Sezone sago

Pri Kristnasko kaj aliaj falsaĵoj

Oni ŝajnas kredi ĉe Okcidenta Mondo, ke JesuoKristo naskiĝis la 24an de decembro, kaj la venantan tagon oni festumas la naskiĝotagon de la Filo de Dio, kaj ke, aldone, la sesan de januaro estas la tago, kiam Moŝtaj Reĝoj Magaj de Oriento (kriptece akronimigitaj hispane al RRMM) finfine trovis la Sanktan Bebon kaj plenigis lin per donacoj, post ili demandis erare fian Herodon Antipas', kies timo perdi sian kronon igis lin organizi amasbuĉado de infanoj aĝaj same kiel la Redemptoro suben, tiel ke restos neniu Mesio ebla, kiu poste forprenis lian tronon, kronon kaj vivon. Tial Sankta Jozefo, supozita patro de la minorulo, prenis sian familion en Egipton ĝis la danĝero foriris, kaj la RRMM estis avertitaj de anĝelo reiri per alia vojo, tiel ke la Reĝo de la Judoj ne igos ilin konfesi kie la estonta reĝsopiranto loĝas.

Iuj povas pensi, ke mi ne traktas la temon sufiĉe serioze, kaj se iu sentas sin ofendata, estus pli bone por li aŭ ŝi ne plu legi, se la grado da toleremo ne estas sufiĉe alta, ĝis la punkto respekti la opiniojn de homo, kiu ne havas alian dogmon krom pensi, ke ĉi tiu vivo iam finos, por bono aŭ malbono... Mi avertas, ke tiujn temojn mi ŝatas trakti objektive kaj mi klopodas aserti nenion, kiun mi ne povas pruvi, kaj ke semi dubon estas simile al helpi homojn pensi per si mem.

Kiel sciate, Kristanismo estis fondita en Izraellando de dekunu galileoj kaj unu judo, kvankam poste anatolo konvertita al tiu nova religio, Saŭlo de Tarso, organizis la aferon. La judo nomiĝis Judo Iskarjote, kaj la galileoj estis Simon' Petro, Andreo (lia frato), Jakvo kaj Johano Zebedo  (la evangeliisto), Mateo Levi' (alia evangeliisto), Jakvo kaj Judo Alfeo, Filipo. Bartolomeo, Tomas', kaj Simon' de Kanao. Ni ankaŭ scias, ke la judo preskaŭ ne intervenis, ĉar lia seniluziiĝo kaj perfido irigis lin en memmortigon, kaj li estis anstataŭata de Matio (Matías, etimologie La donaco de Dio). Diferenco inter galileoj kaj judoj gravas, ĉar la unuaj estis multe pli toleremaj pri religia praktikado, kio ne malebligis, ke ambaŭ ili estis masklistaj kaj rasismaj, kiel estis kutimo en tiu societo: Dio elektis la popolon de Izraelo, kaj sekve la aliaj homoj estas skvamo, kiu iam estos mastrumataj aŭ forviŝitaj de la suro de la Tero, kiam venos Mesio, kiu organizos la Reĝlando kaj forprenos romianojn en la maron kaj daŭrigos la konkeran militon ĝis la okupacio de la sepdekaj landoj, el kiuj tiam oni kredis, ke la mondo konsistas. Pri masklismo, oni deduktas tion el la fakto ke, malgraŭ tio, kion oni vidas en filmo tre plibonigebla, kiun ni ĵuse vidis en niaj kinoteatroj kaj kiun oni povas ĝui en Amazon Prime, Mario Magdala, ĉiuj apostoloj estis viroj. Virinoj en tiu socio antaŭ 21 jarcentoj, estis propraĵoj de siaj patroj aŭ edzoj, kaj se ili vidviniĝis, kiel la Patrino de Dio, ili estis subigitaj al siaj unuaj virfiloj (senrigardante al filinoj pli aĝaj ol filoj, oni komprenu). Tial Mario ne komprenis, ke sia filo lasis tiun respondecon favore al sia frato Jakvo.

Diable, ŝajnas, ke ni kolizias kun dogmo... Jes, ŝajnas ke Sia Moŝto la Papo Paŭlo 4ª proklamis la 7an de aŭgusto de 1555 la dogmon pri virgeco de Mario, kiun de tiam oni konas kiel La Virgulino Mario, aŭ simple La Virgulino. Estas tio vero kredenda de ĉiu kristiano de tiu tago, kvankam antaŭ tiam kelkaj verkistoj pli-malpli sanktaj, kiel Origeno, jam diris tion. Oni ne scias el kio ili baziĝis, sed ni, kiuj ne estas kristanoj, trovas malfacile kredi ke, se, pro iu mistika kialo nekomprenebla al homa menso, estus vera, ke la Sankta Spirito fekundigis Virgulinon Marion, je la momento de nasko ja piedsignis viro, Jesuo mem, la korpon de sia patrino elirante per la natura malfermaĵo, se oni ne pruvos, ke tio estis pro cesareo, kutima praktiko inter romianoj de la naskiĝo de tiu, al kiu oni aljuĝas la nomon, Julio Cezaro...

Nu, revenante al nia kristnaska temo, ŝajnas malmulte eble, ke Jesuo naskiĝis la 24an de decembro, ĉar tiunokte, laŭ La Sanktaj Skribaĵoj (vulgare nomita La Sankta Biblio), koruso de anĝeloj aperis al ŝafistoj, kiuj dormis subĉiele. Proksime de Belhemo, la monaton de decembro estas memmortiga tempo dormi subĉiele kun temperaturoj najbaraj al nula grado. Kiel, sekve, oni decidis, ke la grava evento de naskiĝo de Infano Dio okazis ekzakte la 24an de decembro? Kompreni tion devigas konsideri iom da historio:

Ni scias, ke Aleksandro Magna liberigis judojn de la subpremado de persoj je la jarcento 4ª antaŭ la naskiĝo de la Dia Infano, sed post la morto de Aleksandro, komencis en Izraelio nova dinastio, greka, tiu de Seleŭcidoj. Estis militoj, kaj Makabeoj finfine venkis ilin du jarcentojn poste. Tiun venkon oni festumas, de tiam, la 24an de decembro, kaj daŭras naŭ tagojn ĉar kandelingo kun nafto por nur unu tago lumis tiam dum tiom da tagoj. Kion faris kristanoj ĉesi festumi tiun judisman feston? Nu, ŝanĝi la nomon, alpropriĝi pri ĝi kaj nomumi ĝin Noktobona, kaj la sekvantan tagon, deklarita festo, Kristnasko honori la ĝojon pri tio, ke la Infana Dio naskiĝis ekzakte jarojn kaj unu tagon antaŭe.

Nu, ververe tiun tagon ankaŭ prenintis romianoj, kiuj festumis la 25an de decembro la naskiĝon de Sol Invictus, la Suno Venkanta, ĉar ili konsideris, ke de tiu tago la horoj sunaj kreskas post atingi la minimumon da sunhoroj je solstico vintra. Pro tio anstataŭ nuligi la festumon de la suno, ili rebaptis ĝin, kaj daŭre ili festumas, ĉar kio estas pli sankta kaj luma ol la naskiĝo de la Filo de Dio, la antaŭ vesperon? Ni ĝoju, ni manĝu kaj trinku, ĉar Dio jam naskiĝis!

Sed eble oni demandas, kiam naskiĝis Jesuo? Pri tiu dato estas diversaj teorioj kaj spekuloj, sed mi emas adopti tiun de J. J. Benítez: la 21an de aŭgusto, favore al ŝafistetoj salutitaj de la anĝela koruso per Bona Novaĵo...

Je malnova Babilono, multajn jarojn antaŭe, oni festumis la venkon de Suno kontraŭ Mallumo la 6an de januaro, ĉar ili kredis, ke tiu estis la tago, kiu sekvas la plej mallongan tagon de la jaro. Eble ambaŭ tradicioj pravas, ĉar estis ŝanĝoj en kalendaro inter ambaŭ momentoj de historio. Sed estas strange, ke nur en Hispanio oni celebras la festumo de Iliaj Moŝtaj Reĝoj.

Kiel oni vidas, en tiuj ĉi kristnaskaj festoj nenio veras, nenio malveras. Ĉio estas heredita. Aŭ prunteprenita, kio estas same. Eĉ la ideo mem pri Mesio. Vere Mesio estus tiu, kiu forpelus romianojn en la maron, kaj poste prenus la ceteron de la mondo. Anstataŭe, Jesuo de Nazaret permesis sin esti mortigita de ili, kaj per tio li asertis la mesaĝon pri amo, pri tio, ke oni amu la malamikon. Kaj per tiu mesaĝo li prenis la tutan imperion kaj poste la ceteran mondon pere de alia imperio, la Hispana Imperio, kiu prenis tiun mesaĝon kaj civilizacio devenita de ĝi  en la Novan Kontinenton, kaj de tiu al ceteraj, kie ĝi vivas ĝis niaj tagoj, pli ol du mil jaroj poste.

Sed mi rakontos tion alian tagon. Nune sufiĉas al mi deziri al vi ĉiuj feliĉan 2019an Kristnaskon kaj belan novjaron 2020an. Kaj pardonu vi pro la misdatumo kaj misnomigo de la festoj. Sed vi jam scias: temas pri la kutimo.


Kajeroj ~ Kajero 111ª ~ En PDF (paĝo 4ª)