Esperantista rentkontiĝo en Guardamar del Segura

Kiel ĉiujare, jam de antaŭ multaj jaroj, la 2an de septembro okazis esperantista renkontiĝo en Gŭardamar' (Alikanto, Hispanio), sub la ombro de bela pinarbaro, ĉe la marbordo. Bone organizita de la samideanoj de Callosa de Segura, kun tre agrabla etoso, kun abundo de senpagaj manĝaĵetoj kaj malvarmaj trinkaĵoj, ebligis babiladi en Esperanto, interŝanĝi somerajn travivaĵojn kaj informojn pri la diversaj kongresoj. Inter la plej interesaj eroj de la renkontiĝo troviĝis la kunveno por pritrakti la organizadon de la venonta SAT-kongreso, kiu okazos en la proksima urbo Alikanto, dum la jaro 2002. Partoprenis la renkontiĝon samideanoj el la provincoj Alicante, Valencia, kaj de la najbara regiono.
Aŭgusto Casquero

La renkontintoj.

Al legxita artikoloAl Helpo serĉata ~ Al Graveco de tablaturo. ~ Al legota artikolo

Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Studo por gitaro, de Francisco Tárrega, orĥestrigita.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 11-an de novembro de 2001.