Redaktore sago

Iom malfrue, tamen ne sengrave

Kun iom da prokrasto ve­nas ni denove antaŭ vi, leganto. Diversaj san­­kialoj malebligis la aperon de nia kara magazino je sia aku­rata tempo, sed feliĉe tio jam ŝanĝis.

Ĉe la sekvantaj paĝoj vi trovos la ĉeftemon de nia numero: putineco. Jes, mi opinias, ke oni devas defendi la valoron de tiu aĉa —ĝis nun— vorto en la hispana, kiun oni uzas por fifamigi ĉion, de ideo al homo, ne forgesante materialajn aferojn. Sed oni decigas vorton per ties utila kaj respektinda uzoj en etosoj, kie oni neniam antaŭe uzis. Kiel metiistoj, putinoj ne havas ion envii al aliaj metianoj, ĉar sklaveco ne fremdas, bedaŭrinde, al ili: de kudristinoj al instruado kaj aliaj pro­fe­sioj. Kiuj ne aŭdis pri ge­ins­truistoj, kiuj laboras por privataj lernejoj kontraŭ tro malmulte da mono? Ĉu tio ne estas malvirtigi sian profesion? Tamen, oni devas manĝi ĉiutage, ĉu ne? Kaj tion fari postulas fojfoje labori kiel sklavon... Mi memoras profeso­rinon pri la angla, kiu diris al mi, ke ŝi edziniĝis kaj forgesis pri instruado, ĉar ĉe sia lernejo oni donis al ŝi horaron kun multe da truoj, tio estas, horoj senklasaj inter horoj kun klaso, kaj ĉar ŝi jam estas tie, ŝi devas anstataŭi profesoron, kiu tiun tagon ne venis, aŭ fari diversajn aliajn laborojn por la lernejo... Kompreneble, ŝi povintus rifuzi tion fari, sed..., ĉe la sendunga vico estas aliaj instruistoj, kiuj ne obĵetos al tio. Ankaŭ estas ku­dris­tinoj —ĉefe senlegitimaj en­mi­grin­tinoj—, kiuj devas labori dek aŭ pli horojn tage kontraŭ mizera salajro. Kompreneble, tio ĉi estas kontraŭleĝa —strange ne tio pri profesoroj—, kaj tio ja estas skla­veco, same kiel tio, kio okazas al senlegitimaj enmigrintoj, kiujn oni devigas putiniĝi. Do la mal­mo­rala afero kontraŭ virinoj ne estas putineco, sed sklaveco. Sed hipo­krita socio nia unuigas la duan metion, kaj ne la unuan. Neniu pro­testas, ke oni ne devas aĉeti ves­taĵojn, pro tio, ke ekzistas skla­vinoj kudraj, sed tamen protestas kontraŭ tiuj putinaj.

Ni ankaŭ legos pri la lasta dinastio reĝa de Hispanio. Oni ne devas juĝi reĝecon pro nur unu dinastio, ĉar Hispanio ne­niam estis tiom grava kiel dum la rego de la antaŭa dinastio, tiu Aŭstria. Kaj tamen ne tiom malbone faris tiu ĉi Borbona.

Kiel promesite, ni ankaŭ legos pri hispaneco kaj ties defendo, fare de la plumo de Ramiro de Maeztu, fama hispana pensisto mortigita de maldekstruloj dum la Hispana Intercivitana Milito, je 1936.

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 122ª ~ En PDF (paĝo 3ª)