Religio.
Interesa hujuraĵo de Bohigues.Inŝ Ala'
Mi partoprenas grupon de Facebook (fejsbuk'), pri litera­turo en la angla, al kiu membras pli ol 100 000 homoj el diversaj partoj el la mondo, sed ĉefe el Bharato kaj Pakistano. Okaze de la murdado de Parizo fare de du kri­mu­loj (iliajn no­mojn ni for­ge­su!) pro, siadire, venĝi ofen­dojn al profeto, ne­ni­u diris ion ajn en tiu grupo. Mi faris simplan de­man­don tie: Ĉu rajtas religio limigi li­te­ra­tu­ron?

Kelkaj respondis jese, aliaj nee, sed multaj akre reagis insultante, pro tio, ke oni ne povas insulti Dion kaj sian Profeton, ĉar oni ne povas insulti eĉ pridubi la solan veran religon kaj dion.

Terure estas, ke inter tiuj sensencaj voĉoj pli laŭtiĝas tiu de profesoro de universitato pakistana, kiu akuzis min pri deflankigi junajn virinojn el korekta vojo al Dio. Mi demandis al li, ĉu li konas, ke tiu vojo estas, kaj kiu, tiu dio estas, sed li akre koleriĝis kaj protestis al posedanto de la grupo.

La afero estas plorinda per si mem: homaro ŝajnas neniam atingi liberecon kaj respektemon, ĉar homoj amas siajn katenojn, ĉefe tiujn malfacili elliberiĝi sin pro tio, ke ili estas mensaj kaj tiel nevideblaj.

Homoj emas pensi, ke tio, kion oni ne povas vidi, ne ekzistas. Sed vere tio, kio ne ekzistas ja povas vundi nin multe pli longe kaj profunde. Ignorantecon oni ne vidas, ankaŭ, ĉefe pro tio, ĝi ne vere ekzistas, sed man­ko da saĝeco, lerteco kaj kono. Kaj mi ne povas ne pensi, ke ja devas ekisti iu ajn, kiu zorgas pri ni, pro tio, ke la mondo jam ne malaperis kaj ne malaperas pro tio, ke en lando, kiu havas atombombon, regas homoj, kiuj firme kredas, ke ili honoras Dion, kiu estas la sola kaj vera dio, kaj kiu sanktigas murdadon, kaj se oni kuraĝas kritiki tiun sanktan ekzekuton, oni komplicas krimon kontraŭ digneco dia.

Pro tio tiuj homoj malebligas la atingon de libereco pri penso kaj esprimo, laŭ ili gravaj malamikoj  de fido sia.
Longa kaj dura, sekve, estas batalo por libereco. Ĉar dum estas homo, kiu ne estas libera en la mondo, libereco ne ekzistas.      
Jesuo

Regresu ~ Januaro de 2015 ~ Kajeroj Progresu