La atenta leganto de ĉi tiu gazeto iam legis miajn argumentojn pri la eksedziĝo inter demokratio kaj la politika reĝimo, kiu viglas en Hispanio ekde 1978ª, kvankam se ni estas striktaj pri tio, kion ni diras, de antaŭ kvardek jaroj, 1938ª. Kompreneble antaŭ 1938ª, ankaŭ ne estis multe, sed tion ni vidos alian tagon.
Se mi diru pri la socia polico, en la tempo de la Diktaturo ekzistis aparta korpo polica, Socia Polico, kiu zorgis pri tio, ke homoj ne malobservu la normojn de la socio, kaj tial oni donis monpunojn al junuloj, kiuj estis kaptitaj kisante unu la alian en ĝardenoj, kie ne estis multe da lumo, kaj por aliaj aferoj, kiuj nun ŝajnas al ni tre normalaj. Nun, tamen, paroj povas kisi publike, kvankam ĝi estas kutimo, kiu ŝajnas eksmoda. Sed oni ne povas paroli malbone pri iu ajn el la socie akceptitaj minoritatoj, eĉ se ili ne estas minoritatoj, kiel virinoj, kiuj, se ni rigardas statistikon, eble estas la plimulto de la loĝantaro. Aŭ pri ciganoj, subsaharanoj aŭ eksterlandanoj ĝenerale, precipe se ili kontraŭleĝe eniris Hispanion. Ĉar ni devas esti apogantaj kaj solidaraj. Oni ankaŭ devas havi serion da virtoj, kiujn antaŭe, dum la Diktaturo, oni konsilis al vi, sed ne estis devige akiri. Nun vi ja devas akiri ilin: nun vi estas malkvalifikita publike, se vi ne estas humila, aŭ subtenema, aŭ —mallonge— se vi ne estas mojosa, aŭ progresema, kio estas same nun. Ĉar oni devas esti progresema, kompreneble, se eble maldekstrema, kaj se oni alliĝis PSOE-on aŭ SUMAR-on, eĉ pli bone, ĉar anoj de aliaj partioj ja estas faŝistoj.
Nun du registaroj malsukcesis trakti la Malvarman Guton en Valensjo, sed la amaskomunikiloj insistas, ke nur kulpas tiuj, kiuj ne petis helpon, kiam eĉ en la Salvadora Respubliko ili tuj eksciis, kio okazas en Valensjo, kaj ili ofertis helpon de soldatoj kaj materialoj, helpo malakceptita de la Registaro de Hispanio, kiu, se ĝi ne sciis antaŭe, ekscius kiam pri ĝi komunikis Bukele. Sed la defaktaj fortoj insistas, ke kulpas pri la mortoj de tiuj homoj ne tiu malakceptode helpo, aŭ por tio, ke la armeon la nacia registaro ne sendis ĝustatempe, sed ĉar helpo ne estis petita pere de la regula kanalo. Nu, se tiu regula kanalo ne funkcias, oni ŝanĝu aŭ forĵetu ĝin, sed ni devas helpi la homojn, kiuj bezonas ĝin, kaj tiu solidareco kaj empatio komenciĝas ĉe ni mem. La hispana registaro sendas milionojn da eŭroj kiel helpon ekster niaj limoj, nia armeo okupiĝas pri humanitara helpo en diversaj partoj de la mondo. Kaj kiam ĝi estas bezonata en la patrujo, ne ekzistas armeo ĝis kelkaj tagoj poste. Ĉu estas iu, kiu komprenas tion? Televida programo de Hispanio ĉiam komenciĝas per memorado de Gazao, sed Valencjoo neniam estas memorigita. Ĉu frenezo, ĉu cinikismo, ĉu malhumanismo?
Sed ĉiuj ĉi aferoj okazas ĉar Hispanio ne estas demokratio. Sed, kiel mi diris komence, kio okazus, se Hispanio estus demokratio?
Se en nia patrujo, Hispanio, ekzistus demokratio, la deputitoj de la Valensja kaj Hispana Parlamentoj estus ricevinta viziton de siaj elektintoj, kiuj postulus, ke al ambaŭ prezidantoj oni faru mocion de cenzuro, tiel ke tiuj prezidantoj estus senoficigitaj ilin, elektante aliajn, kiuj ne havis manojn makulitajn de nekompetenteco kaj sango. Unu pro ne esti ĝustatempe difininta la krizon kiel Nivelon 3, kaj la alia pro ne esti interveninta tuj, kun aŭ sen kriz-deklaro 3, ĉar la Centra Registaro rajtas difini ĝin mem, se la regiona registaro ne faras tion. Ĉar ĝi estas la Registaro de Hispanio kaj Valensjo estas Hispanio.
Se en Hispanujo ekzistus demokratio, la lorkaj civitanoj ankoraŭ ne plu atendus la promesitan helpon de la registaro, ĉar la deputitoj, kiuj devis instigi la ekzekutivon plenumi sian vorton kaj ne faris tion, estis anstataŭitaj de aliaj, kiuj ja obeas la popolajn sentojn.
La deputitoj elektitaj de la civitanoj de la insulo La Palma suferintus la saman procedon, kaj la viktimoj de la vulkano nun ricevintus la promesitan helpon, kaj ankoraŭ ne loĝus en kazerno kvazaŭ ili estus marĝenaj sebhejmuloj.
Se Hispanio estus demokratio, la deputitoj neniam elektintus Pedron Sánchez kiel Prezidanton de la Registaro, ĉar la imperativa voĉdono ne nur estus kontraŭleĝa —kiel nun— sed ankaŭ neebla: la deputito, kiu ne voĉdonas tion, kion volas la civitanoj, estuss forĵetita el la sidloko, ĉar la sidloko ne apartenas al la partio aŭ al la deputito, sed al la homoj, kiuj elektas ĉiujn deputitojn.
Se en Hispanio ekzistus demokratio, la ministro koncerna —elektita de la prezidento rekte elektita de la popolo kaj ne pere de la deputitoj— purigintus la fluejojn de la riveroj kaj sekaj interkrutejoj, antaŭvidinte la inundojn de akvo kaŭzitaj de la pluvegoj. Ĉar la pozicio konvenus al li.
Se ekzistus demokratio en Hispanio, politikistoj servus la popolon, anstataŭ uzi ĝin.
Se en Hispanujo ekzistus demokratio, la popolo amus la Prezidanton de la Registaro kaj esprimus al li korinklinon en liaj publikaj aperoj, anstataŭ ĵeti sur lin ŝtonojn kaj koton, kaj ankaŭ insultojn.
Se ekzistus demokratio en Hispanio, la plenuma, leĝdona kaj juĝa povoj estus tute sendependaj unu de la alia, tiel ke estus neeble ke unu el ili enmiksiĝos en la sfero de la alia: nek la Prezidanto de la Registaro povus fari leĝojn, nek la ministroj povus. Ankaŭ la Kongreso de la Deputitoj nek povus regi, nek iu el ili povus influi, ĉu vole ĉu nevole, la sentojn de la juĝistoj, kiuj siavice ne lasus sin influi de iu ideologio, ĉu sia propra aŭ de iu alia. Ne estus premo al la juĝistaro, kaj la homoj fidus al justeco, kiu estus sinonima al la juĝistaro.
Se ekzistus demokratio en Hispanio, la juĝistoj estus elektitaj de la popolo, distrikto post distrikto. Ĉar ne tiu, kiu pli scias pri leĝoj, estas pli justa, sed pli ĝuste tiu, kiu aplikas ilin prudente kaj konsekvence laŭ la nunaj kodoj, difinitaj kaj reformitaj de la Hispanaj Kortoj.
Se ekzistus demokratio en Hispanio, la leĝo fontus el la popolo, kaj ne el la Registaro. Tial ĝi estus demokrata leĝo, kaj ne koncedita. Ĉar la leĝo, kiu venas de supre, ĉiam premas, kaj la leĝo, kiu venas de malsupre, estas komunuma, subtena, kuniga, kaj ni ĉiuj zorgus pri ĝi kiel io, kio estus nia, kaj ne ĉi tiu leĝo, kiu estas fremda al ni kaj ni toleras pro la premo de publiko, ĉu ni vidas ĝin justa ĉu ne.
Se en Hispanujo ekzistus demokratio, resume, en Hispanujo ekzistus demokratoj. Sed tio, kion mi trovas inter miaj samcivitanoj, estas homoj, kiuj ne volas skui la kapon pro publikaj aferoj, kiuj tuŝas nin ĉiujn, kvazaŭ ili tuŝus neniun. Tial aferoj iras tiel. Ĉar ni ne estas demokratoj —entute— kaj sekve ni havas neniun rajton al demokratio.
Se ekzistus demokratio en Hispanio, mi ne skribus ĉi tiun artikolon, kaj vi certe ne povus legi ĝin. Ni havus nek tiun registaron, kiun ni havas, nek la deputitojn, kiujn ni havas, nek estus pli ol 200 mortintoj en Valensjo.
Ĉar respondeca civitano postulas kaj akiras civilan kaj kriman respondecon de politikistoj, kaj Hispanio estus pli bona loĝloko. Sed nerespondecaj civitanoj iĝas subjektoj atendantaj la venontan Cezaron por starigi sin en potencon. Jen tie, kie ni estas..., bedaŭrinde.
Se ekzistus demokratio en Hispanujo, ni ne estus la azenoj de la mondo.