Poeto kaj poezio

Vladimir Kirda Bolhorves Antaý ol prezenti al vi kelkajn unuajn segmentojn de mia verko, mi sentas devon koncize prezenti min, æar mi supozas ke en via psiko kaýras la demando: Kiu estas la homo kiu turnas sin al mi dezirante ke mi ekkonu la parton de lia kreado? Mi apartenas al la rutena nacieco. Rutenoj estas eta mezeýropa etno sen nun ekzistanta originþtato. Aroj de tiu etno, kies nombro varias inter kelkaj miloj kaj kelkaj dekmiloj da personoj, vivas en Ukrajnio, Pollando, Æe¶io, Slovakio, Hungario, Jugoslavio, Kroatio, Usono kaj Kanado.

En Jugoslavio estas æirkaý dekok mil rutenoj. Plejmulte da ili vivas en Vojvodino. Ili konfesas grekokatolikan religion. Iliaj foraj prauloj vivis sur Karpatoj. En sudajn partojn de Panonia ebeno almigris ili antaý du jarcentoj kaj duono, dum la regtempo de imperiestrino Maria Terezia.

Mi naskiøis en la jaro 1942 en Ruski Krstur, vilaøo estanta neoficiala æefloko de jugoslaviaj rutenoj. (Lokaj loøantoj nomas øin Ruski Kerestur, kelkfoje nur Kerestur.) Fininte la studon en la Supera maþinteknika lernejo en Novi Sad, mi oficis en kelkaj fabrikoj kiel fabriksekcia inøeniero, poste mi diplomiøis æe la Ekonomia fakultato en Subotica, kaj en Beograd magistriøis en la Departemento de kultursociologio æe la Fakultato de politikaj sciencoj, per la tezo “Kultursociologiaj aspektoj de la kritiko de dogmatismo en la jugoslavia romano 1985-1988”.

Ekde la jaro 1976 mi oficis en Televizio Novi Sad, kiel ¼urnalisto de Rutena redakcio. Nuntempe mi havas funkcion de redaktoro de kompleksaj elsendoj. Mi preparas tv-reportera¼ojn, redaktadas aý en la studio gvidas iujn elsendojn, mi ankaý plenumadas aliajn ¼urnalistajn taskojn - kaj dum la tuta tempo mi estas obsedita per deziro forlasi ¼urnalistan agadon, kiu forprenadas al mi la tempon kaj sanon (precipe la nervojn); mi, do, estas penetrita per emo dediciøi al mia vivoverko. Tiun deziron mi, verþajne, povos realigi nur kiam mi emeritiøos.

Sekvas la tuta¼o en kiu mi, per kelkaj malmultvortaj alineoj, prezentos al vi mian literaturan verkon. Kuna titolo de æiuj miaj rimarkindaj volumoj estas “Revante la stelon de Heýteranio”.

Volumoj estas grupigitaj en tetralogioj, kaj inter tiuj tetralogioj estas apartig-libroj. Volumoj de tetralogioj konsistas el prozaj (romanaj kaj aýtobiografiaj) æapitroj, kaj la apartig-libroj konsistas el poetaj cikloj.

Supozante ke miaj Esperantaj amikoj, konataj kaj nekonataj, ne havus tempon kaj paciencon por legi tiel grandvoluman verkon, kiun mi øis nun kreis (kaj la verkado plue daýras), mi decidis fari, el segmentoj de volumoj de la Unua tetralogio, la romanon “Esperoj, realigoj”. En tiu resuma romano enestos la temoj kiuj, laý mia opinio, interesas geesperantistojn en Eýropo kaj la tuta mondo. Tio estos epizodoj el la vivo kaj aktivado de jugoslaviaj, grekaj kaj germanaj esperantistoj, kaj epizodoj el la æiutaga memmastrada praktiko en Jugoslavio de Tito dum la sesdekaj jaroj (la memmastradon pritraktis kritike iuj el la romanroluloj jam en tiu tempo, kaj nuntempe estas tute klare ke øi estis mistrafo), samkiel epizodoj el la Munkena æiutaga travivado de la æefa romanheroo Alek Vislavski, arkitekto, pentristo kaj esperantisto.

Mi prezentas al vi sep poemojn el la Unua apartig- libro. Tiu libro, la kvina volumo de literatura girlando Revante la stelon de Heýteranio, apartigas volumojn de la Unua kaj Dua tetralogioj. Øia titolo estas “Ebriiøo per vento kaj fajro”. Tiun poemaron konsistigas, simple dirite, la poemoj pri la paco kaj milito. Ses cikloj estas faritaj el poemoj pri diversaj fenomenoj en la dumpaca vivo, la sepa ciklo estas farita el poemoj pri Jugobalkana (Jugoslavia) milito. Tiu civila, interetna milito komencis en la jaro 1991 en Slovenio kaj Kroatio, kaj daýras eæ nuntempe, en la suda Serbio kaj Makedonio.

Pri prezentado de nur sep poemoj el la volumo Ebriiøo per vento kaj fajro, anstataý parto el la romano Esperoj, realigoj, kiu antaýas Ebriiøo..., mi decidiøis æar la poemoj estas mallongaj.

Dume, mi sciigas vin ke mi estas preta prezenti al vi -krom volumoj Esperoj, realigoj kaj Ebriiøoj per vento kaj fajro- ankaý la prozan volumon Tv-¼urnalisto en la epoko de Tito kaj en la epoko de Miloþeviæ. Tiu aýtobiografia romano estas, verdire, resuma versio de mia Dua tetralogio, kies alternativa titolo estas ¬urnalista tetralogio. Titolo de la romano klare informas vin pri temaro de tiu beletra kaj grandparte dokumenta verko.

En ties lasta æapitro, titolita “Jugo-NATO printempo”, mi elmontras - per taglibraj notoj en la periodo de la 24-a de marto øis la 10-a de junio 1999 - miajn rimarkojn kaj meditadojn pri la armita interveno de NATO-alianco en Jugoslavio. En tiu æapitro konsiderinde multaj notoj estas dediæitaj al bombardado de Televizio Novi Sad, en kiu mi ankaý nuntempe oficas (verdire, ne en la origina konstrua¼o, æar øi estas detruita, sed en alia, provizora). Kelkaj notoj estas dediæitaj al bombardado de tri novisadaj pontoj (precipe de Ponto de Libero, kiun mi preskaý æiutage trairadis, æar Televizio tiam situis apud la kontraýa bordo de Danubo). En tiu æapitro kelkaj notoj ankaý estas dediæitaj al bombardado de la kazerno “Majevica” (kiu troviøas proksime de mia loøejo).

La Dua apartig-libro, kiu postsekvas ¬urnalistan tetralogion - en mia Esperanta prezenta¼o øi postsekvas la romanon Tv-¼urnalisto... - portas la titolon Ekflamoj je dislimo. Tiun volumon konsistigas, krom lirikaj poemoj, poetaj tuta¼oj kiuj apartenas al tielnomata engaøa literaturo. Tio estas poemoj en kiuj oni pritraktas soci-politikajn okaza¼ojn en Jugoslavio dum la jaro 2000. Do, je la dislimo de jarmiloj. Ekzemple, en unu tuta ciklo -la kvina ciklo, sub la titolo “Finalo de la jugoslavia malfeliæo” -oni poetece pritraktas la disfaligon de la reøimo de diktatoro Slobodan Miloþeviæ.

Æi-foje mi prezentos al vi, kiel jam dirite, sep poemojn el la Unua apartig-libro. El æiu ciklo mi elektis po unu poemon. Jen la titoloj de cikloj, kaj tre koncizaj sciigoj pri temaroj de tiuj cikloj - jen la sep elektitaj poemoj.

Vladimir Kirda Bolhorves

De Oriento al Sudo

Unua æapitro
VARIACIOJ JE PRATEMPA TEMO
(Amaj poemoj)

EN ARENO
Gitaro,
trankviligu proprajn kordojn.
Lasu ilin vibri silente,
tiel silente, ke koroj sentu doloron
kaj triston profundan.
Sangadas toreadoro en Granda Areno.
Ekrigardu: sur vizaøo lia
ankoraý venka rideto vibras,
sed larmo frida
flamon en okulo jam estingas.

Æu vi ploras?

Ploru, bela fraýlino.
Flagoj estas mallevitaj je duono de lancoj,
æirkaý vi estas la paco.
Nu, tamen,
kial vi krizantemojn al batalejo ¼etadas?
Via toreadoro ne plu estas,
sed la Areno restas,
kaj jam morgaý anoncos fanfaroj
festenon de novaj batalantoj.

Dua æapitro
MALAPERIGADO DE L’ HEJMO
ENRIGARDANTE LA INFANAØON

Mi vidas altan, ridetantan æielon,
verdan-flavan-bluan kampvaston.
Sur øi la arkipelagon de griziøintaj tegmentoj,
en kiu mi distingas insulon de mi plej þatatan:
la farmdomon de l’ avo Aron, farmdomon
kiu dormetas en la kvieto de somera posttagmezo.

Malantaý la farmdomo, en ombro de laýlonga,
iam kalkigita muro, mi vidas la paletan,
senatentan kvinjarulon.
Li sidas sur la seka teralta¼eto
kaj inter fingroj neglekte tralasas
manplateton da polvo.
Super lia kapo, en stala malferma¼o,
la kolombo ritme kolombumas.
Eæ pli alte, en lazuro super tegmento,
triste muøas la maldensigitaj branæaroj de akacioj.

Ventmuelilo restis sen flugiloj,
maizgrajnojn muelas la fortega egmuelilo
apud larøa draþejo. Movforton igas al øi
brunæevalo Keþelj, malrapide vagirante
la rondan vojeton.
Avo Aron kaj onklo Janko okupiøas
pri egmuelilo kaj æevalo. Draþejmeze
avino Serafa, æirkaýita de kortbirdaro
þvebas super disigitaj paneroj.
Al mi þajnas ke þi øuste alflugis de l’ æielo.

Kvar avo-nepoj,
Joakim, Boris, Miron kaj Alek,
en ventblova veturilejo,
sia infanøardeno, sia laborejo,
faris ion similan al þargoæareto.
Per helpo de l’ avo, ni ankaý faris
hundajn rimentenilojn, kaj nun ni provantas
transformi Rigov kaj Belka en niajn æevaletojn.
Sed eæ per lardo antaý la muzeletoj
ni ne sukcesas ekmovi la konfuzatajn hundojn.
Enrigardante la infanaøon,
mi vidas arøentkoloran kolombaron
kiu flugumas en senfina lazura profundo.
Kaj sube, meze de verdaj-flavaj-bluaj kampoj
unu farmdomon kiu dormetas
en kvieto de l’ somera posttagmezo.

Tria æapitro
POR LA ARTISTA BIOGRAFIO
KREADI AÝ VIVI

En baraktado kaj sorto
de plimulto da mortontaj senmortuloj
estas faktoj kiuj provokas
multe pli fortan envion ol admiron;
favore al malpli da feliæaj,
iuj þajne aý vere grandaj
provokas eæ kompaton.

La negocistoj kaj politikistoj,
tenantoj de æefaj stangoj de potenco:
mono kaj aýtoritato, estas abonantoj
de privilegioj de surteraj dioj;
sed la øuado de potenco estas malpura,
ofte superita per ombro
de malamoj, konfliktoj, katenoj.

La brilaj steloj de estrado,
sportistoj kaj pseýdoartistoj,
havas allogan æiutagecon,
plenajn poþojn, amtraviva¼ojn;
ilin detruas fragilo de populareco
, malpleno kiun ili en si mem portas,
kiu post ili restas.

Veraj, rimarkindaj artistoj,
post multjara sinofero,
la kontentigon ricevas kaj de homoj
kaj en profesio al kiu ili sin dediæis;
sed el laýdoj kaþaperas kompato,
æar ili, tro okupite pri Verko,
propran vivon perdis.

Kvara æapitro
LA KAMPARA EN FAÝKO DE LA URBA
AVINO SUR LA BALKONO

Tute en funebra vesta¼o, kun kapo
tukæirkaýita, silenta kaj senmova,
kiel elæizita el þtono,
þi longe sidas apud la balustrado
de malvasta malfermita spaco
de duæambra kaøo sur tria etaøo.
La filino kaj bofilo estas en la entrepreno,
nepoj estas en lernejo. Najbaroj æi tie ne ekzistas.
Polvon en loøejo þi viþis, ensuæigadis,
florojn þi akvumis, tagmanøa¼on finkuiris.
Tra mallarøa, per æielo plenumita fenda¼o
inter du najbaraj æielskrapantoj
ankoraý unufoje en malproksimon,
en iaman tempon þi fikse enrigardis.

En vilaøo, en la longa strato,
sopiras al þi, kiel fidela hundino,
þatata, ruiniøanta domo, en kiu þi
kvardek plej belajn jarojn travivis.
Antaý nelonge, je postulo de gefiloj, þi vendis øin.
Neforgesitaj, neanstataýeblaj najbaroj
ankaý æi-vespere je stratangulo kunvenos.
Æu ili, ho ve, ankaý pri þi babiletos?
Al edzo plenajn dekunu jarojn
trifoje per semajno øis la tombo þi iradis.
Kaj nun maljunulo sub la herbaæoj dormas.
Æu gefiloj, ho dio, volos almenaý
unu þian peton plenumi: æu ili
la patrinon, el la þatata vilaøo,
el naskiøgrundo forigitan,
apud la patro entombigos?

Kvina æapitro
VERDA, ÆIAM PLI GRIZA
(Ekologiaj poemoj)
UNU MONATON
POR LA INFANOJ DE ÆERNOBILJ

Ne pafis fusiloj,
nek æe l’ horizonto fajron vomis kanonoj,
ne hurlis sirenoj,
nek sur æielo bruis bombardaviadiloj.

Sed ni tamen, okupiøante
pri æiutagaj agadoj, komencis pereadi,
niajn verajn gefilojn, ankoraý tute sanajn,
ridantajn, en infanøardenoj ludantajn,
ni komencis senrevene perdadi.

La morto atakadis niajn øardenojn, kampojn, arbarojn,
nian brutarojn kaj kortbirdarojn per nova armilo,
per nigraj sunradioj kaj pluvgutoj
nin kaj niajn gefiletojn bombardis.

“Æu pluvo povas mortigi?”
demandis tiuj kiuj øis tiam nenion sciis
pri izotopoj de jodo, cezio, stroncio,
pri malpura potenco kiu, kiel malbona elfo,
kolere gruntas en nuklea centralo.

“Æi-radiado ne estas danøera por sano”,
asertis al ni kruelega burokrata satano,
konsiderante ke homa vivo estas malpli multekosta
ol la elmigrigo de kelkaj regionoj.

Kvin jarojn post la eraro de nerespondecaj
kaj forkuro de malbona elfo el nuklea botelo,
okcent mil geknabetoj el Belorusio,
Ukrajnio kaj Rusio malrapide velkadas,
okcent miloj palajn frontetojn havas.

Patrinoj kisas kaj antaýtime rigardas
frontetojn malvarmajn, markitajn per signo de anemio,
multaj kaþite plorsingultas, æar ili eksciis
ke iliaj idoj malsanas de leýkemio.

Ni vivas sur la estingita radianta vulkano,
manøante, trinkante, enspirante mortigajn erojn,
imuneco de niaj geknabetoj estas tiel malforta
ke ilin mortigas eæ parotito, morbilo,
sendanøeraj gripigaj mikroboj.

Por ke ili kiom-tiom plifortiøu,
pligrandigu sian reziston al malsanoj,
ili bezonas almenaý unu monaton restadi
en sanaj naturaj kondiæoj.

Estu, bonaj homoj de la tuta mondo,
al niaj gefiletoj dum unu monato savaj dommastroj,
Dio rekompencos vin, kaj ni petos lin
ke viaj gefiloj neniam estu devigotaj
la sanon seræi ie en fremlando.

Sesa æapitro
PER VIVCINDRO PUDRIGITAJ
(Poetika vivfilozofio)
LA PADO

Ni diskuris, kuraøaj, al cent direktoj de l’ mondo,
ankoraý junaj, por grandaj agoj pretaj, naive scivolemaj,
rigidaj, sed deziremaj al vagado tra forlasitaj tajgoj de Siberio,
ankoraý plensopiraj pri øardenoj de Mediteraneo,
kie la valeriano kaj jasmeno tiel ebriige odorfloras.

Ni disiøis, konfuzitaj, inter vilaøo kaj urbo,
ankoraý persistaj, por memoferoj pretaj, per volo plenplenigitaj,
gajaj, kaþangulojn de nia senlumo ankoraý malofte enrigardantaj,
indiferentaj rilate al kono ke tie kaýras laco,
kiel silenta mizerulo kiu baldaý pensuferos.

Ni malgajiøis, bruletigitaj, en alloga fremlando,
ankoraý malkvietaj, revojn enrigardantaj, malfacilaj pro deziroj,
nerompitaj, kvankam jam doloraj de multaj esperoj,
jam ornamitaj per cikatroj kiujn ni longe ekhavadis
en aroganta kuregado tra la viva ventoblovo.

Ni enordiøis, fine, je nia direkto de l’ mondo,
jam tro maturaj, per saøo penetritaj, trankvilaj kiel vegeta¼oj,
serenaj, æar ni konsciiøis pri efemereco de nedelongaj æarmoj,
æar ni perceptis ke mirakloj estas æirkaý ni, en libroj,
ke je nia fenestro unu peonio nun floras.

Sepa æapitro
FRUKTOJ DE MALPRUDENTO
(Poemoj pri la unua jaro de Jugobalkana milito)

VUKOVAR, PERSONE KAJ FAKTE

Unuaj fabeloj pri tiu bela, idilia urbo
al mi rakontis mia plej bona amiko el infanaøo
Ivo Lahvaæ. Fininte elementan edukon
en Kerestur, li revenis al sia hejmregiono Sirmio,
por en þatata Vukovar ellerni metion.
Kiel tv-mekanikisto li estis pedanta, estimata,
havis multajn klientojn, bone salajrumis.
Dum jaroj li senlace laboris, diligente þparis,
kun la edzino, filo kaj patrino novan domon konstruis.
Fine de l’ monato aýgusto de Fatala Jaro,
kiam la obusoj komencis surþuti Vukovar,
mi ankoraý foje turnis numeron de ilia telefono,
sed interligon mi ne ricevis. Kio okazis al Ivo,
Spomenka, Darko kaj patrino Olga?
mi ofte min demandis.

La hispana gazeto “El Pais”
estas unu el eminentaj ¼urnaloj
en Eýropo. Øia raportistino el Belgrado
estas sinjorino Mirjana Tomiæ, nia samnacianino,
sed tio ne influas objektivecon de skribado.
“Mi estas þokita per scenoj kiujn mi vidis
sur batalejoj en Kroatio. Mi estis en Vukovar,
ankoraý dum øi ne estis sieøita de soldataro.
Mi interparoladis kaj kun serboj kaj kun kroatoj.
Mi estis en iliaj domoj. Hororigis min la tragedio
de tiuj homoj. En Vukovar kaj aliaj regionoj,
kiuj nun estas en militoperacioj, ili bone vivis.
Tio estas, plejparte, riæaj regionoj.
Mi rigardis homojn kiuj forlasantis siajn domojn,
somerdometojn, laborejojn, veturilojn kaj egajn riæa¼ojn
kaj familie por ciam foriradis el sia naskiøregiono.
Tio estas penigaj homaj dramoj.”

Mi estis puberulo kiam
mia kuzino Jevdokija Glanko
edziniøis kun Venedikt Miklovþ, la majstro
en Kombinato de gumo kaj þuoj “Borovo”. Ili ambaý
fervore laboris, diligente þparis, por baldaý en Mitnica,
proksime de akvoturo, malnovan domon aæeti.
(Ili eæ ne povis imagi ke dum unu nigra aýtuno
Mitnica-n, kaj la akvoturon mem, pro batalegoj
tie farotaj, la tuta mondo ekkonos.)
Poste dum jaroj novan neston ili mem konstruis
en Borovo Kolonio, kaj la malnovan domon donacis
al filino kaj bofilo. Ili trankvile kaj feliæe vivis.
“Kara onklino, ni sentas nin tiel bele,
æio al ni fluas tiel bone, ke mi iufoje timas
ke al ni io malbona okazos”,
diris antaý nelonge Jevdokija al mia patrino.
Komence de æi-jaro þi mortis pro hepatkancero.
Ni entombigis þin en la nova Urba tombejo
(kadre de kiu dum æi-tagoj oni amase entombigas konatajn kaj nekonatajn vukovarajn pereintojn). La filino de Jevdokija
restadas, kun du infanoj, æe Venedikt-fratino en Novi Sad, bofilo estas je fronto, kaj Venedikt mem gardas domon en Borovo
Kolonio. Al ni, kuzoj, lia sorto æi-momente ne estas konata.

La sorto de Vukovar ne povas eviti
historian simbolecon. En tiu urbo en 1919
estis fondita Komunista partio de Jugoslavio,
el tiu urbo ekiris øuste antaý ses monatoj,
je la 1-a de majo, polica unuo kiu enfalis
embuskon en Borovo Vilaøo. Vukovar,
urbo en kiu dum plurpartiaj elektoj venkis
la eksa komunista partio de Kroatio, SDP,
havis malfeliæon esti la unua, kaj kiel la unua
- estante avangardo al ni æiuj ceteraj
- sperti ekstremajn konsekvencojn
de ideologia kaj nacia ebriiøo.

Kiel tv-¼urnalisto, mi multfoje
restadis en Vukovar, kaj en proksimaj
vilaøoj Petrovci kaj Mikluþevci,
en kiuj vivas miaj samnacianoj.
Øuste antaý dek jaroj,
en somero de la senzorga okdekunua,
kun ekipo mi faris okminutan tv-portreton
de la ridanta mezlernejanino Naøija ¬dinjak,
membrino de la Remklubo “Vukovar”.
La portreton ni surbendigis en domo de l’ sportulino,
en þia lernejo, en la Remklubo, je Danubo.
Þiaj gepatroj diris al mi, dum babilado,
ke ni estas foraj parencoj (laýpatrina avino
de Naøija, nome, apartenis al la familio Glanko).
Amikinoj de Naøija el remkvaropo kun direktanto
diris al mi ke en Klubo estas kaj serboj, kaj kroatoj,
kaj rutenoj, kaj hungaroj. Ili estas konkordaj, kiel familio.
Neniu, dume, diris al mi, pro nescio, ke post dek jaroj,
sur malgranda doko sur kiu ni interparolis,
okazos horora¼oj. Ke pri ili skribos, krom aliaj,
ankaý la ¼urnalisto Milan ¬egarac
- en lasta militraporto. Ke li skribos øin
antaý ol, kuraøe kaj nesingarde,
esti falæita per mitralpafaro.

Serbaj liberigantoj kaj iliaj skoltantoj,
kiuj multfoje sukcesis atingi
Borovo Kolonion kaj Vukovar, eksciis ke Serboj
en kelo de konstrua¼o de Teritoria defendo
estis torturataj plej bestie. Post torturado,
iliaj kapoj estis frakasataj per martelegoj,
kaj iliajn mortajn korpojn ustaþoj forportadis
gis la Remklubo en la centro de Vukovar.
Tie selektitaj nigraæemizuloj distranæis iliajn
ventrojn kaj, anstataý eligitaj organoj,
en interna¼ojn metadis þtonojn, kaj poste
tiujn korpojn for¼etadis en Danubon.

Eæ dum æi-tagoj, en la tria dekado
de novembro, tuj post fino
de inferaj bataloj en la detruita Vukovar,
mi demandas min kio okazis
al Naøija ¬dinjak, al þiaj geamikoj
el la Remklubo. Mi demandas min kio okazis
al plimulto de miaj amikoj, konatoj,
parencoj el Vukovar, Petrovci, Mikluþevci.
Mi estas konvinkita ke iu ajn el ili, entute,
malamis nek serbojn, nek kroatojn, nek anojn
de iu ajn alia popolo, ke ili deziris solsole:
trankvile vivi, kun æiuj konkorde.
Ordinaraj homoj, dume, iufoje ne decidas
pri propra sorto. Kaj mi denove demandas min:
Æu ili estas vivaj, æu vunditaj, dislokitaj?
Æu iuj estas, eble, pafmortigitaj, gorøtranæitaj,
kaj, kun distranæitaj ventroj, en Danubon ¼etitaj?

Tamen, sinjorino Tomiæ ne povas
ne sciigi eæ æagrenigajn faktojn.
“Kaj serboj kaj kroatoj kiujn mi ekkonis
montradis al mi fiere, tio min konsternadis,
kasedojn je kiuj ili surbendigis kiel ili gorøtranæas
siajn ‘kontraýulojn’. Serboj en Vukovar,
konsiderante ke mi estas serbino, konfide vidigadis
la bendojn ke ankaý ili ‘scipovas defendi sin’,
kaj kroatoj, konvinkitaj ke mi, kiel raportistino
de ‘El Pais’, povas kompreni ilian ‘sindefendon’,
montradis al mi vidbendon kiel ili gorøtranæas serbojn.
Estis vomige, kaj mi dum tagoj estis konsternita.
Mi devas diri, unue kiel homo, ke tiel hororaj scenoj
en æi-jarcento ne estis videblaj. Æi-milito en Jugoslavio
estas al mi nekomprenebla, kaj mi opinias
ke øi estas rezulto de intereskonfliktoj
de certaj naciaj elitoj, kiuj, plugardante
sian totalisman aýtoritaton,
emas oferi sian tutan popolon.”

Antaýhierau, la dudekduan de novembro,
al ni per telefono, el domo de sia kuzeno en Inøija,
anonciøis Spomenka Lahvaæ. Rifuøintino.
Mia unua demando estis: “Kio okazis al Ivo?”
“He, Ruben, mia Ivo ne plu estas”, diris þi plorante.
Æi-matene mi kun edzino forveturis al Inøija.
Spomenka priskribis al ni la familian tragedion.
Øis la mezo de aýgusto Ivo nenie volis
forlasi la domon kiun li dum jaroj konstruadis kaj,
ankoraý ne konstrufinitan, per meblaro, diversaj aparatoj
kaj multaj aliaj dombezona¼oj plenumadis.
Kiam obusoj komencis proksimen faladi,
kiam li perceptis ke milito ne haltiøis,
estis tarde. El Vukovar oni ne plu povis eliri.
(Feliæe, Darko øustatempe eskapis,
kaj baldaý æe onklino en Germanio troviøis.)
Keloj estis por multaj, ankaý por familio Lahvaæ,
nuraj rifuøejoj. Kartoæoj fajfadis, obusoj eksplodadis.
La nova domo suferadis. Ivo-malfeliæo estis
ankaý insida malsano: trombozo.
La dekan de oktobro matene, post timigega eksplodo
en proksimo, ekmoviøis en lia gambo mortiga trombo.
Rezervo de kuraciloj estis konsumita, al hospitalo
oni ne povis ekiri. “Mi sentas min malbone... Mi sufokiøas!”
diris Ivo al edzino, patrino kaj frato. Unu minuton poste li estis morta. Kriego, senhelpa petkriado. Ili envolvis lin en nilonon,
elportis en øardenon. Dum momentoj de batalpaýzoj ili malprofunden enterigantis lin.
Mia amiko Ivo nun en sia øardeno dormas.

Vukovar falis øuste post tri monatoj de sieøado.
La bela malnova urbo estis tute detruita,
øi plej multe similas al Varsovio el 1945.
El 45.000 loøantoj kapitulacon øisatendis æirkaý dek miloj (øusta nombro ankoraý ne estas konata). Ili æiuj pasigis tri
antaýajn monatojn en keloj kaj sentas
malfacila¼ojn de vido kiam ili eksteren eliras.

Spomenka Lahvaæ baldaý ekvojaøos
en Germanion, al fratino (serbino) kaj
bofrato (kroato). Þi vidos almenaý sian filon.
Sian Ivo þi neniam plu vidos. Nek þi, nek Darko,
nek frato Slavko, nek afliktita, pro dolor’ perdiøinta
patrino Olga. Ilia Ivo en sia øardeno dormas.
Multaj Vukovar-anoj neniam plu vidos
proprajn infanojn, gepatrojn, vivgekunulojn,
stratojn tra kiuj ili tre multfoje iradis, domojn
en kiuj ili dum la plej belaj jaroj restadis.

Vukovar estas nun detruejo!
Tio ne plu estas novinformo.
Tio estas fakto kun kiu ni vivas
ekde 1991 kaj plue eterne.
Vukovar, kia øi estas hodiaý, reprezentas
simbolon de malæasto en homoj. Admonon.
Øian lokon endas testamenti al tempo
por ke øi fordigestu tie akumulitan
malbonaæon. La detruita Vukovar
estas averto pri tio kio al ni povas okazi.
La estonta Vukovar estas pruvo de tio
kio al ni okazas nuntempe. Vukovar
simboligas nun, por æiam.


La Faraono ~ Kajero 51 | Kajeroj | Esperanto Hispanio ~ Honto, mi diris

Muziko: Akorda studo,n-ro 21-a de la verko 60-a de Fernando Sor.


Kreita de Jesuo de las Heras la ¼aýdon 27-an de aýgusto de 2001.