Politiko sago

Kronika stulteco

Multaj islamamantoj hodi­aŭaj, apogataj de kutimaj stultuloj nunaj naskiĝintaj en Hispanio, kuj memdifinas sin kiel maldekstrajn —kvazaŭ tio estu io sankta aŭ almenaŭ pro­gresema— postulas rehavi la pralandon, kiu iam apar­te­nis al ili, «pro rajto de kon­kero», nome la tutan Nordon de Afriko, parto de Azio kaj la tu­tan Iberan Duoninsulon (nu, escepte de Asturio, kie ili neniam ĉesis ricevi batadon).

Se la taŭga kriterio depostuli ties posedon estas, ke iam ĝi apartenis al ili, mi depostulas por Hispanio la tutajn Sudan kaj Mezan Amerikojn, kaj la 75% de la lando okupata nun de Usono, al kiu mi ankaŭ depostulas la kvin cent naciojn indianajn, kiujn ili ekstermis por alpropriĝi de la lando, kiun ili bezonis por vivi, eĉ se ili mem neniam depostulis ties posedon, ĉar tiu koncepto estas aliesa al ili. Hispanoj ja depostulis la landon, kompreneble, ĉar ili havis sub sia flago la teritorion amerikan de Alasko ĝis la Markolo Mageljana, kaj administris ĝin dum jarcentoj sen verŝi eĉ unu guton da sango. Riverojn da ĝi verŝis la sende­pen­deco de Novhispanio, kiu okupis sept milionojn kaj duono da kvadrataj kilometroj, tio estas, dekkvinoble la grando de la Iberia Duoninsulo, kaj estis okupitaj de kvin milionoj kaj duono da homoj, el kiuj naskiĝis en Hispanio Eŭropa estis tre malmultaj, ĉar dum la tuta tempo, kiam okupis Hispanio Amerikon nur kvarono da miliono migris tien (kvinope estis virinoj), kaj ne ĉiuj povis iri tien. Estas konite, ke al Miĥaelo de Cervantes, la aŭtoro de Don Kiĥoto oni rifuzis la permeson translokiĝi tien, kaj tio pruvas, klare, ke ne ĉiuj, kiuj volis, povis iri tien, male al tio, kio okazis en la anglaj kolonlandoj de nordorienta Ameriko.

 Nun viktimoj de Estantismo, tio estas, tiuj, kiuj akiris la malsaĝan kutimon juĝi historian faktojn de la pasinto de la manioj kaj antaŭjuĝoj  —aŭ simple la pensmaniero— de la 21ª jarcento, ne sindetenas pri kulpigi pri genocido indiana farita de angloj, francoj, nederlandanoj kaj ĉefe usonanoj, la  hispanojn, kiuj strebis krei kaj daŭrigi Amerikon, dum la filoj de la perfida Albjon' nur faris lokon tie por eŭropan nacion translokigitan en novan kontinenton.

Hispanoj, male, donacis al tiuj disigitaj triboj konsciencon pri popolo, lando kaj kontinento pere de komuna lingvo, la hispana ­—sen malaperigi la lokajn lingvojn, kio estis nekonata inter la uloj nord­orient­amerikaj— kaj univer­sa­lan re­li­gion, tiun Katolikan, kaj ne kiel islamanoj, kiuj premias per pli bo­nan statuson al praidoj de l' profeto kaj due naski­ĝintojn en Arabio super ĉiuj aliaj.

Ĉu temas pri tio, kion tiuj stultuloj defendas per laŭdado de pasinto islama en Hispanio kiel trajto diferenciga kaj altkvalita?


Kajeroj ~ Kajero 118ª ~ En PDF (paĝo 4ª)