Politiko sago
Pafanto

Vakcinoj por ĉiuj

Hispanio suferas la plej gravan katastrofon de post la Intercivitana Milito, la tiel nomita Pandemio de KRONVID19, la Malsano de kronviruso. De marto de 2019 ni estas blokataj ĉu en niaj hemoj, ĉu en niaj provincoj, ĉu en niaj komunumoj.

Estas koincido, ke en ambaŭ gravaj malgrablaj eventoj la partio en povo estas la sama, PSOE. Kaj en ambaŭ fojoj tiu partio ne scias kion fari por la bono de la povo. Sed tamen, ambaŭfoje ĝi penas premi sian ideologion en la popolon, eĉ se ni, la popolo, tute prifajfas pri tiuj sensencaĵoj. Tuj kiam ĉi tiun artikolon mi verkas, okazos la balotado por la Komunumo de Madrido, la plej riĉa komunumo de Hispanio. Eble pro tio ke socialistoj ne estis en povo tie de antaŭ 26 jaroj.

Nun Madridan Komunumon prezidas virino, Isabel Díaz de Ayuso, kiu regas la pandemion per pli efika maniero ol Centra Registaro de Pedro Sánchez sukcesis fari. Unue, tiu ĉi diris, ke ne estas problemo: la viruso ne atingos Hispanion. Pro tio, ke oni faris nenion, ĝi atingis nin pere de flughaveno. Poste oni diris, ke ni restu hejme, sed oni ne uzu maskon, ĉar ĝi ne efikas. Poste, ni ĉiuj devas uzi ĝin pro dekreto de registaro de Sánchez. Sed ne gravas tio, kion la registaro faras, la pandemio kreskis en Hispanio. Sekve, la Centra Registaro decidis lasi la aferon en la manojn de la aŭtonomiaj registaroj. Inter ili, kelkaj estis tre timemaj, kiel tiu de Valensjo, kaj malplej timema estis la madrida komunumo, kie oni permesis restoraciojn kaj trinkejojn denove funkcii kun certaj limigoj. Sed estas malpli da mortintoj kaj infektitoj en Madrido ol en Valensjo. Mursja komunumo estas unu el la malplej infektitaj kaj plej limigitaj, interkrampe. Niaj politikistoj estas timemaj kaj nesciaj. Unu jaron post la apero de la pandemio jam estas kelkaj vakcinoj por batali ĝin: Pfizer, Astrazeneko, Moderna, Sputnik'... Se oni rigardas la informojn el niaj amasrimedoj, oni devas nepre ricevi vakcinon, ĉar alimaniere oni mortos. Sed per interreto ni ricevas alian kanton: la tuta afero, kaj pandemio kaj vakcinoj, estas nur peno instaŭri mondan diktatorecon kontraŭ niaj liberecoj kaj bonfarto... Do, kion fari? Ĉiu faru sian propran decidon.

Mi mem decidis, ke se ĉio dirata estas vera, mi preferas morti rapide (pro sekvo de vakcino) ol mizere longe pro la pandemio mem. Pro tio mi jam ricevis Pfizeran vakcinon. Sed mi ne havas konsilon doni al leganto...


Kajeroj ~ Kajero 119ª ~ En PDF (paĝo 3ª)