Filozofio sago

Aktoro rolas politikiston, reĝon Rikardo 3ª de Anglio, en fama verko de Ŝekspir. Artistoj kiel intelektuloj

de Alberto Buela

En socio kiel tiu nia, konsumisma, riĉega, kies dio estas merkato, la imago anstataŭis koncepton. Pro tio, ke oni ĉesis legi kaj komencis rigardi, eĉ se malofte oni vidas.

Kaj sekve artistoj, aktoroj, kantistoj, anoncistoj kaj registoj televidaj anstataŭis intelektulojn.

Tiu anstataŭo venas el alia pli profunda: kiam intelektuloj, ĉefe de la Franca Revolucio, venis anstataŭi filozofojn. Vere daŭre estis filozofoj, sed la ĝenerala sinteno laŭ tiuj du jarcentoj signalas ilian publikan malaperon.

Progresismo, tiu infaneca malsano de socialdemokratio, trajtiĝas el prenado de avangardo kiel metodo kaj ne kiel batalado, kiel okazis en malnova socialismo. Ankoraŭ ekzistas en Barselono la malnova ĵurnalo La Avangardo.

La avangardo kiel metodo signifas, ke por progresemulo oni devas esti kontraŭ vento kaj tajdo,  ĉiam sur la ondo­cres­to. Ĉiam antaŭen, en avangardo de ideoj, modoj, uzadoj, kutimoj kaj sintenoj.

Progresema homo ciam situi­ĝas en ekstazo ostempa: nek prezento nek, kompreneble, pasinto, havas por li ian ajn signifon, kaj se jes, tio estus nur  surbaze de la estonto. Ne interesas al li la etiko de la Historia Nacio, eĉ li agas kontraŭ tiu karaktero historia-kultura. Kaj tio es tial, ĉar progresemuloj estas sia propra projekto. Li instaliĝas en la estonto ĉar li adoptis la avangardon kiel metodon. Neniu aŭ nenio povas esti antaŭ li, ĉar alimaniere li ne plu estus progresema. Tiel klariĝas tio, ke la progresemulo ne povas koncepti projekton pri lando aŭ nacio, ĉar tiu projekto estus antaŭ li, kio implicas kaj kreas kontraŭdiron.

Kaj kiel oni ne povas doni tion, kion oni ne havas, progresemulo ne povas doni al si aŭ al ni projekton politikan, ĉar li mem estas sia projetko politika.

La homo progresisma, tiu, kiu jesas ĉiun novaĵon, kion oni proponas, trovas en artistoj siajn intelektulojn. Hodiaŭ en nia konsumisma socio, kie imagoj anstataŭis konceptojn, oni trovas, ke artistoj estas, definitive, tiuj, kiuj formigas per imagoj konceptojn. Kaj la eduko de progresemuloj konsistas el tio, sinsekvo de imagoj tranĉitaj de realo. La homo festivus,  emblema figuro de progre­sis­mo, kiun priparolas pensistoj kiel Philippe Murray aŭ Agulló, trovas en artistoj sian ideo­lo­gojn. Artisto liberigas lin kaj el la devo legi (kutimo nepardoneble perdiĝanta) kaj el la konkreta mondo. Progresemulo ne volas scii, sed nur esti sciigata. Li soifas pri novaĵoj. Kaj la mondo estas "lia mondo", kaj li loĝas en sia kristala sonorilo de malnovaj magazenoj kvartalaj kie la muŝoj (la popolo kaj ĝiaj problemoj) ne povis eniri.

Progresemuloj bonaeraj loĝas en Porto Ligno, ne en Parko Patrikoj.

Taktiko de registaroj pro­gre­sis­maj estas transformi la popolon en aron de konsu­mistoj, kaj sekve la popolo ne plu  ests la ĉefa politika agento en ties komunumo, cedante tiun protagonismon al amasmedioj, kiel ideologoj de amaso kaj al artistoj, kiel ideologoj de siaj propraj elitoj.

Tiu meĥanismo funkcias je du niveloj: a) en amasmedioj komunikaj, centoj da ĵurnalistoj kaj parolistoj, tiuj analfabetoj kulturaj babilemaj, laŭ trafa vortumo de Paul Feyerabend (1924-1994), diras al ni tion, kion ni devas fari kaj kiel ni devas pensi. Ili estas la mesaĝistoj de "iu sennoma" de Heidegger, kiu pere de diktatora "oni" (oni diras, oni opinias, oni faras, oni vestumas, oni manĝas...), subvenigas nin en netaŭgan ekzistadon. b) Pere de artistoj kiel tradukistoj el konceptoj al imagoj en teatroj kaj kinejoj kaj por publiko pli limigita: por tiuj feliĉaj kun la sistemo.

Artistoj plenumas sian funkcion ideologian ene de progresismo ĉar ili kantas la senfinajn temojn de ties depostulado: gejan geedziĝon, aborton, eŭtanazion, adopton de samseksemuloj, konsumon de mariĥuano kaj kokaino, batalon kontraŭ imperiismo, defendon de indiĝenismo kaj enmigrintoj, malkreskigo de punoj al krimuloj, okulsignon al marĝeneco, kaj longa ktp. Sed ili neniam kantas al nesekureco surstrata, prostituado, disvendo de infanoj, turismo pedofila, sendungeco, la kreskanta murdo kaj forrabo de personoj, ludado pro mono, kaj tiel plu. Ne, oni ne parolas pri tio, kiel en la filmo de Mastrojani'. Konklude, oni ne vidas la suferojn de socio, sed nur ties plezurojn.

Artisto, kiel aktoro, reprezen­tas ĉiujn tiajn teatraĵojn kie nur politikan korekton oni performas. Kaj tiusence, kiel Vitorio Messori' diras, unue venas misfamigi la eklezion, kritiki la socialan ordon, burĝajn kutimojn pri mezuro, modesteco, ŝparemo, pureco, fideleco, diligento, senco, defendante ties malojn. Ne ekzistas aktoro, kiu ne skandaliĝas parolante pri la judaj viktimoj de Holokaŭsto, kvankam neniu prezentas la kristanajn aŭ ciganajn. Tiel, se oni prezentas Heidegger-on, ili montras lin kiel naziulon, kaj se temas pri Ŝtalino, kiel majstron de homaro. La papon, ĉiam kiel ekzekutiston, kaj monaĥinoj ĉiam estas koruptitaj, laŭ ili, monpruntistoj, almozuloj; kaj pandaroj, liberigantoj. Oni ne plu performas  La Merkatiston de Venezio, aŭ  La burson de Martel. La orĥestestro, kiu kuraĝas ludi Wagner-on restas ekskomunikita de la polico de penso.

Surloke, se oni performas Martín Fierro, oni preterlasasErnesto la kanton kaj duelon kun Moreno. Se Generalon Belgranon oni montras kiel doktoron, Peronon kiel burĝanon Kaj Evita-n kiel revoluciulinon, eĉ se la emblema rolo por ĉiu aktoro estas Ĉe Gevara'.

La tuta hermeneŭtiko teatra estas penetrita de psikoanalizo pentrita de hebrea logiko de Freŭd' kaj liaj centoj da disciploj. Logiko, kiu solviĝas en rekapton de "la aliulo", sed por igi lin en "la samon", ĉar je la koro de tiu logiko, "la aliulo", kiel Jehovo, por Abraham', estas vivita kiel minaco, kaj tial en la supozita rekapto, oni devas transformi lin en "la samon".

Tion, ke la artisto estas edukita en diverseco, oni vidas en ties ekstravaganca vestaĵo kaj konduto. Li pensas sin kaj vidas sin malsama, sed lia produkto finfine estas alia ero por homoneiga adjero de ĉiuj diferencoj kaj aliecaĵoj. Ĝi estas alia agento de kultura globigo.

Plurismo predikita kaj performita finas en apologion de totalismo dolĉa de socidemokratioj, kiu limigas nian identecon al ĉies same.

Finfine, la meĥanismo politiko kiu kuŝas en la bazo de tiu solvado de la aliulo, kiel diferenca, estas konsento. En ĝi funkcias ŝajno pri la kantia kvazaŭ. Do mi pruntedonas orelon al alia homo, sed mi ne aŭskultas lin aŭ ŝin. Stariĝas prokrastita neado de la aliulo ĉar, definitive, mi serĉas savi la diferencojn malkreskiĝante ilin al la samo.

Tiu estas la lastkialo pro kiu ni proponas de kelkaj jaroj la teorion de malakordo, kiu venas el akcepto reala kaj efektiva de la principio de diferenco, kaj havas la postulon povi vivi en tiu diferenco. Kaj tiu estas la kialo pro kiu oni bezonas fari metapolitikon: disciplino, kiu enhavas la postulon identigi en zonoj de politiko monda, regiona aŭ nacia, la diferencon ideologian, provante transformi tiun diversecon en koncepton de kompreno politika laŭ la saĝa opinio de Giacomo Marramao.

Malakordo devus esti la unua paŝo  fari politiko publika vera kaj la metapolitiko, la enhavo filozofio kaj aksiologio de la politika agento.



Kajeroj ~ Kajero 104ª ~ En PDF (paĝo 4ª)