Funebro sago

Mortis la plej aĝa esperantisto el la mondo

Larrui. Edŭardo Larui estis 107 jaraĝa je la momento, kiam li mortis, la pasintan 27an de aprilo. De kiam li naskiĝis, la 9an de marto de 1913, okazis profundaj ŝangoj kaj en Hispanio kaj en Esperanto. Li konis, do, la monarĥion de Alfonso 13ª, la Duan Respublikon Hispanan, la Intercivitanan Militon, la Diktatorecon de Francisco Franco, kaj la Ŝtaton kun Kelkaj Liberoj por Civitanoj (ŜKLC de nun), kiun oni konas nun kiel Demokration. Pri nia movado, li konis ties unuajn paŝojn en nia lando, la silenton de esperantistoj dum la unuaj jaroj de la diktatoreco, kaj ties postan rekonon kaj fondiĝon de la Hispana Esperanto Federacio, kaj la diversajn kongresojn organizitaj de ĝi.

Li aŭdis pri Esperanto de junaĝo, kaj lernis ĝin je 1932, de la instruisto Alberto Díaz Chapartegui (pron. ĉapartegi), kaj poste, je 1935 oni elektis lin kiel sekretarion de la Grupo Esperantista de Bilbao, kaj prezidanto de la Komiza Esperanta Grupo, kaj li instruis Esperanton tie ĝis kiam Bilbaon konkeris la malamikoj, je 1937. Edŭardo estis vundita dufoje dum la Intercivitana Milito, kaj tamen li neniam parolis kun malamo pri la alia armeo, kiun li ĉiam mencias kiel la malamikon, sed neniam kiel la faŝistojfrankuloj, laŭ nia informo. Post la milito li estis enkarcerigita kelkajn monatojn, ĝis kiam li estis liberigata sen ajna ekspliko aŭ juĝo.

Kiam li revenis en sian hejmon, en Bilbaon, li komencis novan vivon, kiel simpa vendisto kaj post multaj aliaj postenoj, li iĝis prezidanto de asocio de benzinejoj en Biskajo. Post la milito oni denove permesis la agadon de Esperanto en Hispanio, kaj je 1953 oni elektis lin komitatanon de la Grupo Esperantista de Bilbao. Je 1966 li partoprenis aktive la organizadon de la 27ª Kongreso de Esperanto de HEF kiel sekretario de la Organizanta Edŭardo soldato.Komitato de la Kongreso, kiun partoprenis 400 samideanoj. Poste, de 1977 ĝis 1981 li iĝis prezidanto de la grupo de Bilbao, por kiu li daŭre laboris kel ano kaj instruisto de Esperanto.

De lia emeritiĝo je 1979 li multe laboris por Esperanto kaj partoprenis preskaŭ ĉiujn hispanajn kaj universalajn kongresojn de Esperanto.

Longan vivon li ĝuis, kaj dediĉis al Esperanto preskaŭ 90 jarojn. Tuta bona ekzemplo por ni esperantistoj. Fojfoje oni rimarkas, ke samideano ne plu estas inter ni, kaj subite oni sentas la emon koni iom pri li aŭ ŝi, irinto, por ke ili ne estos forgesitoj. Ni esperantistoj estas malmultaj, kaj kelkfoje estas diskutoj kaj malamikeco inter ni, kio vere estas kontraŭ la interna ideo de Esperanto. Tiusence Eduardo Larrouy López estis ekzemplo por ni, ĉar post esti vundita je sia piedo kaj je sia femuro (kaj tria kuglo preskaŭ trovis sian koron) en milito, li ne esprimis malamon, kaj eĉ parolante pri la alia flanko de la milito, li neniam uzis tiujn vortojn, hodiaŭe tro ofte aŭskultataj de tiuj, kiuj neniam estis en milito, malestimajn kaj eĉ malamikismajn, kiel faŝistoj, frankismaj, ekstremodekstruloj, kaj simile. Vere, tiuj, kiuj ja vidis kuglojn flugi ĉirkaŭ sin parolas pri malkonsentoj per diversa kleo ol hodiaŭaj salonaj revoluciuloj, kiuj neniam mortigis aŭ vidis amikon subite  morti proksime de ili pro murdanta pafo.

Pro tio, honoron kaj memoron al nia samideano Edŭardo Larui Lopes.



Kajeroj ~ Kajero 116ª ~ En PDF (paĝo 21ª)