Redaktore sago

Eraroj kaj katastrofo.

Honto. Nuntempe Hispanio havas du gravajn problemojn: la unua estas la misfaroj de tiu Prezidento, kiun la popolo malpleje elektis. Jes, veras, ke la hispana popolo neniam elektis Prezidenton de la Registaro, sed la liston, kiu PSOE prezentis lastfoje estis la malplej voĉdonita dum la periodo de la tielnomita hispana demokratio. Fakte kiam li estis prezidonto, li promesis, ke li ekprezidentiĝos nur por organizi novan balotadon. Sed tiu estas mensogo, verŝajne. Li vojaĝas multe, kaj subskribas paktojn, pri kiuj li ne informas nin.

La alia problemo estas misinfiormado fare de niaj amaskomunikiloj, ĉefe rilate al enmigrado. Ŝajnas, ke estas multe da en­mi­grintoj, kiuj ne plenumas la postulojn pri enmigrado, kaj aŭtoritatoj scias ĝin, sed ties postenuloj ne kuraĝas plenumi kaj plenumigi la leĝojn, kiujn nia parlamento aprobis. Tio, laŭ mi, estas sensenca kaj memmortiga. Ŝajnas, ke nur en Andaluzio ekzistas pli ol 56000 kontraŭleĝaj enmigrintoj, tio estas, homoj, kiuj ne venis laŭ regulaj kondiĉoj sed kaŝe, kvankam la unuan aferon, kiun ili faras estas peti subvencion de la Registaro Andaluza. Laŭ leĝo, polico devas forpeli ilin el la lando, sed ili ne scias kie ili troviĝas, kvankam la regiona registaro de Andaluzio ja scias, ĉar ili donas al ili monon ĉiumonate pro homisma kialo. Politika partio VOX postulas, ke la registaro de Andaluzio diru al polico kie ili troviĝas, por ke polico povu plenumi sian devon, sed aliaj partioj akuzas VOXn kiel faŝistan kaj ksenofoban. Ŝajnas, ke hodiaŭ postuli, ke leĝon oni plenumu estas iĝi faŝisto... Ĉu oni povas atingi pli altan gradon da sociala stulteco kaj frenezeco? Eble oni opinias, ke Hispanio povas engluti ducent milionojn da afrikanoj... Tio signifas, ke ĉiu hispano devas akcepti ĉe si pli ol kvar dek enmigrintoj, sed mi ne vidas, ke tiuj insultantoj jam akceptis siajn 40...

Ne, male, mi timas, ke Hispanio mal­a­peros kiel lan­do en la bal­daŭa estonto, aŭ ĝi ŝan­ĝiĝos tiel, kiel oni ne plu konos ĝin. Plej eble ĝi iĝos islama lando, kaj tiumaniere ni perdos rajtojn civilajn kaj civitanajn tiom dure akiritajn.


Kajero 102ª ~ Kajeroj ~ En PDF versio paĝo 3ª) ~