Politiko. sago

Demokratio, libereco, respekto

Laŭtuloj ne respektas aliajn elektojn. Hieraŭ mi iris aŭskulti konferencon kaj poste provis ĉeesti politikan kunvenon. Ĉe la pordo estis cirkaŭ cent homoj, kiuj provis malebligi tion. Mi vidis policanojn tie, kiuj malebligis, ke ili venu en la ejon bojkoti la kunvenojn Mi miras, ke memdiritaj demokratoj kapablas fari tion. Ŝajnas, ke kelkaj hispanoj opinias, ke devas esti libereco pri opinio kaj esprimo nur se ili konvenas al ili, kaj neas tiun rajton al tiuj, kiuj opinias diverse al ili. Kompatinduloj.

Sed tio ja okazis en Hispanio antaŭ plli ol okdek jaroj: estas bone esti progresisma, kaj oni malpermesu esti tradicia. Laŭ ili estas progresisme agi kaj teorie kaj praktike kontraŭ kristanoj kaj monarĥiistoj, ĉar oni devas perfo­rte adoptigi kutimojn kaj viv­va­lu­tojn el eksterlando, ĉar ili estas pli lertaj ol ni. Ili ja estas kom­pa­tin­daj junuloj, kiuj ne komprenas, ke fatrante tion, ili mortigas de­mo­kration en His­pa­nio. Vere ne estas demo­kra­tio ĉe ni, eĉ ne formale, sed oni devus labori cele al atingi tion, ne malen, kiel tiuj ignorantoj kaj per­fi­duloj faras. Ĉar ataki Hispanion estas ataki demokration, ĉar ni estas ne rusoj, sed hispanoj. Ne sovetoj, sed demokratoj. En la foto oni povas vidi la homojn, kiuj ne trovis lokon aŭskulti Santjagon Abaskal en Mursjo hieraŭ.


sago maldekstra Kajero 101ª ~ Kajeroj ~ In PDF paĝo 17ª) ~