Lasta alparolo.Ĉu parolas la Prezidanto?
Ĉu taŭgas?

Tiu subskribo estis grava en nia bulteno ekde kiam mi ekredaktis ĝin. Tamen, ŝajnas, ke estas tre malmultaj anoj de HALE nun. Tio signifas, ke Prezidanto esas nur honora ofico; do kial  havi tiun sekcion en nia ma­ga­zino? Al kiu gravas, ke Prezidanto diru ion al neekzistantaj anoj de la asocio?

Ŝajnas, ke la bulteno estas la sola afero, kiu restas pri HALE. Estas mia volo, ke ĝi ne malaperu. Kaj se vi, leganto, opinias, ke estas honto, ke la Hispana  Asocio de Laboristoj Espe­rantistaj ne plu ekzistas, vi povus aniĝi al la ankoraŭ_oficiale ekzistanta asocio pere de la kotizo de ses eŭroj jare. Kontraŭ tiu mono vi havos la eblecon ricevi sur­paperan ekzempleron de ĉi tiu magazino, la bulteno de HALE, kaj povos voĉdoni pri aferoj, kiuj interesas al anoj de HALE. Ekzemple, ĉu ni kunvenu ĉiujare por ordinara kunveno de HALE, kaj cele al ĉiuj ajn aferoj, kiujn anoj de la asocio proponos.

Dume, se ne estas pli ol manpleno da anoj, la asocio estas nur bulteno, kiu aperos fojfoje, plej eble ne regule kaj HALE restos nur bona ideo de kelkaj ĝisostaj esperantistoj bonkoraj el pasinto. Eĉ se estas nur redaktoro, Prezidanto kaj kelkaj anoj de la asocio.

De la lasta fojo, kiam la bulteno aperis, multaj gravaj afe­roj okazis en His­panio, inter kiuj elstariĝas la apero de nova politika partio PODEMOS (Ni povas, en la hispana lingvo). Mi dekomence vidis kopion de slogano de Barak Obama Yes, we can (jes, ni povas, en la angla), sed tiu partio havas nenion komunan al tiu de Obama, la Demokrata Partio de Usono. Ĉar la proponoj de Podemos estas vere revoluciaj. Ili postulas aferojn, kiujn ni ne povas rifuzi: klarecon pri kontoj, ne tiom altaj salajroj por politikistoj, kaj minimuman salajron por ĉiuj. Bedaŭrinde mi ne vidis ankoraŭ proponon pri plendungo, kaj la konduto de kelkaj elstaraj politikistoj de tiu partio ne estas tiom ekzemplodona, kiel ni esperis. Ili jam havas kvin deputitoj en la Parlamento Eŭropa, kaj ili intencas konkurenci al tiu de Hispanio post unu jaro. Dume estas granda demando, kiun ni respondos en la estonto.

Ni profitu la ŝancon por deziri al vi ĉiuj Feliĉan Kristnaskon kaj Pli Bonan Novjaron.


Prezidanto kaj redaktoro.

Regresu ~ ~ Kajeroj de 2014 ~ Kajeroj Progresu