La kongreso de San Javier, HEF 60-a

Novan Placon Esperanton  inaýguras en San Javier Prezidanto Sanæo. Sepdek kvin esperantistoj partoprenis la 60-an Kongreson de la Hispana Esperanto Federacio en sunbrilaj urboj San Javier kaj Santiago de la Ribera, apud la Malgranda Maro.

Dum tiuj tri tagoj, oni inaýguris la novan Placon Esperanton, Miguel Gutiérrez Adúriz gvidis seminarion pri Eldonado de libroj, revuoj kaj bultenoj per komputilaj rimedoj, kaj estis kurso de Esperanto, gvidata de Celso Sánchez Sánchez, kiu ankaý prelegis pri Diskriminacio pri lingvo.

La Øenerala Asembleo okazis dimanæon, la 24-an de junio, kaj tie oni decidis, ke HEF ne kongresumos en Verona (Italio) en aýgusto de 2002. Anstataýe, oni kunvenos en Teruel æirkaý la ponto de majo. Ankaý je tiu asembleo oni decidis reelekti la nunan estraron de HEF unuanime.

Tradicia foto de kongerso hispana 60-a Tuje post la asembleo, mi diris prelegon pri La sindromo de Babelo, en la hispana, kies esperantan enkondukon estas en paøo 20-a. Mi inkluzivos la esperantigitan tekston en la venonta numero de Kajeroj el la Sudo.

La kongreso daýris tri tagojn: de la 22A øis la 24-a de junio, kaj okazis en la Centro Civita de Parko Almansa. Estis postkongreso dum tri pluaj aliaj tagoj, en kiuj kelkaj partoprenantoj larøe vizitis la Aýtonoman Komunumon de Mursjo. Tomaso Ortiz Substrekindas la laboro, kiun faris Tomaso Ortiz García kaj Vicente Sánchez Lumbreras, kiu eæ kreis Tut-Tera-Teksa¼an paøon, kiu informis pri la kongreso de kelkaj semajno antaý ol tiu okazis, kaj kiun oni ankoraý povas konsulti je Vicente Sanchez Lumbreras http://www.60kongreso.50megs .com/. La paøo estas en Esperanto kaj la hispana, franca, germana, kataluna, angla, rusa, itala kaj portugala. Interese estas, ke la surpapera versio de tiu paøo estas la Kongresa Libro. Je paøo 28 oni trovas interesan artikolon, Biografio de Esperanto: de Zamenhof al Codorníu,kiun Vicento Sánchez Lumbreras kompilis baze de verkoj de José Luis Pérez Óvilo (Esperanto de Zamenhof al Kodorniu) kaj NormanBerdichewski (Patrino de lingvoj).

Øis Teruel!


Honto, mi diris ~ Kajero 51 | Kajeroj | Esperanto Hispanio~ Enkonduko en muzikon

Muziko: La Espero, de Menil, laý vortoj de Zamenhof.


Kreita de Jesuo de las Heras la ¼aýdon 27-an de aýgusto de 2001.