Redaktore.
Vivu Respublikon!

Horora netokoleremo.De la lasta jaro mi intencis plioftigi la aperon de nia revuo. Bedaŭrinde, mi ne povis realigi tiun decidon tiel ekzakte, kiel mi deziris. Sufiĉus, tamen, ke amikoj de nia ideo sendu kontribuaĵojn al mi por ke ni lokigu ilin en niajn paĝojn kaj sekve Kajeroj el la Sudo denove aperus tiom ofte kiel antaŭe, se ne eĉ pli ofte.

De kiam nia revuo ne aperas, okazas gravaj aferoj en Hispanio kaj en la mondo. la tiel nomita Globala Vilaĝo ne solvis la problemojn gravajn de la mondo, sed okazigis novajn, kiel krizon ekonomian kaj mal-pliriĉiĝon de homoj dise tra la mondo, in-kluz­­ive de la tiel nomitaj riĉaj landoj kiel Hispanio, Italio, Grekio aŭ_Portugalio, kaj kelkaj aliaj landoj apartenantaj al €ŭropa Komunumo, kien tiom da enmigrantoj volas veni el Afriko. Sed dise tra €ŭropo politikaj re­prezentantoj ŝajnas pli zorgemaj pri la interesoj de entreprenoj  kaj riĉaj organizoj ol pri la popolo komuna. Salajroj pli altaj ol mil eŭroj maloftiĝas, eĉ se viv­kon­diĉoj estas pli multekostaj ol antaŭe. Nur unu lando sukcesis liberiĝi pri tiu emo: Islandio, kiu forpuŝis siajn politikistojn kaj registaron kaj anoncis, ke ili ne pagos la ŝuldon al eksterlando ĝis kiam ili povos fari tion sen endanĝerigi siajn vivokondiĉojn. Sed ve, tio ne estas farebla en nia lando. Ĉi tie ĉiuj grumblas private, sed neniu faras ion efikan publike. La registaro nun permesas, ke la elek­tro­kom­panioj ŝarĝos pli multekoste elektrikon de la 21-a horo ĝis la 23-a horo, dum kiuj la tarifo kreskas al duoblo ol normala tempo, kio estas kaŝa plialtigo eĉ se ili de­ma­gogie asertas, ke la ta­rifon ili malpligrandigas. Sed pensu, leganto: al kiu gravas, ke elektrika prezo malpligrandiĝu en laborhoroj? Jes, certe al entreprenoj. Al kiu ĝenas, ke ili plikostiĝu en ripozhoroj? Jes, al laboristoj, kiuj vespere atingas sian domon ĉirkaŭ la 20-a horo, kaj kiu devas purigi, kuiri kaj uzi elektrikan lumon ĝis ili iros enliten ĉirkaŭ_la notktomezo. Tio signifas, ke la rabaton pri elek­trikotarifo al entreprenoj pagos la laboristoj. Oni deprenas mono el malriĉuloj por doni al riĉuloj, male al tio, kion Robin Hood faris. Tiun leĝon, permesante elektro-kompanioj fari tion, la Registaro de Hispanio ankoraŭ jam faris dum oni parolis pro korupteco kaj aliaj pli cirkaj aferoj.

Laŭ mi tio estas rabo. Banditoj en Hispanio kutime uzis pafilojn por rabi, sed registaro nuna uzas Bultenon Oficialan de Ŝtato (BOE) anstataŭ. Laŭ_mi estas pli honesta tio, kion Curro Jiménez aŭ José María el Tempranillo faris, ĉar tiam oni almenaŭ_povis  sindefendi pere de pafilo aŭ_pagi privatan sekurecon; sed ne estas sin­de­fen­do kontraŭ registaro. Oni ne elektis registojn, certe, por ke  ili faru tion. Sed dum ok jaroj socialistoj ankaŭ_ne naciigis  denove la elektrikon, kiun registaro de José María Aznar privatigis, same kiel telefon­kompanion kaj aliajn servojn de komuna inte­reso. Kaj tio zorgigas min kaj igas min memdemandi pri tio, al kiuj aparPlej bona ilo.tenas politikaj partioj en Hispanio nune. Al kiuj ili servas kontraŭ_la konveno kaj intereso de civitanaro.

Ĉu okazas same en aliaj landoj? Kial politikaj partioj ne povas zorgi pri siaj ideologioj? Kial la parolo de socialistoj estas tiom diversa kiam ili re­gas la landon el kiam ili estas opozicio?

Tiujn demandojn devas oni havi en sia kapo je la mo­mento, kiam partioj petegas de ni, ke ni iru voĉdoni. Mi ne diras, ke politikaj partioj devas gajni nian voĉdonon, ĉar evidentiĝas, ke ili ne plu decidas kion fari en Hispanio. Sed tiuj, kiuj decidas, ne plu meritas, ke ni iru voĉdoni, al iu ajn partio. Mi aŭdis laste, ke se oni ne voĉdonas, dekstro (aŭ_maldekstre, laŭ_tiu, kiun di­ran­to kontraŭas) venkos, kaj tio estos katastrofo pro turpa politiko de ties registaro. Tamen, kontesto al tiu argumento estas simpla: ne gravas tiu, kiu venkos surpapere, ĉar la venkinto faros tute same kiel iu ajn alia venkinto pro tio, ke partioj politikaj ne plu regas la landon en Hispanio, sed lobioj, kiujn neniu elektis, kaj kiuj elektas la politikon de HIspanio.

Pro tio  mia rekomendo daŭre estas: NE VOĈDONU, ĈAR TIEL VI  HAVOS ALMENAŬ VIAN DIGNECON.

Jesuo

Regresu ~ Januaro de 2015 ~ Kajeroj Progresu