Interna ideo sago

Pliboniginda samideaneco

Laste petis mi al kelkaj sami­de­anoj reliefigi la personecon kaj Revoluciahomecon de nia fondinto, Antonio Marco Botella, sed rifuzante ili mi kons­tatis mirsurprize, ke ideo­logio premas esperantistecon, kaj tio ja estas vera puno al la interna ideo de Esperanto. Do ŝajnas, ke la plej profunda funebro pro lia manko, la manko de la homo, kiu ebligis la veran ekziston de nia magazino kaj dum kelkaj jaroj samtempe redaktis la bultenon de la His­pa­na Esperanto Federacio, Bo­le­tín, venas el homoj, kiujn An­to­nio Marco Botella akre kri­ti­kis pro tio, ke en nia magazino ĉiu povas libere sinesprimi, sen­depende al kies ideologio oni apar­tenas, kaj pri kia opinio temas la ar­ti­kolo. Jes, libe­re­co estas ti­mi­go por sektulo, ĉu es­pe­ran­tisto, ĉu ne­es­pe­ran­tis­to same, ĉar tiuj uloj ne pensas per si mem, sed havas ideologion aŭ ideologiiston, kiu pensas anstataŭ ili, kaj diras al ili tion, kion ili devas fari kaj pensi. Kompatinduloj!

Sed ni ne kulpu, ni ne ofen­di­ĝu, ni ne kondamnu. Ni be­daŭ­ru pri la fiagoj, kaj ni daŭre laboru per nia fosilo fari pli bonan kaj vivindan mondon pere de Esperanto, dum ni kompatu tiujn esperantistojn kies ideologio blindas ilin.


Kajeroj ~ Kajero 118ª ~ En PDF (paĝo 7ª)