Redaktore sago

Pri la kosto elstari

Iri kun la amaso estas facile: sufiĉas obei tion, kion ondiras. Sed ekstari kaj diri, ke La reĝo estas nuda, postulas esti brava, aŭ naiva, kiel la infano de la fama rakonto. En ĉi tiu numero de Kajeroj el la Sudo ni legos pri tri homoj, kiuj estis sufiĉe bravaj kaj naivaj defii la statukuon, la amason, la onidiron, kaj faris ĉion, kion ili devis fari. Hispanino, hispano kaj tiu usonano, kiu protestis ĝiskarcere pri la milito kontraŭ iama Novhispanio —kripligita en nunan Meksikon—, ĉar li estimis, ke tiu milito estis maljusta.

Se estus multe da homoj tiaj en la nuna Hispanio, ni ne suferus tiun ĉi registaron, kiu emas montri sian povon per faro da absurdaj leĝoj kaj decidoj, sengravante al ili ĉu ili estas kontraŭkonstituciaj, ĉu ne. Sed nun neniu volvas movi, por esti bone vidita en la foto, kiel vicprezidinto Alfonso Guerra diris iam. Sed kio gravas la foto? Al kiu? Ni estas je la rando de puĉo de la Registaro, kaj ne estas multe da homoj, kiuj kontraŭstaras tion. Se neniu malebligas tion, baldaŭ estos leĝo, kiu kontraŭkonstitucie permesos al Registaro senhavigi al ni pri niaj posedaĵoj kaj eĉ nia agado, se tio konvenas al ŝtato. Tio signifas, ke homoj tiaj, kia Thoreau estis, baldaŭ loĝos en karcero, ĉar se leĝo estas, ke oni devos fari kontraŭdemokratiajn aŭ maljustajn aferojn, devo de honestaj homoj estos rifuzi plenumi tian bastardan leĝon. La Registaro de Hispanio alkutimiĝis ne esti kontrolata, kaj tio estos grava puno por la popolo. Popolo, kiu ne kontrolas la registaron, estas popolo nedemokratia.

Kiam mi verkis la artikolon Pri reĝa pardono, mi kredis, ke pro la kialoj, kiujn mi klarigas per ĝi, la Reĝo de Hispanio devis rifuzi subskribi tiun sensencan dokumenton, sed eĉ se mi eraris, kaj li tion faris, la kialoj ankoraŭ estas validaj, kaj montras, ke la Reĝo ne bone agis. Espereble tio estos limo, kaj li ĉesos subskribi leĝojn kontraŭ la popolo de Hispanio. Tiu pardono, aliflanke, estas tute senutila, ĉar sendependentistoj postulas pli kaj pli, kaj cedas malpli kaj malpli. Ili celas sendependiĝi, kaj poste daŭre minaci la ceteran Hispanion por akiri pli da teritorio, kiun laŭ ili apartenas al ili, eĉ se ilia rajtoj al ili estas nula.

Sed All you need is love!, kiel ni legos en pago 7ª. Mi esperas, ke malgraŭ ĉio, vi fartos bone kaj pace legos kaj reagos al la artikoloj de ĉi tiu numero. Ĝis oktobro.

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 120ª ~ En PDF (paĝo 3ª)