Milito sago

Kial komencis la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio

PistolistinoNuna Rusio estas absolute diktatoreca lando, kiu mal­amas eŭ­ro­pajn va­lo­rojn, ki­el re­gulan ŝan­ĝon de es­traro, re­fe­rendum­ojn, ho­majn raj­tojn, pro­tes­toj ktp. Rusia caro opinias, ke ĉi tiuj valoroj estas malbonaj kaj ruinigas lian potencon.

Do, kiam Moldavio, Ukrainio kaj Kartvelio komencis fari re­for­mojn kaj iri for’ de diktatoraj reĝi­moj, tiom pli ko­mencis doni malbonan ekzemplon por lo­ĝan­toj de Rusio – Putin decidis komenci militon kontraŭ ĉi tri landoj kaj kontraŭ institucioj de libera mondo mondskale. Putin montras al ni ĉiuj, ke Unuiĝintaj Nacioj nenion povas fari, ĉar Li havas veto-rajton, ke NATO ne povus vere protekti baltajn lan­dojn, ĉar li havas nukleajn armi­lojn, ke Putinaj leĝoj estas pli altaj ol mondinstitucioj. Do putinistoj volas malaltigi mond­vivon ĝis nivelo de nuna Rusio – ĝis ĝangalo, kie la plej fortaj kaj ruzaj diktatoroj ruinigos vivon de aliaj homoj sen esti punataj.

Kiel eblas helpi al Ukrainio?

  1. Helpi al ukraina armeo – armea venko la plej forte batos Putinon kaj li falos.
  2. Regule kreskigi sankciojn kon­traŭ Rusio – pli longa tendenco, sed dum kelkaj monatoj reĝimo de Putin malvenkos.
  3. Helpi al rifuĝintoj el Ukrainio – ne pensante pri sekureco de siaj familioj, ukrainaj soldatoj fariĝos dufoje pli fortaj.

Kion ni ĉiuj povas fari en estonteco?

  1. Ĉe la Unuiĝintaj Nacioj oni povas nuligi veto-rajton de lan­doj kun nukleaj armiloj. Aldone ni povas organizi tutmondan re­feren­dumon kaj komenci epokon de sankcioj kontraŭ tiaj landoj. Ja ili povas ajnmomente komenci ĉan­taĝi homaron per nuklea mili­to. Ukrainio propravole nuligis siajn nukleajn armilojn kaj eĉ nun, dum kruela milito, ukrainoj ne dubas, ke ili faris ĝuste.
  2. Se iu diktatoro nuligis elektojn, aŭ konstitucion, aŭ jam regas dum pli ol 10 jarojn – mond­ins­titucioj povas ne atendi absolutan uzurpadon kaj plenan nuligon de homaj rajtoj. Ili povas puni tiujn reĝimojn tuj kaj la sankcioj devas kreski.
  3. Se iu socio komencas batali por ebleco vivi kun elektoj, re­fe­ren­­du­moj, transiri al par­la­men­ta sis­te­mo, krei sendependan juĝ­sis­te­mon ktp. - mondinstitucioj tuj subtenu ilin per diversaj rimedoj.
  4. En universitatoj oni instruu, kiel pensi pri sekvaj 1000 jaroj, tia pensmaniero evitos multajn danĝerojn, kiujn ni povos renkonti en estonto.
Verkis Andreo Jankovskij
kaj Volodimir Hurtovenko
el Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio.


Kajeroj ~ Kajero 123ª ~ En PDF (paĝo 12ª)