Politiko sago

Elegio

Hodiaŭ mi faros elegion por la homaro. Mia kanto estas malgaja kaj ombreska, ĉar ĝi priskribas malbonon kaj konfe­sas mian certecon, ke ĝi ne havas solvon.

Kiel ĉiu homo, kiu naskiĝas kaj scias, ke iun tagon li mortos provante ĝui, kion li povas inter tiuj du momentoj, la homaro eliras el Antaŭhistorio kaj finas en la nuna tempo ĝuante momentojn de brilo kaj ĝojo, foje ombritaj de periodoj de mizero kaj teruro, fali de la 21-a jarcento en tutmondan mezbonecon, en kiu grandaj multnaciaj kompanioj pagos malsatajn salajrojn por daŭre enspezi monon, por ke malpli kaj malpli da homoj riĉiĝu koste de la mizero de pli kaj pli da sklavoj, tio estas laboristoj malhavantaj rajtojn.

La frandaĵo, kiun ili disvastigas tiel, ke la amasoj funkcias por sia propra damaĝo, estas la serio de maldekstraj popolismaj movadoj, kiuj nun tiel multiĝas. Multaj homoj timas, ke ĉi tiu tutmonda movado finos la limojn inter landoj kaj establos mondan registaron, kiu prizorgos nin ĉiujn. Sed ĝi ne restos tiel, nek estos ekzakte tiel:

Kiam la limoj malaperos kaj ĉiuj el ni povos iri de unu mondoparto en alian sen devi montri pasporton, plej probable estos, ke ni ne havos monon por pagi la bileton, ĉar ni devos labori por mizera salajro, kiu permesos apenaŭ manĝi kaj dormi.

Jes, la mondo havis demografian eksplodon kaj la sep mil kvincent milionoj da homoj, kiuj loĝas en ĝi, iom post iom similas unu al la alia, ĉar ni ĉiuj estas kune instruataj per televido kaj aliaj amaskomunikiloj, inter kiuj situiĝas pli kaj pli ĉiuj el la sociaj retoj, kiuj konsistigas la interreton, kun siaj teamoj de cenzuristoj kaj enhavokreantoj favoraj al reala povo, tiu, kiun neniu elektas aŭ scias. Regnestroj ŝajnas al mi pupoj, kiuj obeas ordonojn de supre. Eĉ la Papo, kiu ŝajnas esti forgesinta, ke sia regno ne apartenas al ĉi tiu mondo.

En la estonta socio oni eblos leviĝi de sube al potenca pozicio­ —ne socia— se oni komprenas, kie estas la vera potenco kaj kiun oni devas plaĉi. Iom post iom, kelkaj povas iĝi elito kaj enriĉiĝi koste de la mizero de aliaj, se oni paŝas sur sufiĉe da koloj kaj sukcesas, ke tiu sia ne estas paŝata.

Kaj la plej malbona afero estas, ke la progresiva brutaligo de la socio estas la bonega levilo, kiu ebligos ĉi tion. Ĉar popolo, kiu ne agnoskas sin tia, ne certas, ke ĝi rajtas, ke ĝiaj supozataj reprezentantoj vere repre­zen­tu ĝin kaj estu ĝiaj dungitoj anstataŭ ĝiaj estroj. Popolo, kiu ne kredas sin nacio, pli ol meritas tion.


Kajeroj ~ Kajero 118ª ~ En PDF (paĝo 7ª)