Redaktore →

Ĉu laboro estas morto?

Bedaŭrinde ne povis mi paroli al subskribantoj de tiu slogano.

Senlaboremuloj Ŝajnas, tamen, ke oni ne plu konsideras, ke laborposteno estas beno, sed malbeno. Eble oni denoncas per tio averto pri malbonaj aŭ malsekuraj kondiĉoj de manlaborpostenoj, sed tio ne evidentiĝas.

Mi reserĉis pri tiu 29-O, kaj trovis, ke tiun tagon okazis politika manifestacio en Valensjo petante demision de Prezidanto de ties Aŭtonoma Komunumo, ĉar li ne estis ĉe sia posteno dum valensjanoj mortos en kelkaj urboj de tiu regiono, nome Pajporta, Alfafar, Benetússer, Chiva, Massanassa, Sedaví, La Torre, Alaquás, Albal, Aldaia kaj Algemesí. Eble mi forgesis mencii aliajn, sed leganto jam havas ideon pri la grandeco de tiu katastrofo.

Sekve, mi ne komprenas la rilaton inter devigo labori kaj tiu grava katastrofo. En Pajporta ne pluvis tiun tagon, sed subite venis inundo tra Ravino El Poĵo, kiu forpuŝis autojn kaj homojn direkte maren, kaŭzante morton kaj ruinigo de urboj kaj homoj. Ĝis nun oni kalkulas pli ol 200 mortintoj, eble estas multaj pli, kiuj ankoraŭ ne aperis.

Kaj la krimo de Prezidanto Mazon' ŝajnas ne esti trovebla kiam tio okazis. Eble li estis kun nekonfesebla rilato sia, eble li faris ion ne diskutebla publike..., kio gravas? La afero grava, laŭ mi, estas, ke kiam prezidento ne estas, devas esti protokolo por ke alia funkciulo funkciu tiel ke la problemon oni solvos.

Aliflanke, Prezidanto Bukele de El Salvador ofertis taŭgan kaj oportunan helpon, sed Ministro Grande-Marlaska, kiu devintus sendi la armeon hispanan en la katastrofan lokon tuje, rifuzis, dirante, ke ne necesas.

Dume, tamen, valensjanojn mortis tiun 29an de Oktobro 2024ª. Poste la registaro de Hispanio diris, ke ili ne povis interveni ĝis kiam la prezidanto de la Aŭtonoma Komunumo tion petos! Sed kiam temas pri nacia katastrofo, la nacia registaro devas interveni rekte, ĉu kunpete ĉu senpete!

Sed temis pri vundigo al rivala politika partio. Mi scivolas pri tio, kio okazintus, se la registaro de la Aŭtonoma Komunumo apartenus al la sama partio politika, PSOE, kiel tiu de la registaro de Hispanio. Certe la helpo venintus tuj, ĉu per peto aŭ sen peto de la prezidanto de la Aŭtonoma Registaro.

Tiu partio subskribante la muraverton komentitan estas Komunisma Iniciato estas certe amika al registaro, la Socialisma Partio PSOE, kaj evidente miksas la du aferojn, la tragedion valensjan kaj la laborkondiĉojn, kaj sen klarigi la rilaton, ili uzas tion por altiri simpation de popolo; sed tamen tiom turpe, ke oni ne vidas la rilaton kaj la mesaĝo turnas sin kontraŭ ilin mem. Mi skribis al ili kaj petis klarigon, sed klarigo ankoraŭ ne venis.

Mi ne povas ne pensi, ke ĉifoje okazis morto de granda kvanto da civitanoj pro neago de la registaro, kaj estas respondeco politika nek aŭtonoma nek nacia. Kaj ega tragedio estas, ke nek unu nek la alia devige devas respondeci antaŭ la civitanaro, ĉar la manko da demokratieco en nia lando estas tia: ke politikisto povas fari ĉion, eĉ lasi morti civitanojn, kaj ade resti ĉe siaj oficoj. Eble juĝistoj povos peti respondecon, eble juĝistoj povos fari ion, sed ne civitanoj. Ĉar civitanoj kredas, ke demokratio konsistas el nur voĉdono ĉiun jarkvaron, kaj dume politikistoj povos fari ĉion ajn, kion ili volos. Se ili rabas, juĝistoj nomumitaj de politikistoj povos vidi al aferon, se ili ne plenumas siajn devojn, oni povos protesti iomete en amasmedioj kontrolitaj de la registaroj pere de la mono kolektita de niaj impostoj, sed la komuna civitano faros nenion, ĉar diskutoj politikaj estas neoportunaj kaj kondukas al nenio krom malamikigo...

Kaj mi ne povas ne pensi, ke la problemo pri la nedemokratio en Hispanio ne okazas pro tio, ke ni havas senhontajn politikistojn, sed nur pro tio ke komunaj civitanoj senhonte asertas, ke politiko ne rilatas al ili mem. Sed se politiko ne rilatas al civitanoj, demokratio tute ne ekzistas, ĉar demokratio signifas, ke regas la popolo. Kaj se la popolo rifuzas regi, okazas oligarkio aŭ diktatoreco, kio signifas, ke ĉiun povon restas je la mano de nur unu persono aŭ elito fia.

Do, ĉu ni deziras tion por Hispanio: diktatoreco?

Jesuo, redaktoro

←- Kajeroj ~ Kajero 135ª ~ En PDF (paĝo 3ª) →