Ĉu honto?, mi diris...

Dum la pasinta Kongreso 60-a de la Hispana Esperanto Federacio mi prelegis pri La Sindromo de Babelo, kiun oni povas legi hispane kaj angle en Interreto. Mi publikigos ĝin ĉi tie la venontan numeron, sed mi nun antaŭmetas la enkondukon, kiun mi verkis ad hoc (aparte por la okazo) ĉar mi kredas, ke tuŝas gravan flankon de esperantismo ĉiutaga.
Estimataj estraranoj, pacienciaj gesinjoroj, karaj samideanoj!

Multajn esperantistojn ĝenas la venkisma sinteno de neesperantistoj pri la angla. Mia prelego pruvas tion, ke la angla ne sole ne venkis, sed ankaŭ tion, ke estas objektivaj kialoj por tio ke la angla ne povas esti internacia lingvo, kaj ke la sola afero, kiu povas igi ĝin monda, estas subpremado, same kiel okazis pri la latina antaŭ mil jaroj aŭ la franca antaŭ du jarcentoj. Dum mia prelego mi uzos argumentojn, kiujn oni povas uzi por kontraŭi tiujn stultaĵojn diritajn de denaskaj aŭ gurkhaj angloparolantoj.

Mi ankaŭ volas aserti, ke mi sentas kompaton kaj zorgon kiam mi vidas, ke estas esperantistoj, kiuj hontas pri tio, ke ili estas esperantistoj. Esperanto estas motivo por fieri, ne por honti. Kompreneble, estas ĉiam lertuloj, kiuj provos pruvi, ke Esperanto estas bona ideo, sed ideo kiu ne sukcesis en sia tempo oportuna aŭ alia stultaĵo.

Kelkaj el tiuj esperantistoj ne vidas motivon por honto pri, ekzemple, aneco al futbala klubo. Eĉ se tio estas sekteca kaj gvidas onin al perforto aŭ malestimo al anoj de aliaj kluboj. Ĝi krome implicas apogi homojn malhonestajn, kiuj uzas meregule la monon de la klubo, kiel verŝajne okazis al Atlético de Madrido, kaj ankaŭ se normalaj demarŝoj de kluboj estas nemoralaj se ne maljuraj rilate al la aĉeto kaj vendo da ludistoj. Aliflanke, estroj de esperantaj asocioj neniam rabas monon de la anoj, ilian honestecon oni ne eblas pridubi, ilia sindonemo kaj malavareco estas kristalklare videbla, kaj la afero de esperantaj asocioj ne baziĝas sur malestimo aŭ sekteco, sed sur la tuta malo. Esperantistoj estas sindonemaj kaj akceptemaj perdifine, kaj ilia plej amata revo estas, ke la tuta homaro kunhavu saman lingvon por interkompreniĝo.

Nur se ni fieras pri nia bela kaj efika lingvo, ni povas kontraŭargumenti sen time tiujn supraĵojn, kiujn oni diras per luitaj aŭ prunteprenitaj pensoj, kiujn oni legis iam ie... Ni kontraŭu ilin per pruvoj kaj argumento. Mi provas klarigi pri ambaŭ per mia prelego, en la hispana lingvo.

Mi ne diras mian prelegon en Esperanto pro du kialoj: al hispana esperantisto multe pli efikas tiujn argumentojn rekte en la hispana, kaj mi ne havis tempon esperantigi la prelegon por ĉi tiu okazo. Tamen, mi provos klarigi pri ĝi al eksterlandanoj post la prelego.

NOTO.- Por publikigo en Kajeroj el la Sudo, mi ja tradukos la prelegon venontnumere.

Jesuo de las Heras


Poeto kaj poezio~ Kajero 51 | Kajeroj | Esperanto Hispanio ~ Kongreso de HEF

Muziko: Knabino, kio pri honto?, verkita por kanto kaj gitaro de Fernando Sor.


Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 27-an de aŭgusto de 2001.