Politiko sago

Gvidantoj hispanaj. Etaj partioj

Lastan 10an de aprilo mi devis gvidi programon en VegamediaPress Televido, en Mursjo. Mi kutime publikigas artikolojn opiniajn en tiu ĵurnalo, kaj la direktoro proponis al mi, ke mi estu subdirektoro de la televido kaj enkondukanto de la politika debato.

En Hispanio nur grandaj partioj, kiel PP, PSOE, PODEMOS, CIUDADANOS, aperas en televido, sed ili malofte esprimas la deziron de la hispana popolo, sed inverse la hispanaj ĵurnaloj kaj ceteraj komunikaj amasmedioj anstataŭas la publikan opinion de la publikigata opinio, kiun oni ne scias pri tio, kiu decidas ĝin  vere. Sed en nia debato neniu el tiuj ĉarlatanoj venis, sed Maldekstro Pozitive, Eltonda Nulo, kaj Demokratio Plura.

Anstataŭ disputo inter ili tri, nia formulo estis pli civiliza: la enkondukanto, tio estas mi, proponis ses demandojn, kaj ili respondis unu post la alia antaŭ scii la sekvontan demandon. Estas agrable stranĝe konstati, ke ne estis granda diferenco inter ili tri, eĉ se la sinteno de la tri partioj ne estas koincida. Mi kreas, ke tio okazis ĉar ili aŭskultis unu la aliajn. Eble la grandaj partioj farus same, se ili koncentriĝus pri tio, kion ni atentis en tiu intervjuo triobla: komunajn problemojn de Hispanio. Eble estas diversaj manieroj solvi problemojn, sed kiu partio dirus, ke la problemoj de nia lando ne interesas al ili?

Mi aldonas la ses demandojn, por ke leganto demandos sin ĉu lia aŭ ŝia prefera partio politika donos solvon al ni:

  1. Prezentu vian partion, kaj esprimu vian esperon antingi ion.
  2. Motivoj konkurenci en la balotado. Celoj kaj kialoj.
  3. Kiel vi rigardas la politikan scenejon en Hispanio post la malapero de dupartiismo?
  4. VOX kaj PODEMOS: ĉu popolismoj? Ĉu estas ekstremoj samaj?
  5. Problemoj pri la Maro Minora, kaj 20 jaroj da korupteco de PP.
  6. Kiaj estas la plej gravaj problemoj de Hispanio nun?

Mi povas diri, Televidaparato. ke tiuj tri partioj havas kandidatojn por ĉiu loko en Hispanio, entute po 52, kaj iliaj proponoj por solvi tiujn problemon ŝajnis al mi justaj kaj ĝustaj. Venis la aferon pri utila voĉdono, kiu estas fortigita de la nuna balotsistemo en Hispanio: tiujn voĉdonojn, kiuj ne aldoniĝas sufiĉe nombre por nomumi deputiton, ricevas venkintaj kandidatoj procente al sia totala nombro da voĉdonoj. Ankaŭ, ĉiu partio politika en Hispanio ricevas preskaŭ €1 pro ĉiu voĉdono, kaj sekve eĉ se vi donas ĝin al unu el tiuj malgrandaj partioj, ĝi povas finfine iri al deputito de tiuj grandaj, kiujn vi neniam voĉdonus. Sekve, vi decidu, ĉu vi deziras provi gajni deputiton de malgranda, pli honesta partio, eĉ se vi sensukcese nur kontribuos al granda, bedaŭrota partio en la estonto, ĉu vi sindetenas kaj elektas ne voĉdoni.

La afero estas pli komplika ol ĝi ŝajnas: se vi ne voĉdonas, vian voĉon oni ne povos aldoni al venkintaj partioj, sekve estas triste amuze, ke la sola voĉdono, kiun oni neniam perdas, estas tiu, kiun oni ne donas. Kialojn ne voĉdoni ne mankas, sed mi diskutos la aferon en alia artikolo. Mi nur notigas ĝin nun kiel eblecon.

Aliflanke, oni povas kuraĝi subteni partion, kiu nun komencas. Tio estus danki la penon kaj iniciaton de David Kevin López Ruiz (Izquierda en Positivo), María Fuensanta Garcés de los Fayos (Recortes Cero) kaj Francisco Miguel Muñoz Garre (Democracia Plural). Ni notu, ke la lasta kandidato ankaŭ estas esperantisto.


Kajeroj ~ Kajero 104ª ~ En PDF (paĝo 8ª)