Redaktore sago
La verko de Prus

Post La Faraono...

Jen la fino de la fama verko de Boŭeslav Prus, la plej kvalita traduko en Esperanto, farita de KABE, Kreŝimir Bein, kiu forlasis Esperanton pro desaponto pri esperantistoj. Oni kutime referencas al forlaso de nia lingvo de homoj, kiel kabeo sed mi ne trovas tio malinda, sed nur troigo kaj malakurata, ĉar ne ĉiuj kabeintoj kapablis iam verki tiom bele kiel nia Kreŝimir antaŭ forlasi Esperanton, eĉ dum sia dumviva esperantisteco!

Per tiu diskonigo de tiu verko en niaj paĝoj mi volis honori tiujn, kiuj iam konsideris, ke Esperanto estis bona ideo, sufiĉe por peniĝi lerni paroli kaj uzi ĝin, kaj tamen poste forigis el niaj vicoj, pro ĉia ajn kialo. Dum ili estis kun ni, ili utilis al Esperanto, kaj sekve oni ne malestimu ilin. Eĉ se ne multe, ili ankaŭ helpis nin sulkinte per siaj fosiloj.

Revenante al referencata verko, kiam ni komencis legi ĝin ĉi tie, antaŭ 20 jaroj (fakte ĉe nia numero 50ª), kelkaj esperantistoj skribis al mi, dezirante bonan ŝancon pri tio, sendube dubante ĉu ni iam finigos la taskon. Tamen, jen la lasta ĉapitro de tiu verko, kiun neniu esperantisto jam povos diri, ke li aŭ ŝi ne konas, ĉar oni povas libere kaj senpage legi ĉe niaj paĝoj de nun por ĉiam. Granda kaj grava tasko estis por ni, kaj ni fiere povas diri, ke jam finis epokon de nia magazino pro tiu disvastigo. Tamen, ni diru ion pli pri la verko:

La ĉefa persono je la verko, tiu Faraono, Ramsez’ XIIIª ne ekzistis. Laŭ mia eltrovo, ankaŭ ne ekzistis ties patro laŭ la rakonto, Ramsez' XIIª, estante la lasta historia Ramzes' tiu kun nombro XIª je la dekunua jarcento antaŭ Kristo, de la 20ª dinastio, kaj li kunhavis povon al pastroj Smendes' kaj Herihor', el kiu eble Prus elektis la nomon por Herhor'. Pro tio oni ne neglektu la penson, ke temas pri fikcia verko, ne historia. Multaj homoj kredas, ke historiaj noveloj pliampleksigas onian konon pri historio, sed tio estas grava eraro.

Pri la strukturo de la verko, ni ne sekvis la publikigon originalan en tri volumojn, kvankam mi komprenas, ke pro tiutempaj limigoj materialaj, ne estis facile printi tro dikajn librojn, sed tio ne gravas en la nunaj tempoj interretaj. Pro tio mi nombrigis la ĉapitrojn sinsekMaeztuve, de la unua ĝis la lasta. Se oni deziras honorigi la originalan eldonon, sciu, ke la Dua Volumo komencas ĉe ĉapitro 26ª (Kajeroj el la Sudo numero 80ª) kaj la Tria Volumo ĉe la ĉapitro 51ª (Kajeroj el la Sudo numero 102ª). Se oni deziras havi la verkon en la hispana lingvo, oni povas trovi ĝin ĉe Librovendejo Alcaná, de Madrido, kontraŭ ĉirkaŭ €8. Eble tio estos bona maniero pliperfektigi la uzon de la lingvo, komparante ambaŭ versiojn, hispanan kaj esperantan.

La projekto kunhavi gravajn verkojn en Esperanto al legantoj de nia magazino daŭrigas per verkitaj tradukoj de gravaj verkoj, aŭ novaj tradukoj de ni mem. La venonta verko estintus Defendo de Hispaneco, de grava intelektulo de la Genera­cio de la 98ª jaro Ramiro de Maeztu, senjuste pafmurdita de sekteculoj dum la Hispana Intercivitana Milito je 1936. Estas fama sia lasta diraĵo al siaj murdistoj: Vi ne scias kial vi murdas min, sed mi ja scias kial mi mortas: por ke viaj gefiloj estos pli bonaj ol vi!

Tamen, venis en miajn manojn interesa verketo,Thoreau kiujn mi ne volas lasi eskapi al legado de niaj geamikoj, ĉar ties politika kaj homisma sinteno estas riveliga kaj imitinda: Pri civila malobeo, de usona ver­kis­to Henry David Thoreau. Li estis en karcero pro tio, ke li ne volis pagi im­pos­tojn por ke oni uzu ilin por financi la maljustan militon kontraŭ Meksikio (kiu okazis de 1846 ĝis 1846, finante kun perdo de la duono de la teritorio de tiu lasta lando). Ĝi ne estas longa verko, tamen grava, kaj ties enhavo konvenas al libereacana kaj sennacia homo. Ek­zis­tas jam esperanta versio elangligita de Brian Mc Clafferty, publikigita de SAT, sed mi ellangligos ĝin denove por eviti kopirajtajn proble­mojn.

Ĉe paĝo antraŭlasta oni povas legi la unuan paĝon de tiu interesega verko.

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 119ª ~ En PDF (paĝo 3ª)