Muziko

Dek ses tunoj.

   José Guardiola, kantisto «Dekses tunoj" estas kanto, kiun mi konis per profunda voĉo de hispana kataluno José Guardiola. Poste mi trovis, ke la kanton verkis usona gitaristo Merle Travis, kiu per ĝi denoncis ekspluatadon de ministoj, kiujn ties dungantoj postulis pli da mono por manĝado kaj loĝado ol ili produktis per sia laboro, ĉar ili devis produkti dekses tunojn da krudmaterialo monate por pagi, kaj tio estis neebla.

    Strange, la trafenestrigo de Kristin' Cifuentes malperdigis al Partio Popola ekzakte tiun kvanton, €16 milionojn en salajroj por siaj partianoj dungitaj en la Madrida Komunumo, kiujn estus maldungitaj favore al partio socialisma, se ŝi ne renoncus, sed la deputitoj voĉdonus kontraŭ ŝi. Al kiu favoras ŝian renoncon? Evidente, al PP, kaj pro tio evidentiĝas, ke la trafenestrigo ŝuldiĝas al ĝi.

    Sed eskapas al ĝenerala opinio de Hispanio, ke multe pli grave ol tio, ke politikistino rabu en privata vendejo, estas ke ni civitanoj ne povos forigi el sia ofico politikistojn, kiuj ne plenumas sian oficon, ne agas favore al la popolo, aŭ eĉ ili simple ne plenumas la promesojn prielektajn. Jes, se oni zorge legas la Hispanan Konstitucion, kiujn kelkaj politikistoj verkis kaj donacis al ni, oni trovos nenie procedon fari tion. Do, oni elektas kvarjarlongdaŭran diktatoron per tiu voĉdonado al kandidatoj de partioj politikaj prezentataj, sed ne lasante nin ŝancon elekti ilin, nur voĉdoni. Kaj tion oni nomas demokration! Sed en demokratio, civitanoj elektas, ne nur voĉdonas.

    Pro tio mi sentas min same kiel devus senti sin la ministoj de graflando Muhlenbert, Kentucky, kies drama situacio rakontis Merle Travis kaj Jozefo Guardiola, ĉar same kiel al ili oni postulis dek ses tunojn tiel, ke ili ne rajtis morti, ĉar siaj animoj apartenis al la firmaa vendejo, tiun ĉi partiŝtato montras, ke ĝi kontrolas nin ĉiujn, ĝi scias ĉion, kion ni faras, pere de siaj filmiloj distribuitaj ĉie en la lando, kaj ĝi povas ĉantaĝi nin laŭ sia intereso. Pro tio mi opinias, ke oni ne devas lasi sin venki de moralaĉo obsoleta je la jarcento 21ª. Ni bezonas bonajn administrantojn, ne bonulojn. Sed tio ne venos ĝis kiam ni havos respublikon, la sistemo politika de ĉiuj por ĉiuj. Do, ni kriu kune, ke Vivu la Respubliko!


Kajero 99ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 23ª) ~