La Faraono

ÆAPITRO II

Lia ekscelenco Herhor senprokraste ordonis al sia adjutanto, kiu portis la hakilon, preni la komandon de la avangardo anstataý Eunana. Poste li sendis ordonon, ke la maþinoj por ¼etado de grandaj þtonoj deveturu de la þoseo en la intermonton kaj ke la grekaj soldatoj faciligu la trairon en malfacilaj lokoj. Æiuj veturiloj kaj portiloj de la sekvantaro ekveturu en la fino.

Kiam Herhor donis la ordonojn, la adjutanto portanta la ventumilon proksimiøis al la skribisto Pentuer kaj murmuretis: - Kredeble neniam plu oni povos veturi sur æi tiu þoseo...

- Kial? - respondis la juna pastro.

- Se du skaraboj baris nian vojon, ne konvenas plu iri sur øi. Povus okazi malfeliæo.

- Øi jam okazis. Æu vi ne rimarkis, ke la princo Ramzes ekkoleris kontraý la ministro? Kaj nia sinjoro ne apartenas al tiuj, kiuj forgesas...

Faraono boatpromdenas laux la Nilo - Ne nia sinjoro ofendis la princon, sed kontraýe li sentis sin ofendita kaj severe riproæis la filon de l’ faraono - respondis Pentuer. - Kaj li bone faris, æar al la princo jam hodiaý þajnas, ke li estos dua Menes...

- Pli øuste Ramzes Granda - interrompis la adjutanto.

- Ramzes Granda obeis la diojn, jen kial li havas en tiuj temploj laýdajn surskribojn. Sed Menes, la unua egipta faraono, estis detruanto de l’ ordo, kaj nur dank’ al patra indulgo de la pastroj oni citas lian nomon... Tamen mi ne donus unu utenon, ke la mumio de Menes ekzistas.

- Mia Pentuer - daýrigis la adjutanto - vi estas saøulo, vi do komprenas, ke estas indiferente por ni havi dek sinjorojn aý dek unu...

- Sed por la popolo ne estas indiferente, æu li devas elfosi æiujare unu monton da oro por la pastroj aý du montojn: por la pastroj kaj por la faraono - respondis Pentuer kaj liaj okuloj ekbrilis.

- Vi meditas pri danøeraj aferoj - murmuretis la adjutanto.

- Kiom da fojoj vi mem parolis kun indigno pri la frenezaj elspezoj de la faraona kortego kaj de la nomar¶oj? - demandis mire la pastro.

- Silentu... silentu!... Ni parolos ankoraý pri tiuj æi aferoj, sed ne nun.

Malgraý la sablo la maþinoj, æiu tirata de du bovoj, pli rapide ruliøis en la dezerto, ol sur la þoseo. Apud la unua iris Eunana æagrenita kaj meditanta: kial la ministro forprenis de li la komandon de la avangardo? Æu oni intencas konfidi al li pli altan postenon?

Atendante do novan karieron, kaj eble por trankviligi la dubojn, kiuj turmentis lian koron, li prenis stangon kaj subtenis la baliston æie, kie la sablo estis pli profunda, aý instigis la Grekojn per krio. Sed ili malmulte atentis lin.

Jam duonhoron la taæmento iris en la serpentolinia intermonto; kies muroj estis nudaj kaj krutaj, kiam la avangardo ree haltis. En æi tiu loko estis alia intermonto, transversa, en kies mezo estis elfosita sufiæe larøa kanalo.

Kuriero sendita al la ministro kun la sciigo pri la malhelpo, alportis ordonon senprokraste plenigi la kanalon per tero. Æirkaý cent grekaj soldatoj kun pinthakiloj kaj fosiloj rapide eklaboris. Unuj dishakis la þtonegojn, aliaj ¼etis la fragmentojn en la kanalon kaj surþutis sablon.

Subite el la fundo de l’ intermonto eliris homo kun pintohakilo, kiu havis formon de cikonia kolo kun beko. Tio estis egipta kamparano, maljuna, tute nuda. Momenton kun plej granda miro li rigardis la laboron de la soldatoj, poste subite li saltis inter ilin, kriante:

- Kion vi faras, idolistoj, tio ja estas kanalo?...

- Kaj vi, kiel vi kuraøas insulti la soldatojn de lia sankteco? - demandis lin Eunana, jam æeestanta tie.

- Mi vidas, ke vi devas esti Egiptano altranga - respondis la kamparano - mi do respondos al vi, ke la kanalo apartenas al potenca sinjoro: li estas ekonomo de la skribisto de tiu, kiu portas la ventumilon de lia ekscelenco la nomar¶o de Memfiso. Gardu do vin, ke malfeliæo ne trafu vin!...

Ili ne komprenis liajn vortojn, sed la tono mirigis ilin.

- Ili daýrigas! - diris la kamparano kun pligrandiganta teruro. - Ve al vi, hundoj! - ekkriis li þin jetante kun la hakilo al unu el la soldatoj.

La Greko elþiris la hakilon, kaj ekbatis lin tiel forte je la dentoj, ke sango ekspruæis el la buso. Kaj poste li revenis al la laboro.

Duone þvenigita per la bato, la kamparano perdis la kuraøon kaj komencis petegi:

- Sinjoro - diris li - æi tiun kanalon mi elfosis mem dum dek jaroj, tage kaj nokte, eæ en la festoj! Nia sinjoro promesis, ke se mi sukcesos alkonduki akvon al æi tiu valeto, li faros min terkulturisto sur øi, donos al mi la kvinonon da rikolto kaj donacos la liberon... Cu vi aýdas?... La liberon al mi kaj al miaj tri infanoj!... Ho dioj!...

Li levis la manojn al la æielo kaj ree sin turnis al Eunana:

- Ili min ne komprenas, æi tiuj transmaraj barbuloj, idoj de hundoj, fratoj de Fenicianoj kaj Hebreoj! Sed vi, sinjoro, vi aýskultos mian peton... De dek jaroj, kiam la aliaj iris al la foiro aý dancado aý sankta procesio, mi þteliris en æi tiun negastaman intermonton. Mi ne iris al la tombo de mia patrino - mi fosis; mi forgesis pri la mortintoj, por doni al miaj infanoj kaj al mi mem liberon kaj teron almenaý unu tagon antaý la morto... Estu miaj atestantoj, ho dioj, kiom da fojoj surprizis min æi tie la nokto!... Kiom da fojoj mi aýdis æi tie la plendajn voæojn de hienoj kaj vidis la verdajn okulojn de lupoj! Sed mi ne forkuradis, æar kien mi povus forkuri, kiam sur æiu vojeto atendis min la teruro, kaj en æi tiu kanalo la libereco tenis min je la piedoj?... Foje, tie, post æi tiu breco venis renkonte al mi leono, la faraono de ciuj bestoj. Mi ekgenuis antaý li kaj, kredu al mi, mi diris la jenajn vortojn: »Sinjoro, cu vi bonvolus min manøi?... Mi ja estas nur sklavo! «La rabema leono ekkompatis min; la lupo evitis min, ec la perfidemaj vespertoj indulgis mian, malfeliæan kapon, kaj vi Egiptano...

La kamparano eksilentis: li rimarkis la proksimiøantan sekvantaron de la ministro Herhor. La ventumilo montris al li, ke tio estas altrangulo, la pantera felo - ke tio estas pastro. Li do kuris al li, ekgenuis kaj tuþis la sablon per la kapo.

- Kion vi volas, homo? - demandis la ministro.

- Lumo de la suno, aýskultu min; - ekkriis la kamparano. - Estu neniu øemo en via cambro kaj la malfeliæo ne iru post vi! Nenio malhelpu viajn agojn kaj la fluo ne forportu vin, kiam vi veturos sur Nilo al la alia bordo...

- Mi demandas, kion vi volas? - ripetis la ministro.

- Grandanima sinjoro, - daýrigis la kamparano - gvidisto sen kapricoj, vi venkas la malveron kaj kreas la veron, vi, kiu estas la patro de la malfeliæulo, la edzo de la vidvino, la vesto de la orfo... Permesu al mi disporti vian nomon, kiel la leøon de la lando... Permesu al via nomo pasi inter miaj lipoj... Aýskultu kaj faru la juston, plej nobla el la noblaj... [La babilado de la kamparano estas aýtentika]

- Li volas, ke oni ne plenigu la kanalon - diris Eunana.

La ministro levis la þultrojn kaj ekiris al la kanalo, sur kiu oni metis tabulon. La malesperinta kamparano kaptis lin je la piedoj.

- For kun tio!... - ekkriis la ministro, forpasante kvazaý de l’ mordo de vipero.

La skribisto Pentuer deturnis la kapon, lia malgrasa vizaøo havis grizan koloron. Sed Eunana kaptis la kamparanon je la nuko, kaj ne povante forþiri lin de la piedoj de l’ ministro, alvokis soldatojn. Post momento lia ekscelenco liberigita, transiris la kanalon, kaj la soldatoj forportis la kamparanon preskaý en la aero al la fino de la taæmento. Ili donis al li kelkdekon da pugnobatoj, kaj la suboficiroj æiam armitaj per kanoj kalkulis al li kelkdekon da bastonoj kaj fine jetis lin apud la eniro en la intermonton.

Batita, sanganta kaj terurita, la mizerulo momenton sidis sur la sablo, frotis la okulojn kaj subite salte leviøinte, komencis forkuri al la þoseo, øemante:

- La tero englutu min!... Malbenita estas la tago, en kiu mi ekvidis la lumon, kaj la nokto en kiu mi diris: »Homo naskiøis... «En la mantelo de la justeco ne ekzistas eæ unu peco por la sklavoj. La dioj ne rigardas tian krea¼on, kiu havas manojn nur por la laboro, buþon nur por la ploro, kaj dorson por la bastonoj. Ho morto, cindrigu mian korpon por ke tie, sur la kampoj de Oziriso, mi ne renaskiøu sklavo...

Faraono veturas

ÆAPITRO III

Spiregante de kolero la princo Ramzes grimpis sur la monteton, kaj post li Tutmozis. La elegantulo havis la perukon antaýo posten, lia barbo defalis, li do portis øin en la mano; malgraý la lacigo li estus pala, se la ruøo ne kovrus lian vizagon.

Fine la princo haltis sur la supro. De la intermonto flugis al ili la krioj de la soldataro kaj la bruo de la ruligantaj balistoj; antaý ili kuþis la vasta lando Gosen, baniganta en la briloj de la suno. Þajnis, ke tio ne estas tero, sed ora nubo, sur kiu la songoj pentris pejzagon per koloriloj el smeraldoj, argento, rubenoj, perloj kaj topazoj.

La kronprinco etendis la manon.

- Rigardu - ekkriis li al Tutmozis - tie devas esti mia tero, kaj æi tie mia armeo... Kaj tie plej altaj konstrua¼oj estas la palacoj de l’ pastroj, kaj æi tie - plej alta estro de la armeo estas pastro!... Æu oni povas toleri tion?

- Æiam estis tiel - respondis Tutmozis, malkuraøe rigardante æirkaýe.

- Tio estas malvera! Mi ja konas la historion de æi tiu lando, kaþitan por vi. Estroj de la armeoj kaj de l’ oficistoj estis sole la faraonoj, aý almenaý la plej energiaj el ili. Ili ne pasigis la tagojn farante oferojn au preøante, sed regante la þtaton.

- Se tia estas la volo de lia sankteco... - interrompis Tutmozis.

- Ne estas la volo de mia patro, ke la nomar¶oj regu despote en siaj æefurboj, kaj ke la etiopia vic-reøo sin opinias egala al la reøo de l’ reøoj. Kaj ne povas esti volo de mia patro, ke lia armeo æirkaýiras du orajn skarabojn, tial ke la ministro de l’ milito estas pastro.

- Li estas granda batalisto!... murmuretis Tutmozis pli kaj pli senkuraøe.

- Kia batalisto!... Car li venkis plenmanon da libiaj rabistoj, kiuj devas forkuri nur ekvidinte la jakojn de la egiptaj soldatoj? Sed rigardu, kion faras niaj najbaroj. Izraelo malfruas kun la tributo kaj pagas malpli kaj malpli. La ruza feniciano æiujare reprenas kelke da sipoj el nia eskadro. Kontrau hetoj, oriente, ni estas devigataj havi preta grandan armeon, kaj æirkau Babilono kaj Ninivo bolas movado, kiun oni sentas en la tuta Mezopotamio.

Kaj kia estas la definitiva rezultato de la regado de l’ pastroj? La jena: mia praavo havis 100 mil talentojn da jara enspezo kaj 160 mil soldatojn, mia patro havas apenau 50 mil talentojn kaj 120 mil soldatojn

Kaj kia estas la armeo!... Se ni ne havus la grekan korpuson, kiu tenas ilin en ordo, kiel la hundo la þafojn, jam hodiaý la egiptaj soldatoj obeus nur la pastrojn, kaj la faraono ne diferencus de simpla nomar¶o.

- De kie vi scias tion?... De kie venas tiaj pensoj? - miris Tutmozis.

La hebreino - Cu mi ne devenas de la gento de l’ pastroj! Ili ja instruis min, kiam mi ne estis ankoraý kronprinco. Oh, kiam mi fariøos faraono, post mia patro, kiu vivu eterne, mi metos sur iliajn nukojn mian piedon en fera sandalo... Antaý tio mi etendos mian manon al iliaj trezorejoj, kiuj estis æiam plenaj; sed kiuj de l’ tempo de Ramzes Granda komencis þveli kaj hodiaý estas tiel dikaj de oro, ke post ili oni ne vidas la trezorejon de l’ faraono.

- Ve al mi kaj vi!, - sopiris Tutmozis. - Vi havas intencojn, sub kiuj kurbiøus æi tiu monteto, se øi aýdus kaj komprenus ilin. Kaj kie estas viaj fortoj?... helpantoj?... soldatoj?... Kontraý vi starigos la tuta popolo, kondukata de la potenca kasto... kaj kun vi? La princo aýskultis kaj ekmeditis. Fine li respondis:

- La armeo.

- Granda parto sekvos la pastrojn.

- La greka korpuso.

- Barelo da akvo en Nilo.

- La oficistoj.

- Duono apartenas al ili.

Ramzes maløoje balancis la kapon kaj eksilentis.

De la supro ili malsupreniris sur nuda kaj þtonplena deklivo al la alia flanko de la alta¼o. Subite Tutmozis, kiu iris antaýe, ekkriis:

- Æu soræo frapis miajn okulojn?... Rigardu, Ramzes!... Inter æi tiuj þtonegoj estas ja kaþita dua Egipto!

- Kredeble tio estas bieno de pastro, kiu ne pagas impoþtojn, - maldolce respondis la princo.

Ce iliaj piedoj, en la fundo kuþis fruktodona valo, kiu havis formon de forko, kies dentoj estis kaþitaj inter la þtonoj. En unu angulo oni vidis kelke da dometoj por la servistoj kaj belan dometon de la posedanto aý administranto. Tie kreskis palmoj, vinberujoj, olivarboj, figujoj kun radikoj en la aero, cipresoj, eæ junaj baobaboj. En la mezo fluis akva strio, sur la deklivoj de l’ alta¼oj æiun kelkcenton da paþoj oni vidis malgrandajn lagetojn.

Malsuprenirinte inter la vinberejoj, plenaj de maturaj fruktoj, ili ekaýdis virinan voæon, kiu vokis aý pli øuste kantis per melankolia tono:

- Kie vi estas, mia kokineto? respondu, kie vi estas mia plej amata?... Vi forkuris de mi, kvankam mi mem donas al vi akvon kaj nutras vin per tiel pura greno, ke sopiras la sklavoj... Kie vi estas?... respondu!... Ne forgesu, ke la nokto surprizos vin kaj vi ne retrovos la domon, kie æiuj servas al vi; aý alflugos de la dezerto flavruøa vulturo kaj dissiros vian koron. Tiam vi vane vokados vian sinjorinon, kiel nun mi vin... Respondu, alie mi ekkoleros kaj foriros, kaj vi devos sekvi min piedire.

La kanto proksimiøis al la vojaøantaj. La kantantino estis kelke da pasoj de ili, kiam Tutmozis, enþovinte la kapon inter la arbetojn, ekkriis:

- Rigardu, Ramzes, æarma knabino?...

La princo anstataý rigardi saltis sur la vojeton kaj baris la vojon al la kantantino. Efektive þi estis bela knabino kun grekaj trajtoj kaj vizaøo kvazaý el eburo. Sub la vualo, kiu kovris la vizaøon, pendis riæaj, nigraj haroj, ligitaj en nodo. Þi havis blankan longan veston, kiun þi levis de unu flanko per la mano; sub la diafana þtofo oni vidis þiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj.

- Kiu vi estas, knabino? - ekkriis Ramzes.

Malaperis la minacaj sulkoj de lia vizaøo, liaj okuloj ekbrilis.

- Ho Jehovo!... patro!... - kriis þi terurita kaj haltis senmove sur la vojeto.

Sed post momento si trankviliøis, kaj þiaj veluraj okuloj ree rigardis kun la kutima dolæa melankolio.

- Kiel vi venis æi tien?... - demandis þi la princon per iom tremanta voæo. - Mi vidas, ke vi estas soldato, kaj al la soldatoj estas malpermesite eniri æi tien.

- Kial malpermesite estas?

- Æar tio estas tero de granda sinjoro, Sezotris...

- Oh, oh! - ridetis Ramzes.

- Ne ridu, æar vi tuj paliøos. Sinjoro Sezotris estas skribisto de sinjoro Haires, kiu portas la ventumilon super lia ekscelenco, nomar¶o de Memfiso.

- Oh, oh!... - ripetis Ramzes, seninterrompe ridante.

- Viaj vortoj estas malrespektaj - diris la knabino sulkigante la brovojn. - Se mi ne legus bonecon sur via vizaøo, mi pensus, ke vi estas greka dungato aý bandito.

- Ankoraý ne, sed iam li eble fariøos plej granda bandito, kiun portis la tero - intermetis la eleganta Tutmozis, ordigante la perukon.

- Kaj vi, vi sendube estas dancisto - respondis la knabino kuraøiøinte. - Oh, mi estas eæ certa, ke mi vidis vin en la foiro en Pi-Bailos: vi soræis serpentojn...

Ambaý junuloj gaje ekridis.

- Kaj kiu vi estas? - demandis Ramzes la knabinon, prenante þin je la mano, kiun þi retiris.

- Ne estu tiel kuraøa, mi estas Sara, filino de Gedeon, administranto de æi tiu bieno.

- Hebreino? - demandis Ramzes, kaj nubo pasis sur lia vizaøo.

Sara - Ne grave, ne grave... - ekkriis Tutmozis. - Æu vi pensas, ke Hebreinoj estas malpli dolæaj ol Egiptaninoj?... Ili estas nur pli modestaj kaj malfacilaj, kaj tio aldonas al ilia amo specialan æarmon.

—Vi do estas idolistoj - diris Sara kun memrespekto.— Ripozu, se vi estas lacaj, deþiru vinberojn kaj foriru kun Dio. Niaj servistoj ne volonte akceptas tiajn gastojn.

Þi volis foriri, sed Ramzes retenis þin.

- Haltu... Vi plaæas al mi, vi ne povas tiel nin forlasi.

- Malbona spirito ekposedis vin. Neniu en ci tiu valo kuraøus tiel paroli al mi... - indignis Sara.

- Aýskultu, - interrompis Tutmozis - æi tiu junulo estas oficiro de la pastra regimento Ptah kaj skribisto de skribisto de tia sinjoro, kiu portas ventumilon super la portanto da l’ ventumilo de l’ nomarho Habu. . - Sendube li estas oficiro - respondis Sara, medite rigardante Ramzeson. - Eble li mem estas granda sinjoro?... - aldonis þi metante unu fingron sur la buþon.

- Kiu ajn mi estas, via beleco superas mian rangon - diris li subite.

- Sed diru al mi, æu vere vi... manøas porka¼on?...

Sara rigardis lin ofendite, kaj Tutmozis diris:

- Oni tuj vidas, ke vi ne konas hebreojn. Eksciu do, ke Hebreo preferus morti, ol manøi porka¼on, kiun cetere mi ne trovas plej malbona...

- Sed vi mortigas la katojn? - insistis Ramzes, premante la manojn de Sara kaj rigardante siajn okulojn.

- Ankaý tio estas fabelo... senhonta fabelo!... - ekkriis Tutmozis. - Vi povis demandi min pri tio, anstataý diri sensenca¼ojn... Mi jam havis tri amatinojn hebreinojn...

- Øis nun vi diris la veron, sed nun vi mensogas - interrompis lin Sara. - Hebreino neniam estos ies amatino! - aldonis þi fiere. - Eæ amatino de skribisto de tia sinjoro, kiu portas la ventumilon super la nomar¶o de Memfiso?... - demandis Tutmozis per moka tono.

- Eæ...

- Eæ amatino de la sinjoro, kiu portas la ventumilon? Sara þanceliøis, sed respondis:

- Eæ.

- Þi do ne fariøus amatino de l’ nomar¶o...

La knabino mallevis la manojn. Mire þi rigardis la junulojn unu post la alia; þiaj lipoj tremis, þiaj okuloj vualiøis de larmoj. - Kiu vi estas?... demandis þi kun timo. - Vi venis de l’ montoj, kiel vojaøantoj, kiuj petas panon kaj akvon... Sed vi parolas al mi, kiel plej grandaj sinjoroj... Kiu vi estas?... Via glavo - si turnis sin al Ramzes - estas ornamita per smeraldoj, kaj sur la kolo vi havas æenon tian, kian ne posedas en sia trezorejo eæ nia sinjoro, la grandanima Sezotris...

- Prefere respondu al mi, æu mi placas al vi? - demandis insiste Ramzes, premante siajn manojn kaj ame rigardante þiajn okulojn.

- Vi estas bela, kiel la anøelo Gabrielo, sed mi timas vin, æar mi ne scias, kiu vi estas.

Subite post la montoj eksonis trumpeto.

- Oni vokas vin - ekkriis Tutmozis.

- Kaj se mi estus same granda sinjoro, kiel via Sezotris?... - demandis la princo.

- Tio estas ebla... - murmuretis Sara.

- Kaj se mi portus la ventumilon super la nomar¶o de Memfiso?...

- Vi povas esti eæ tiel granda... Ie sur la monteto la trumpeto eksonis duan fojon.

- Ni iru, Ramzes! - insistis Tutmozis terurita.

- Kaj se mi estus... la kronprinco, æu vi venus, knabino, al mi?... - demandis la princo.

- Ho Jehovo!... - ekkriis Sara kaj falis sur la genuojn. Nun en diversaj punktoj la trumpetoj ludis alarman alvokon.

- Ni kuru!... - kriis malespere Tutmozis. - Æu vi ne aýdas la alarmon?...

La kronprinco rapide demetis la æenon de sia kolo kaj surmetis þin al Sara.

- Donu øin al via patro - diris li - mi aæetas vin de li. Adiaý... Li pasie kisis þian buþon, kaj, þi cirkaýpremis liajn piedojn. Li þin elþiris, forkuris kelke da pasoj, poste revenis kaj ree karesis per kisoj þian belan vizaøon kaj þiajn korvajn harojn, kvazaý ne aýdante la senpaciencajn alvokojn de la armeo.

- En la nomo de lia sankteco la Faraono, mi alvokas vin, iru kun mi!... - ekkriis Tutmozis kaj kaptis la princon je la mano. Ili ekkuris galope al la sono de la trumpetoj. Ramzes de tempo al tempo þanceliøis kiel ebria kaj turnis la kapon. Fine ili komencis grimpi sur la kontraýan monteton.

- Kaj æi tiu homo - pensis Tutmozis - volas batali kontraý la pastroj!...


Naciismo ~ Kajero 51 | Kajeroj | Esperanto Hispanio ~ Poeto kaj poezio

Muziko: Divertimento 2-a, verko 49-a de Fernando Sor.


Kreita de Jesuo de las Heras la ¼aýdon 21-an de aýgusto de 2001.