Politiko, historio, literaturo, arto →

Trilogio pri nia Intercivitana Milito

Jozefo Maria Gironella Pous estis hispana verkisto, kiu gajnis la premiojn Nadal, Planedon, Nacian pri Literaturo, kaj Ateneon de Seviljo, sed kies famo kuŝis ĉefe en sia trilogio pri la Hispana Intercivitana Milito, kiu fakte konsistis el kvar kaj ne tri libroj.

Je 1953 li gajnis la Nacian Premion pri Literaturo pro la unua volumo de la trilogio, Ciproj kredas je Dio, kie li priskribas la vivon kaj etoson de Familio Alvear en Gerona (pron. ĥerona), la ĉefurbo de la provinco, kie li naskiĝis je 1917ª, dum la jaroj de la Dua Respubliko, de 1931ª al 1936ª. Je 1961ª, ok jarojn poste, li publikigis la duan volumon, eble la plej diskonigotan tra la mondo, Miljono da mortintoj, en kiu li priskribas la militon mem, de la 18ª de julio de 1936ª ĝis la 1ª de aprilo de 1939ª, ankaŭ pere de la familianoj Alvear kaj ties amikoj. Ĉefrolulo estas Ignacio Alvear kaj ties amiko Mateo kaj fratino Pilar Alvear. Kvin jarojn poste, je 1966ª, li prezentis al la publiko la trian parton, Paco eksplodis, per kiu li prezentas la sekvojn de la milito ĝis la jaro 1941ª. Kvara volumo, Viroj ploras solaj, priskribas la vivon de la sma familio ĝis la fino de la Dua Monmilito..

Notinde estas, ke je la komenco de la milito, la aŭtoro aĝis 19 jarojn, kaj li iris en Francion de la respublika zono en Katalunio al Vaskolando, kie li aliĝis al la ribelinta armeo. Pro tio ni konkludas, ke multe el la informo, kiun li provizas en la dua volumo povas estI aŭtografia. Poste, je 1971ª, li denove traktis la saman temon per Kondamnitaj vivi, duvoluma novelo per kiu li gajnis la Premion Planedo, priskribante la vivon de burĝaj katalunaj familioj Vega kaj aliaj de la fino de la milito ĝis la jaroj 60aj de la lasta jarcento.

Hodiaŭ ne estas facile trovi tiujn librojn, ĉar historion oni provas tordi favore al nuna politiko, kaj se oni legas tiujn librojn verkitaj de samtempulo pri la eventoj priskribitaj, evidentiĝas, ke la nuna vero pri tiu periodo estas pura mensogo. La libroj estas verkitaj per klara kaj sentema stilo, kaj laŭ mi ĉiu hispano nuna devus legi ilin kaj poste eltiri sian propran opinion pri nia ĵusa historio. Mi mem trovis la librojn en vendejoj de antikvaj libroj, sufiĉe malmultekoste. Ekzistas retejo, kiu faciligas al oni trovi tiujn librojn kaj aliajn ne plu eldonitajn:

https://www.iberlibro.com

Hodiaŭ homoj vivas kaj parolas kvazaŭ tiu terura milito neniam okazis, kaj mi opinias, ke tio estas grava eraro. Jam Herodoto, greka historiisto de antaŭ 2 600 jaroj, asertis, ke Popoloj, kiuj forgesas historion estas kondamnitaj ripeti ĝin, kaj tio ne estas banala penso, ĉar la afero ripeti estas milito terura kaj sangavida. Oni ade mensogas pri tio, kio okazis tiam, kaj se oni kontraŭdiras tiujn mensogojn, oni estas fifamigata per la faŝisma insulto, ignorante —aŭ forgesante— ke faŝistoj estis maldekstremuloj perdifine.

Maniero defendi sin kontraŭ tiaj mensogoj estas legi librojn historiajn, kaj aliajn verkitajn de homoj, kiuj vivis tiujn terurajn jarojn, kiel José María Gironella.


←- Kajeroj ~ Kajero 135ª ~ En PDF (paĝo 8ª) →