Redaktore sago

Jen la fino de la jardeko 

Jen ni Kovrilodenove je la komenco de la lasta jaro de la dua deko de la jarcento. Ni jam komencas la dudekajn jarojn komenconte la trian jardekon, kaj Esperanto stagnas same kiel antaŭe. Kelkaj samideanoj furore asertas, ke ankoraŭ Esperanto venkos, kaj tio okazos baldaŭ.

Bedaŭrinde, mi ne vidas kiel, eĉ kial, nia lingvo devas venki ion. Sukcesas homo, kiam li aŭ ŝi lernas praktiki nian lingvon, ĉar tio ebligas interkonatiĝon kiun homoj de aliaj kulturoj kaj lingvoj. Jen ĉio atingebla. La mondo ĝenerale vidas en Esperanto ion necesan, kiu perdis la trajnon iam, kaj kiun nur ĉirkaŭ cent mil homoj pa­ro­las en la mon­do. Ŝaj­nas, ke oni kom­pa­­ras tiun ci­­fe­ron kun gra­vaj, lar­ĝe pa­ro­la­taj ling­voj el la mon­­do, kiel la hi­s­pa­na, la an­gla, la rusa..., sed la komparo ne estas ĝusta, same kiel ne estas ĝuste kompari violonon kaj gramofonon... Sed ni vidu, ke se oni lernus amase Esperanton, tio estus bona por la amaso, ne por Esperanto. Ĉar Esperanto estas neniu. Ĝi estas kaj estos same kiel ĝi estis: ilo por interkompreniĝo: nek pli, nek malpli.

Pri politiko, Hispanio estas pli malbone ol tio, kion mi povas memori. Ni havas almozan registaron, kiu lamas peti apogon parlamentan de etaj partioj kiuj ne volas esti hispanaj. Ni finas la jardekon ne sciante ĉu ni havas registaron, kaj se ni finfine havas ĝin, certe ĝi lamos pri baza afero, kiel la integriĝo landa. Ĉu ni devas zorgi pri tio? Estas nur unu partio politika, kiu ne toleras, ke nia suvereneco estu regata de Eŭropo, kaj tiun partion oni fifamigas kiel ekstremodekstra, dum la aliajn oni konsideras demokrataj, eĉ se ili ne defendas la rajtojn de la nacio kaj civitanoj esti sendependaj kaj aserti niajn tradicion kaj kulturon kontraŭ globigo kaj Politiko Korektisma. Esperu ni, ke en la ĵusa estonto tion oni solvos, eĉ se mi forte dubas pri tio, ĉar tio, kio ne funkcias estas la politika reĝimo, kiun ni ankoraŭ suferas. Ni bezonas novan Konstitucion por ke tio ĉi ne plu okazos.

Laste enmodiĝis deksesjara knabino, Greta Thunberg, kiel ikono pri kontraŭvarmigo globa, kaj multaj adeptoj al tiu sinteno kulpas nin mem, homojn, pro tio, ke ni detruas la mondon. Ni diskutos la aferon en niaj paĝoj.

Mi mem opinias, ke la afero ne estas tiom grava, kaj ankoraŭ mi povas deziri al vi Feliĉan Novjaron!


Kajeroj ~ Kajero 111ª ~ En PDF (paĝo 3ª)