verigas.

Kaj nun ni ne plu havas nian amikon Ludovikon. La 10-an de decembro mortis li, la saman tagon, kiam kroata aktorino Via Jerman ankaŭ forpasis. Se mi estus dikredanta homo, mi dirus, ke ili kune iris ĉielen, se estante tia, kia mi estas, mi nur povas diri, ke ili ambaŭ restas ĉe niaj koroj dum ni pensos pri ili kaj iliaj bonaj agoj. Tie ĉi ili ĉiam vivos.

 

Jesuo.

Revenu.~ Numero 88ª ~ Kajeroj. ~ Porgresu