La Faraono sago

Ĉapitro 63ª

En la komenco de la monato Paofi, lia sankteco, la reĝino Nikotris kaj la kortego revenis de Teboj en la palacon apud Memfiso.

Ĉe la fino de la vojaĝo, kiu ankaŭ tiun fojon estis farata sur Nilo, Ramzes XIII ofte falis en mediton, kaj foje li diris al Tutmozis:

Sed Tutmozis ne kredis al la propraj vortoj. Li sentis kaj, kio estas pli grava, la tuta reĝa sekvantaro sentis, ke la popolaj amasoj malvarmiĝis en sia amo al la sinjoro.
Ĉu tio estis la rezultato de la famo pri la terura malsano de Ramzes, aŭ de aliaj procedoj? Tutmozis ne sciis. Sed li estis certa, ke la malvarmiĝon de la popolo kaŭzis la pastroj.

Reveninte en la palacon, la Faraono tuj donis ordonon kunvoki la delegitojn. Samtempe li komisiis al la fidelaj oficistoj kaj polico komenci agiti kontraŭ la pastroj kaj por la sepa tago de la ripozo.

Baldaŭ en Malsupra Egipto ĉio komencis zumi, kvazaŭ en abelejo. La kamparanoj postulis ne nur la festojn, sed ankaŭ ke oni pagu al ili kontante por la publikaj laboroj. La metiistoj en la drinkejoj kaj stratoj insultis la pastrojn, kiuj volas limigi la sanktan povon de la Faraono. La kvanto da krimoj pligrandiĝis, sed la kulpuloj ne volis respondi al la tribunalo. La skribistoj fariĝis pli humilaj, kaj neniu el ili kuraĝis bati simplan homon, sciante, ke oni repagos al la batinto. En la temploj neniu faris oferojn, pli kaj pli ofte oni superŝutis la diojn de la limoj per koto kaj ŝtonoj, oni eĉ renversis ilin.

Teruro falis sur la pastrojn, nomarĥojn kaj iliajn partianojn. Vane la juĝistoj proklamis sur la stratoj kaj placoj, ke laŭ la malnovaj leĝoj terkulturisto kaj metiisto, eĉ komercisto ne havas la rajton sin okupi per politiko, kiu forlogas ilin de la fruktodona laboro. La popolaĉo, kun krioj kaj ridoj, superŝutis la heroldojn per putrintaj legomoj kaj kernoj de daktiloj.

Tiam la aristokrataro komencis kolektiĝi en la palaco kaj, kuŝante ĉe la piedoj de l' Faraono, petegi lian helpon.

Efektive, lia sankteco ordonis konvoki la armeojn kaj lasi ilin en la plej gravaj punktoj de la lando. Samtempe li sendis ordonon al Nitager, por ke li konfidu la orientan limon al sia helpanto kaj marŝu kun kvin plej bonaj regimentoj al Memfiso.

Tiel faris la sinjoro, ne tiom por ŝirmi la aristokrataron kontraŭ la popolaĉo, kiom por havi ĉe la mano grandajn fortojn en la okazo, se la ĉefpastroj ribeligus Supran Egipton kaj la regimentojn, apartenantajn al la temploj.

La dekan de Paofi en la reĝa palaco kaj ĉirkaŭ ĝi ekregis granda movado. Kunvenis la delegitoj, kiuj devis doni al la Faraono la rajton ĉerpi el la trezorejo de Labirinto, kaj multe da homoj, kiuj volis almenaŭ rigardi la palacon, kie havis la lokon tiel eksterordinara soleno en Egipto.

La procesio de la delegitoj komenciĝis matene. Antaŭe iris la nudaj kamparanoj, kun blankaj kufoj kaj zonoj; ĉiu havis en la mano tukon por kovri la dorson en la ĉeesto de l' Faraono. Post ili metiistoj, vestitaj kiel la kamparanoj, de kiuj ili diferencis nur per iom pli maldikaj tukoj kaj mallarĝaj antaŭtukoj, kovritaj per diverskolora brodaĵo. Poste la komercistoj, kelkaj en perukoj, ĉiuj en longaj ĉemizoj kaj manteloj. Tie oni jam povis vidi riĉajn braceletojn sur la piedoj kaj manoj, kaj ringojn sur la fingroj. Poste la oficiroj en kufoj kaj tunikoj kun strioj: nigraj kaj flavaj, bluaj kaj blankaj, bluaj kaj ruĝaj. Du, anstataŭ tunikoj, havis sur la brusto kuprajn duonkirasojn.

Post longa interrompo aperis dek tri nobeluloj en grandaj perukoj kaj blankaj vestoj ĝis la tero. Post ili paŝis la nomarĥoj en vestoj borderitaj per purpuraj rubandoj kaj kun kronoj sur la kapoj. La marŝon fermis la pastroj kun razitaj kapoj kaj vizaĝoj, kun panteraj haŭtoj sur la dorso.

La delegitoj eniris en la grandan salonon de la palaco de l' Faraonoj, kie staris sep benkoj unu post alia: la plej malalta por la kamparanoj, la plej alta por la pastroj.

Baldaŭ aperis, en portilo, lia sankteco Ramzes. La delegitoj falis teren. Kiam la sinjoro de la du mondoj sidiĝis sur la trono, li permesis al siaj fidelaj regnanoj leviĝi kaj okupi lokojn sur la benkoj. Eniris kaj sidiĝis sur pli malaltaj tronoj la ĉefpastroj Herhor kaj Mefres kaj la gardisto de Labirinto kun skatolo en la mano. Brila kortego de generaloj ĉirkaŭis la Faraonon, post kiu stariĝis du altaj oficistoj kun ventumiloj el pavaj plumoj.