Teĥnologio sago

Sub la flago. Grammata fermis!

Eble al leganto ne estas konata la vorto Grammata, sed iam tiu vorto estis tre fama inter homoj, kiuj interesiĝas pri elektronika legado. Ti­u­tempe oni uzis kompu­tilajn ekranojn legi librojn senpa­ge. Granada kom­panio, Grammata, komencis disvendi tre modestan legilon por elektronikaj libroj, kiuj uzis tion, kion ili diskonigis kiel elektronikan inkon. La legilon oni nomis Papyre, honore al antikva subtenilo por skribo antaŭ al apero de papero kaj printarto.

Mi mem aĉetis tiun ilon antaŭ jar­deko, ĉar mi trovis, ke la ideo estas bonega, povi legi kontraŭ malmulte da mono, kaj ankaŭ ŝparante arbojn el malapero pro ne plua bezono fari paperon. Be­daŭ­rin­de, aliaj legiloj kun pli da funkcioj aperis, per kiu oni po­vas aĉeti librojn kontraŭ tre malmulte da mono, kiel KoboKindle, kaj oni preferis ilin eble ĉar ties libro­ven­dejoj elek­tro­ni­kaj funkciis pli bone.
Tamen, honoro kaj memoro al Gram­mata. Sen ĝi la elektronika legado ne estus same.


Kajero 103ª ~ Kajeroj ~ En PDF versio paĝo 3ª) ~