La Faraono sago

Ĉapitro 61ª

 En la tempo kiam Pentuer veturis tra la lando, elektante la reprezentantojn, Ramzes XIII loĝis en Teboj kaj edzigis sian favoraton Tutmozison.

Antaŭ ĉio la sinjoro de la du mondoj, ĉirkaŭita de belega sekvantaro, alveturis en orita kaleŝo en la palacon de lia ekscelenco Antef, la nomarĥo de Teboj. La granda sinjoro elkuris renkonte, al la monarĥo ĝis la pordego kaj, demetinte de l' piedoj multekostajn sandalojn, surgenue helpis Ramzeson malsupreniri.

Rekompence por ĉi tiu honoro, la Faraono donis al li sian manon por kisi kaj diris, ke de ĉi tiu momento Antef fariĝas lia amiko kaj havas la rajton eĉ en la tronan ĉambregon eniri, ne demetante la ŝuojn.

Kaj kiam ili atingis la grandegan salonon de la palaco de Antef, la sinjoro diris en la ĉeesto de la tuta sekvantaro:

Laŭ la opinio de la saĝuloj, malbone faras la riĉulo, kiu sian plej multvaloran ŝtonon ne metas en plej belan ringon. Kaj ĉar via gento, Antef, estas por mi la plej kara, kaj Tutmozis la plej amata, mi do projektis kunigi vin unu kun la alia. Tio facile povas esti farita, se via filino, la bela kaj saĝa Hebron akceptos Tutmozison, kiel edzon.
Al tio la nobla Antef respondis:

Kiam la interkonsento estis farita, Tutmozis venis de la korto, dankis Antefon unue pro tio, ke li donas sian filinon al tia mizerulo, kaj due pro tio, ke li tiel bone ŝin edukis. Samtempe oni decidis, ke la edziĝa ceremonio havos lokon post kelke da tagoj, ĉar Tutmozis, kiel la ĉefo de la gvardio, ne havas tempon por tro longaj preparaj solenoj.

Poste la nobla Antef invitis la gastojn al luksa festeno, dum kiu aperis la bela Hebron kun granda sekvantaro de siaj kunulinoj.

En la manĝoĉambro staris multe da tabloj por du kaj kvar personoj kaj unu pli granda por la Faraono, sur estrado. Por honori Antefon kaj sian favoraton, lia sankteco proksimiĝis al Hebron kaj invitis ŝin al sia tablo...

Hebron estis vere bela, kaj faris impreson de persono plena de sperto, kio ne estis maloftaĵo en Egipto. Ramzes baldaŭ rimarkis, ke la fianĉino tute ne atentas sian estontan edzon, kaj sendas esprimplenajn rigardojn al li, la Faraono.

Ankaŭ tio ne estis maloftaĵo en Egipto.

Kiam la gastoj sidiĝis ĉe la tabloj, kiam eksonis la muziko kaj dancistinoj komencis disporti al la festenantoj vinon kaj florojn, Ramzes diris:

Hebron ekridetis.

Dirinte tion, ŝi leviĝis de la tablo kaj foriris.

Antef rimarkis ŝian agon kaj timigite alkuris al Ramzes.

La unua festeno daŭris ĝis la mateno. La Faraono baldaŭ forveturis, sed la ceteraj restis, en la komenco sur la seĝoj, poste sur la planko... Fine Antef devis dissendi ilin hejmen en veturiloj, kvazaŭ senvivajn objektojn.

Post kelke da tagoj oni solenis la edziĝon.

En la palaco de Antef kunvenis la ĉefpastroj Herhor kaj Mefres, nomarĥoj de la najbaraj nomesoj kaj la plej altaj oficistoj de Teboj. Poste alveturis en durada ĉaro Tutmozis, ĉirkaŭita de l' oficiroj de la gvardio, kaj en la fino, lia sankteco Ramzes XIII.

Akompanis lin: la granda skribisto, ĉefo de la arkpafistoj, ĉefo de la rajdistaro, granda trezoristo, ĉefpastro Sem kaj la generaloj adjutantoj.
Kiam ĉiuj ĉi eminentuloj kunvenis en la salono de la antaŭuloj de Antef, aperis Hebron en blankaj vestoj kun multenombra sekvantaro de amikinoj kaj servistinoj. Ŝia patro, bruliginte incenson antaŭ Amon, antaŭ la statuo de sia patro kaj antaŭ Ramzes sidanta sur estrado, anoncis, ke li liberigas sian filinon de la patra zorgado kaj donacas al ŝi doton. Samtempe li donis al ŝi en ora skatolo akton, konforman al sia diro, skribitan sur papiruso en la juĝejo.

Post mallonga antaŭmanĝo la fianĉino sidiĝis en multekosta portilo, portata de ok oficistoj de la nomeso. Antaŭ ŝi iris la muzikistoj kaj kantistoj, ĉirkaŭ la portilo la altranguloj, kaj post ili granda popolamaso preskaŭ same granda, kiel dum la enterigo de la Faraono.

La popolo restis ekster la muro de l' templo, la ĝefianĉoj, Faraono kaj altranguloj eniris en la kolonan ĉambregon. Herhor bruligis incenson antaŭ la vualita statuo de Amon, la pastrinoj dancis la sanktan dancon, kaj Tutmozis legis de papiruso sekvantan akton:

"Mi, Tutmozis, ĉefo de la gvardio de lia sankteco Ramzes XIII, prenas vin, Hebron, la filinon de la teba nomarĥo Antef, kiel edzinon. Mi donas al vi tuj dek talentojn pro tio, ke vi konsentis fariĝi mia edzino. Por viaj vestoj mi destinas al vi tri talentojn jare, kaj por la hejmaj elspezoj unu talenton monate. El la infanoj, kiujn ni havos, la plej aĝa filo heredos la riĉaĵon, kiun mi nun posedas kaj kiun mi povas akiri en la estonteco. Se mi ne vivus plu kun vi, eksedziĝus kaj prenus alian edzinon, mi estus devigita pagi al vi kvardek talentojn, kiujn mi garantias per miaj bienoj. Nia filo, kiam li prenos la havon, devos pagi al vi dek kvin talentojn jare. Infanoj, naskitaj de alia virino, ne havos rajton je la propraĵo de nia plej aĝa filo." [Aŭtentika]

Nun antaŭeniris la granda juĝisto kaj en la nomo de Hebron legis akton, en kiu la juna sinjorino promesis: bone nutri kaj vesti sian edzon, zorgi pri lia domo, familio, servistoj, brutoj kaj sklavoj, kaj konfidis al la edzo la administradon de la havo, kiun ŝi ricevis kaj ricevos de la patro.

Kiam la aktoj estis legitaj, Herhor donis al Tutmozis pokalon da vino.

La edzo trinkis duonon, Hebron trempis la lipojn, poste ambaŭ ili bruligis incenson antaŭ la purpura kurteno.

Forlasinte la templon de la teba Amon, la geedzoj kaj ilia brila sekvantaro iris tra la aleo de l' sfinksoj al la reĝa palaco. Grandaj amasoj da popolo kaj soldatoj aklamis ilin, ĵetante florojn sur la vojon.

Ĝis la lasta tago Tutmozis loĝis en la ĉambroj de l' Faraono. Sed en la tago de la edziĝo la sinjoro donacis al li belan palacon, en la fundo de la ĝardeno, ĉirkaŭitan de arbaro de figarboj, mirtoj kaj baobaboj, kie la junaj geedzoj povis pasigi la tagojn de la feliĉo, kaŝitaj de la homaj okuloj, kvazaŭ apartigitaj de la mondo. En ĉi tiu trankvila kaŝejo tiel malofte sin montris la homoj, ke eĉ la birdoj ne forkuradis de ili.

Kiam la geedzoj kaj gastoj troviĝis en la nova loĝejo, oni solenis la definitivan ceremonion de l' edziĝo.

Tutmozis prenis Hebronon je la mano kaj kondukis ŝin al la fajro, brulanta antaŭ la statuo de Izido. Mefres verŝis sur la kapon de la knabino kuleron da sankta akvo, Hebron tuŝis la fajron per la mano, Tutmozis dividis kun ŝi pecon da pano kaj metis sur ŝian fingron sian ringon, kiel signon, ke de ĉi tiu momento ŝi fariĝas sinjorino de la bienoj, servistoj, brutoj kaj sklavoj de la juna edzo.

Dume la pastroj kantis himnojn de l' edziĝo kaj portis la statuon de la dia Izido tra la tuta domo. La pastrinoj dancis la sanktajn dancojn.

La tago estis finita per spektakloj kaj granda festeno, dum kiu ĉiuj rimarkis, ke Hebron senĉese akompanis la Faraonon, kaj Tutmozis restis malproksime de ŝi kaj nur regalis la gastojn.

Kiam aperis la steloj, la sankta Herhor forlasis la festenon, kaj baldaŭ post li foriris nerimarkite kelkaj plej grandaj altranguloj. Kaj ĉirkaŭ la noktomezo en la subteraĵoj de la templo de Amon kunvenis la sekvantaj respektindaj personoj: la ĉefpastroj Herhor, Mefres kaj Mentezufis, la plej alta juĝisto de Teboj kaj la nomarĥoj de Abs, Horti kaj Emsuĥ.

Mentezufis ĉirkaŭrigardis la dikajn kolonojn, fermis la pordon, estingis la lumojn, kaj restis en la malalta ĉambro nur unu lampo, brulanta antaŭ la statuo de Horus. La altranguloj sidiĝis sur tri ŝtonaj benkoj, kaj la nomarĥo Abs diris: