La Faraono sago

Ĉapitro 67ª

En la sama momento, en la sama minuto, la pastro, staranta garde sur la pilono de l' templo de Ptah en Memfiso, konigis al la ĉefpastroj kaj nomarĥoj, disputantaj en la salono, ke la palaco de la Faraono donas signojn.

Farona kortumo.

Sed li tuj ekregis sin kaj diris:

Li eltiris la glavon kaj sin ĵetis al Herhor. En la sama momento Eunana, staranta post la ĉefo, levis la hakilon kaj tutforte ekbatis Tutmozison inter la kolon kaj la dekstran ŝlosiloston. La sango ekŝprucis en ĉiujn direktojn. La favorato de l' Faraono falis teren preskaŭ dishakita en du pecojn.

Kelke da soldatoj, mallevinte la lancojn, saltis al Eunana, sed falis post mallonga batalo. El la memvoluloj tri kvaronoj estis pagataj de la pastroj.

La plej respektinda Herhor levis la manojn supren kaj benis ilin.

Forlasinte la korton de la templo, Mefres malsupreniris en la kelon, kie loĝis Likon. Jam sur la sojlo la ĉefpastro eltiris el sub la vesto kristalan globon. Vidante ĝin la Greko ekkoleris.

Fine li eksilentis kaj ekdormis.

Likon komencis grinci la dentojn en senforta kolero.

Poste li ĵetis sur la Grekon oficiran mantelon kun kapuĉo, murmuretis al li en la orelon la signalan vorton kaj el la kelo, tra kaŝita pordeto elkondukis lin en malplenan straton de Memfiso.

Poste, kun vivemo de junulo, Mefres kuris sur la supron de la pilono kaj, preninte kelke da diverskoloraj flagoj, komencis fari signojn al la palaco de l' Faraono. Sendube oni rimarkis kaj komprenis lin, ĉar sur la pergamena vizaĝo de l' ĉefpastro ekbrilis malica rideto.

Mefres remetis la flagojn, forlasis la terason de la pilono kaj komencis malrapide iri malsupren. Subite, kiam li estis jam sur la unua etaĝo, ĉirkaŭis lin kelke da homoj en brunaj manteloj, per kiuj ili kovris siajn tunikojn kun nigraj kaj blankaj strioj.

Kaj ĉiuj tri ekgenuis antaŭ la ĉefpastro, kiu aŭtomate levis la manon, kvazaŭ por beni ilin. Sed subite li mallevis ĝin, demandante:

Li ne finis. Unu el la atakantoj kaptis lin je la manoj, aliaj ĵetis tukon sur lian kapon, tria ŝprucigis klaran fluidaĵon sur lian vizaĝon. Mefres kelke da fojoj sin ĵetis konvulsie kaj falis. Ankoraŭ unu fojon ili ŝprucigis sur lin, metis la mortontan en niĉon, lasis en la senviva mano papiruson kaj malaperis en la koridoroj de la pilono.

Tri homoj, same vestitaj, persekutis Likonon preskaŭ de la momento, kiam ellasita de Mefres el la templo, li eliris en la malplenan straton.

Ili estis kaŝitaj proksime de la pordeto, tra kiu eliris Likon, kaj en la komenco lasis lin libera. Sed baldaŭ unu el ili rimarkis en lia mano ion suspektindan, ĉiuj do komencis sekvi lin.

Stranga afero! La dormigita Likon, kvazaŭ antaŭsentante la persekuton, subite sin turnis en bruan straton, poste sur placon, kie svarmis multe da homoj, kaj fine komencis kuri al Nilo tra la strato fiŝista. Tie, en angulo li trovis ŝipeton, saltis en ĝin kaj kun eksterordinara rapideco komencis remi al la alia bordo de l' rivero.

Li jam preskaŭ atingis la bordon, kiam ekglitis post li ŝipeto kun unu remisto kaj tri veturantoj. Apenaŭ tiuj for­bor­diĝis, aperis dua ŝipeto kun du remistoj kaj ankaŭ tri vetu­ran­toj.

Ambaŭ ŝipetoj furioze perse­ku­tis Likonon.

En tiu, kiu havis unu remiston, sidis la gardistoj de Labirinto kaj atente rigardis siajn kon­ku­ran­tojn, kiom permesis la kre­pus­ko, rapide falanta post la su­bi­ro de l' suno.

La malgranda ŝipeto de Likon atingis la kontraŭan bordon. La dormigita Greko elsaltis kaj per rapidaj paŝoj komencis iri al la palacaj ĝardenoj. De tempo al tempo li ŝanceliĝis, haltis kaj kaptis sin je la kapo; sed post momento li ree iris, kvazaŭ tirata de nekomprenebla forto.

La gardistoj de Labirinto ankaŭ elŝipiĝis, sed iliaj konkurantoj jam pli frue atingis la bordon.

Komenciĝis neordinara veturado: Likon galopis al la reĝa palaco, kvazaŭ kuristo; post li tri nekonataj homoj, kaj en la fino la tri gardistoj de Labirinto.

Kelkcenton da paŝoj de la ĝardeno ambaŭ persekutantaj grupoj kuniris. Estis jam nokto, sed luma.

Ambaŭ grupoj rigardis unu la alian, kun glavoj aŭ tranĉiloj en la manoj.

La policestro murmurete interkonsiliĝis.

Ili kuniĝis, sed la Greko malaperis de iliaj okuloj.

Ili decidis atendi kaj agi kune.

Ili envolvis sin en siajn mantelojn kaj kuŝiĝis sur la herbo.

Tuj post la forveturo de Tutmozis, la respektinda reĝino Nikotris, kun lipoj kunpremitaj de kolero, forlasis solene la ĉambrojn de la filo. Kaj kiam Ramzes volis trankviligi ŝin, ŝi interrompis severe:

Ili disiris, ambaŭ ekscititaj.

Baldaŭ lia sankteco retrovis la bonan humoron kaj gaje parolis kun la altranguloj. Sed je la sesa horo komencis lin turmenti maltrankvilo.

Oni dissendis soldatojn por traserĉi la ĝardenon. La soldatoj trakuris ĉiujn vojetojn, sed nenie trovis la pastron.

Ĉi tiu okazo faris malbonan impreson sur la altranguloj. Ĉiu sidis silente, meditante maltrankvile.

Ĉe la subiro de l' suno eniris en la salonon la ĉambristo de la Faraono kaj murmuretis, ke la sinjorino Hebron grave ekmalsanis kaj petegas, ke lia sankteco bonvolu ŝin viziti.

La altranguloj, konante la rilaton, kiu ligis la sinjoron kun la bela Hebron, ekrigardis unu la alian. Sed kiam la Faraono anoncis sian intencon eliri en la ĝardenon, ili ne protestis. La ĝardeno, dank' al dense starantaj gardistoj, estis same sendanĝera, kiel la palaco. Neniu trovis konvena, eĉ de malproksime gardi la Faraonon, sciante, ke Ramzes ne amas, ke oni okupu sin pri li en tiaj momentoj.

Kiam la sinjoro malaperis en la koridoro, la granda skribisto diris al la trezoristo:

La trezoristo balancis la kapon.

Ramzes rapide trakuris la interspacon, apartigantan lian domon de la palaco de Hebron, Kiam li eniris en la ĉambron, Hebron kun ploro sin ĵetis al lia kolo.

Li kaptis Hebronon inter la brakojn kaj kondukis al la kanapo, murmuretante:

Unu horon post la subiro de l' suno, la Faraono forlasis la loĝejon de Hebron kaj estis revenanta malrapide al sia palaco. Li estis revema, dorma kaj li pensis, ke la ĉefpastroj estas grandaj malsaĝuloj, se ili kontraŭstaras al li. De l' tempo kiam ekzistas Egipto, ĝi ne havis pli bonan sinjoron, ol li.

Subite el figa bosko elglitis homo en nigra mantelo kaj baris la vojon al la Faraono. La sinjoro, por pli bone vidi lin, proksimigis sian vizaĝon al tiu lia kaj subite ekkriis:

Tio estis Likon. Ramzes kaptis lin je la nuko; la Greko siblis kaj ekgenuis sur la tero. Samtempe la Faraono eksentis bruligan doloron en la maldekstra flanko de l' ventro.

Per ambaŭ manoj li potence premegis la kolon de l' Greko, kaj kiam li ekaŭdis la krakon de la rompataj vertebroj, li forĵetis lin kun abomeno.

Likon falis, skuata de la antaŭ­mor­taj konvulsioj.

La Faraono foriris kelke da paŝoj. Li palpis sin kaj trovis la tenilon de la ponardo.

Li sentis naŭzon kaj plira­pi­di­gis la paŝojn.

Proksime de la palaco renkonte al li kuris oficiro, kriante:

El la palaco alkuris altranguloj kaj servistoj kun torĉoj. La Fa­ra­ono, subtenata de la oficiroj, ha­vis grizan vizaĝon kaj okulojn, vualitajn de nebulo. Li etendis la manon, kvazaŭ serĉante ar­mi­lon, movis la lipojn kaj, en la ĝenerala silento, ĉesis spiri, li la sinjoro de la du mondoj: la mondo de la vivantoj kaj la mondo okcidenta.

La kolombokula Astarte venĝis la malhonoron de sia pastrino.

Faraono

Lastfoje daŭrigota

Kajeroj ~ Kajero 118ª ~ En PDF (paĝo 15ª)