Politiko sago

La ruzo de Petro

 Ŝajnas, ke finfine oni havas L aprezidanto de Hispanio estas lerta, eble tro.registaron en Hispanio... Multaj homoj jam esprimis sian timzorgon pri tio, kion la Popolfronto misfaros tuj kun niaj ekonomio kaj vivmaniero, sed laŭŝajne tiu ĉeno da eventoj nur komencas, kaj ne ŝajnas tiom terura, kiel oni timas...

La givdanto de PODE­MOS laŭŝajne negocis vic­pre­zidantecon kaj kvar mi­nistrojn por sia politika partio pro sia apogo. Sed alportante tiu par­tio 25% da seĝoj al par­la­mento, necesis, ke la so­cialisma partio PSOE pro­vizos tri­foje tiun kvan­ton: tri vic­pre­zidantinojn kaj dek­­­du ministrojn. Juste, ĉu ne? Tamen maljuste al la cetaraj hispanoj, kiuj devos pagi multe pli da mono por salajroj al tiuj ministroj, kiuj ne pli bone faros aferojn ol se estus multe malpli, kiel en la pasinto. Ŝajne, Pedro Sánchez ridas al la tuta civitanaro.

Jam komencas la regado de la nova registaro progresisma de Hispanio, kio espereble signifas, ke la registaro ne plu proklamos leĝojn, ĉar tio ne estas ties ofico, sed tiu de la Parlamento, ĉe ni dirite Kongreso de Deputitoj. Sed jam komencis misfari ili pro ideologiaj aferoj: oni blokis la monon de Eŭropo rekuperi la Maron Minoran, kiu estas tre poluciigita, sub la ekskuzo, ke en Murcia Komunumo oni malplialtigas impoŝtojn. En Murcia Komunumo regas dekstraj partioj PP, Ciudadanos kaj VOX, kiun Popolfronto pruvis, ke ĝi malamas, se ne timas.

Ni esperu, ke tiujn ĉi ruzojn de Petro oni haltos, ĉu pro nia civitana agado (nepre antaŭ la proksima balotado), ĉu pro eŭropa malpermeso al Hispana Registaro malversacii la monon, kiu ne apartenas al si, sed al la tuta civitanaro hispana.

Dume, ni esperu, ke tiu ĉi registaro daŭros plej eble kiel malmulte.



Kajeroj ~ Kajero 113ª ~ En PDF (paĝo 5ª)