Redaktore sago

Klare heredigis nin Klara   Hispana versio.

La 13an de septembro dujarcentiĝis la tago, kiam Clara Josephine Wieck naskiĝis en Leipzig, KovriloGermanio. Siatempe ŝi elstaris kiel brila pianistino, kaj ne miru ni pri tio, ĉar ŝia patro, Federiko Wieck lernigis ŝin pri muziko kaj piano de kiam ŝi estis nur naŭ jaraĝa.

Ŝi ankaŭ kreis 140 verkojn, sed ŝia ĉefa merito, laŭ mia modesta eltrovo, estas provizi al ni per la muziko de sia edzo, Robert' Ŝuman, kiun oni eble ne aŭdus en modernaj koncertejoj, se ŝi ne klopodintus disvastigi ĝin pere de siaj multnombraj koncertoj dise tra Eŭropo dum pli ol 40 jaroj.

La patro de Klara, S-ro Federiko Viik', instruis sian filinon pri muziko kaj piano de kiam ŝi aĝis nur 9jare, kaj kvar jarojn poste ŝi faris sian unuan koncerton en Leipzig kun la fama orĥestro Gewandhaus. Ŝi konis faman poeton Goete-n kaj muzikistojn Mendelssohn-on, Ŝopin-on kaj Paganini-on, kaj kun Johano Brahms ŝi havis rilaton aparte artisman kaj intelektan ĝis sia morto.

Dum sia vivo ŝi estis konata kiel unu el la plej bonaj pianistinoj el la mondo.

Kiam ŝi estis 11-jaraĝa ŝi konis Roberton Ŝuman', kiun Federiko instruis pri  muziko kaj piano. Dek jarojn poste ili decidis geedziĝi, sed ŝia patro ne aprobis tion, kaj ili devis fuĝi kaj venki juran procedon por ke juĝisto permesu, ke ili du gedziĝu. Sed ili estis feliĉaj ĝis la morto de Roberto, dek ses jarojn kaj ok gefilojn poste. Dum la sekvintaj kvardek jaroj, ŝi disvastigis la muzikan verkaron de sia edzo, kion ŝi faris kompetente el la klavaro, ĉar oni konsideris, ke ŝi estis unu el la plej bonaj pianistoj el la mondo siatempe.

Roberto Ŝuman' ne nurGeedzoj Ŝuman' je 1847. estis komponisto kaj pianisto, sed ankaŭ li eldonis magazinon, la Neue Leipziger Zeitschrift für Musick, tio estas, Nova Magazino de Lejpzig pri Muziko, per kiu li verkis artikolojn pri tiutempaj novaj komponistoj Ŝopin', Liszt, Berljoz' kaj similaj, kiujn oni nun konsideras mondfamaj kaj solidaj. Kiel muzikisto kaj direktoro de orĥestro, li aranĝis kaj ludis diversajn muzikajn pecojn de majstroj de l' pasinto, kiel Baĥ' kaj Beetoven'. Li inventis meĥanismon por plifortigi sian kvaran fingron, sed provante ĝin sur si mem, la rezulto estis malbonŝanca: li ne plu povis ludi pianon koncerte. Tio estis frustriga, evidente, sed malfermis al li novan karieron kiel komponiston ekskluzive, kaj de tiam la manoj de Klara estos tiuj, kiuj premieros kaj de tiam ĉiam portos la muzikon de Roberto en la mondon. Pro tio oni diras, ke la plej grava atingaĵo de Klara Vik' estis, ke ŝi donacis al ni la muzikon de sia edzo, Roberto Ŝuman'.

La kompatinda geniulo intencis memmortigi, kaj devis eniri mensmalsanulejon (fakte li diris, ke li aŭdas sinsekve la noton La5, la plej akuta noto A en piano) kaj vidas anĝelojn kaj demonojn, kiuj atakos Klaran kaj lin), kaj eĉ edzino ne estis permesata viziti lin. Finfine li mortis pro koratako du jarojn poste, kvankam kelkaj historiistoj aljuĝas lian morton al sifilizo, eble erarante pri la nomo, ĉar estis Ŝubert', alia geniulo, tiu, kiu mortis pro tiu terura malsano. Roberto kaj Klara amis multe unu la alian, kaj ne estas logike pensi, ke tiu terura malsano transmitebla per sekso infektis Ŝumanon kaj ne Klaran.

Kiel dirite, post lia morto, edzino Klara disvastigis la verkaron de Roberto Ŝuman' dum siaj ceteraj kvardek jaroj da vivo. Nun ili du ripozas kune en la cemeterio de Bonn, Germanio.

Hodiaŭaj feministoj reivindikas la nomon Klaran Wieck-n, kiel progresisman virinon. Fakte, ŝi estis pretigita por artisma vivo de sia patro, Federiko Wieck, kaj ŝi devis multe labori pere de sia ilo, piano, por subteni sian familion ĉar sia edzo ne povis helpi ŝin pro sia handikapita mano kaj sia frua morto. Ŝi mem ne konsideris sin tre kompetenta komponisto, kvankam ŝiaj verkoj ŝajnas kontraŭdiri tion. Iel ajn, Klara Wieck havis fruktodonan vivon kaj eniris la historion de Muziko kaj homaro per sia propra rajto.


Kajeroj ~ Kajero 111ª ~ En PDF (paĝo 3ª)