Movado sago

Voĉmesaĝejo 2 Sen Limoj

Estimata leganto de Kajeroj el la Sudo: Ĉu vi parolas Esperanton? Kiom ofte? Kun kiu? Se ne ankoraŭ, ĉu plaĉus al vi paroli ĝin tute libere kaj senpage ĉiun tagon?Telegramo

Se jes, mi havas bonan novaĵon por vi: oni ne plu bezonas iri en Kongreson de Esperanto por paroli nian lingvon kun samideanoj. Oni ja povas paroli ĝin kun gesamideanoj de la tuta mondo pere de grupo Voĉ­me­saĝejo 2ª Sen Limoj, Kiun nia samideano Francisco García kreis en Telegram'. Tiu estas programo informadika, kiun oni povas instali en siajn telefonon aŭ komputilon, kaj ĝi permesas al oni paroli kaj —kio estas eĉ pli interesa!— aŭskulti samideanojn el la tuta mondo.
De kiam mi trovis tiun sen­pa­gan kaj bonan rimedon por paroli kaj paroligi ge­es­pe­ran­tistojn, mi ĉiutage parolas kun homoj de Kongo, Brazilo, Nederlando, Hispanio kaj eĉ Irano. Venu en nian mesaĝejon por trovi ge­a­mi­kojn el ĉiu kulturo kaj nacio. Oni diris, ke Esperanto estas lingvo por trovi geamikojn en la tuta mondo, kun kiuj oni povos rilati kaj interŝanĝi spertojn kaj tra­vi­va­ĵojn. Nu, ni ne plu bezonas vojaĝi, sed oni jam povas vidi kaj paroli kun gesamideanoj, kaj ekscii pri tio, kiel oni vivas en aliaj partoj de la mondo, kaj rakonti al ili pri ni.

Se vi havas poŝtelefonon, vi povas trovi tiun programon, Te­le­gram', ĉe la App Store de iPhone, aŭ Google Store, de Android —fakte ĉe ĉiuj aliaj poŝtelefonaj markoj.

En tiu ĉi grupo oni permesas sendi skribitan mesaĝon, kon­di­ĉe, ke oni aldonos voĉan me­saĝon de almenaŭ unu minuto longa, sed la ideo estas sendi voĉajn mesaĝojn.




Kajeroj ~ Kajero 122ª ~ En PDF (paĝo 9)