La Faraono sago

Ĉapitro 60ª

Dume Pentuer sin preparis por reveni de Malsupra Egipto. Unuflanke li devis trovi po dek tri reprezentantojn de l' kamparanoj kaj metiistoj, kiel li promesis al la nova monarĥo. Laŭ lia opinio, la plej grava afero por Egipto estis: forigi la maljustaĵojn kaj trouzojn, kiujn suferis la laborantaj klasoj.
Tamen Pentuer estis pastro kaj li ne nur ne deziris la falon de sia propra klaso, sed eĉ ne volis disŝiri la ligilojn, kiuj kunigis lin kun ĝi.

Por montri sian fidelecon, Pentuer iris adiaŭi Herhoron.

La altrangulo, iam potenca, akceptis lin kun rideto.

Pentuer, ne dezirante paroli pri tiel danĝeraj aferoj, rakontis al Herhor, por kio li veturas en Malsupran Egipton.

Pentuer mallevis la kapon. Se malgraŭ la morto de Ramzes XII ne malaperis la plej alta sekreta pastra kolegio, Ramzes XIII devas aŭ cedi al ĝi, aŭ konduki kontraŭ ĝi mortan batalon.

La Faraono havis ĉe sia flanko la tutan popolon, la tutan armeon, multe da pastroj kaj la plimulton de la civilaj altranguloj. La kolegio povis kalkuli apenaŭ lun kelke da miloj da partianoj, je siaj trezoroj kaj je sia senfine saĝa organizo. La fortoj estis tute neegalaj, sed la rezultato de la batalo tre duba.

Post momento li daŭrigis:

"En la plej malbona situacio ―pensis li ―ni faru, kion ni povas kaj devas. Iam la rilatoj pliboniĝos, kaj la nuna semo donos fruktojn."

Tamen li decidis forlasi la propagandon inter la popolo. Kontraŭe li estis preta trankviligi la malpaciencajn, por ke ili ne pligrandigu la embarasojn de l' Faraono.

Post kelke da semajnoj Pentuer penetris en la limojn de Malsupra Egipto, serĉante survoje plej prudentajn kamparanojn kaj metiistojn, el kiuj oni povus elekti delegitojn por la kunveno, kiun kunvokis la Faraono. Ĉie dum la vojaĝo li trovis signojn de granda ekscito: kamparanoj kaj metiistoj postulis, ke oni donu al ili ripozon ĉiun sepan tagon kaj pagu por ĉiuj publikaj laboroj, kiel estis iam. Kaj nur dank' al la admonoj de l' pastroj de diversaj temploj ne eksplodis ĝenerala ribelo, aŭ almenaŭ oni ne interrompis la laborojn.

Samtempe li rimarkis kun miro kelkajn novajn fenomenojn, kiujn li ne vidis antaŭ unu monato.

Unue, la popolo sin dividis en du partiojn. Unuj estis partianoj de la Faraono kaj malamikoj de l' pastroj, aliaj indignis kontraŭ Fenicianoj. Unuj pretendis, ke la pastroj devas liveri al la Faraono la trezorojn de Labirinto, aliaj murmuretis, ke la Faraono tro protektas la fremdulojn.

Sed plej stranga estis la famo, kiu venis oni ne scias de kie, ke Ramzes XIII montras simptomojn de la frenezo..! Same kiel lia pli aĝa sampatra frato, kiun pro la sama kaŭzo oni forigis de la trono. Pri ĉi tiu famo parolis la pastroj, skribistoj, eĉ kamparanoj.

Tio ne estas mensogo —respondis la inĝeniero —sed malĝoja vero... En la tebaj palacoj oni vidis la Faraonon tute nudan, kurantan en la ĝardenoj. Foje nokte Lia Santeco, sub la fenestro de reĝino Nikotris, suriris la arbon kaj parolis kun si mem.

Pentuer certigis lin, ke antaŭ du semajnoj li vidis la Faraonon, kiu ĝuas bonan sanon. Sed li tuj rimarkis, ke la inĝeniero ne kredas al li.

"Tio estas afero de Herhor..! ―pensis li. ―Cetere nur la pastroj povus havi tiel rapide novaĵojn de Teboj..."

Por unu momento li tute perdis la deziron elekti la delegitojn, sed baldaŭ li reakiris la energion, ĉiam ripetante al si, ke kion la popolo ricevos hodiaŭ, ĝi ne povas perdi morgaŭ... Se nur ne okazos io, eksterordinara..!

Apud Memfiso, norde de la piramidoj kaj Sfinkso, jam sur la limo de la sabloj, estis malgranda templo de la diino Nut. Tie loĝis maljuna pastro Menes, inĝeniero, la plej granda astronomo de Egipto.

Kiam en la ŝtato oni faris grandan konstruaĵon aŭ novan kanalon, Menes iris al la loko kaj desegnis la planon. Ekster tiaj okazoj li vivis malriĉa kaj sola en sia templo, nokte observante la stelojn, tage laborante ĉe strangaj aparatoj.

De kelke da jaroj Pentuer ne estis en tiu loko, kaj nun malagrable impresis lin ĝia mizero kaj izoleco. La brika baro disfaladis, en la ĝardeno sekiĝis la arboj, en la korto vagis malgrasa kaprino kaj kelke da kokinoj.

Apud la templo estis neniu. Nur kiam Pentuer komencis voki, el la pilono eliris maljuna homo. Li havis nudajn piedojn, sur la kapo malpuran kufon, kiel la kamparanoj, ĉirkaŭ la koksoj ĉifonan zonon, kaj sur la dorso panteran felon, kiu perdis la harojn. Malgraŭ tio lia eksteraĵo estis plena de memrespekto kaj lia vizaĝo de inteligenteco.

Li fikse rigardis la gaston kaj diris:

Li leviĝis de la benko kaj ili ambaŭ iris al la lageto de la ĝardeno, apud kiu staris laŭbo, perfekte kovrita de grimpantaj kreskaĵoj. En la laŭbo troviĝis granda rado, metita sur horizontala akso, kun multo da malgrandaj siteloj sur la ĉirkaŭo. Menes eniris en la internon de la rado kaj komencis movi ĝin per la piedoj; la rado turniĝis, la siteloj ĉerpis la akvon el la lageto kaj verŝis ĝin en trogon, metitan pli alte.

Ili revenis al la pilono, kaj Menes metis iom da ligno sub kupran kaldronon. Li blovis sur la flamojn kaj baldaŭ la akvo komencis boli.

El la kaldrono elstaris vertikala tubo, kovrita per peza ŝtono. Kiam la akvo eksiblis en la kaldrono, Menes diris:

Li ekmovis turnilon, aligitan al la tubo kaj subite la peza ŝtono estis ĵetita supren, kaj la ĉambro pleniĝis per kolonoj de varmega vaporo...

Al tiuj vortoj Menes respondis plu nenion.

Kelke da tagoj pasigis Pentuer en la templo de la dia Nut, rigardante kun plezuro jen la sablan maron, jen la fruktodonan valon de Nilo. Kun Menes li observis la stelojn, rigardis la radon por la ĉerpado de akvo, iafoje promenis al la piramidoj. Li admiris la simplecon kaj genion de sia majstro, sed en la animo li pensis:

"Menes estas sendube dio, enkorpigita en homa figuro, kaj tial li ne zorgas pri la surtera vivo. Lia rado por ĉerpi la akvon ne estos akceptita en Egipto, ĉar unue ligno mankas al ni, kaj due por movi tiajn radojn oni bezonus centon da miloj da bovoj, kaj kie trovi por ili la paŝtaĵon, eĉ en Supra Egipto..?"


Kajeroj ~ Kajeroj 112ª ~En PDF (paĝo 13ª)