Movado. sago

Itinera ekspozicio de Esperanto

Hieraŭ mi vizitis Muĉamjelon, Du prezidentoj.urbeton de Alikanto, kie mi vidis muran informadon pri Esperanto. Jozefo Miĥaelo Bernabeu' informis nin pri la evento, kaj mi iris kun du samideanoj vidi la ekspozicion kreitan de HEF.

Mi devas konfesi, ke mi esperis pli, sed ne estis flagoj, aŭ aliaj objektoj, kiujn oni kutime vidas en Kongreso de Esperanto. Tamen, la informado estis tre interesa kaj grava. Tute verkita en la hispana lingvo, la ekspozicio donas ideon pri tio, kio Esperanto estas, kion oni povas fari lerni ĝin, kial oni devus fari tion, kaj kelkaj aliaj datu­maĵoj pri Esperanto, ekzemple, la nombro da parolantoj, kaj aliaj kon­cernaj ideoj.

La ekspozicio jam estis en Alikanto kaj Elche, kaj eble okazos en Murcia en la proksi­ma estonto, kaj eble en Lorca, ankaŭ. Tiucele ni parolis kun Jozefo Miĥaelo Bernabéu, la organizinto de tiu ĉi ekpozicio en urbo de Alikanto, Muchamiel.

La murajn instru-tabulojn komponis oni en la Centra Oficejo de HEF, en Madrido, kaj nur povas plendi mi pri tio, ke oni ne uzis bone la nomon Esperanto..., kvankam oni ne povas postuli perfektecon, ĉu vere? Sed mi jam konstatis delonge, ke kelkaj samideanoj tiom multe soifas pri egaleco por Esperanto kun naciaj lingvoj, ke same kiel oni parolas pri la hispana, angla, kataluna... lingvoj, oni ankaŭ minuskligas la vorton en esperanton, sed se oni koncscie farus, oni vere dirus esperantan lingvon. Sed Esperanto estas propra nomo, same kiel  Ludoviko, Johanino aŭ Hispanio.  Estas troigo uzi Esperanta Movado, ekzemple (krom je la vera komenco de frazo), ĉar adjektivoj propraj ne ekzistas.

Tion dirite, mi kredas, ke ĝi estas oportuna kaj utila iniciato, kiun ĉiuj esperantistoj en Hispanio devus apogi kaj labori por montri ĝin en sia urbo. Tiel, eĉ se ne multaj homoj venas vidi ĝin, ĵurnaloj eĥos ĝin kun iom da bonŝanco, kaj oni parolos pri Esperanto. Hodiaŭ skribis al mi amikino, dirante, ke ŝi pensis pri mi ĉar veis en konversacion kun nevino la vorto Esperanto. Por mi estas motivo por fiero, ke oni asocias min al Esperanto, kaj ĉefe al ties generanta ideo.

En foto oni vidas la organizanton Bernabéu kaj prezidanto de HALE, Juan Antonio Cabezos Martínez.

Saluton, gratulon pri la ideo, kaj bonan estonton por Esperanto kaj vi!





Kajeroj ~ Kajero 106ª ~ En PDF (paĝo 12ª)