Helpo serĉata
Fernando de Diego estas hispano, kiu nun loĝas en Polujo. Esperantistoj konas lin vaste pro sia verkaro, inter kiuj elstaras la esperanta traduko de La inĝenia hidalgo don Quijote de la Mancha. Li ĵus finis sian monumentan vortaron Esperanto-hispana, hispana-Esperanto, sed estas problemo mona por publikigi ĝin. Dum nia jara renkonto en Gvardamaro ni parolis pri tio, kaj ni decidis lanĉi iniciaton por starigi asocion por kolekti la bezonatan monon. Ni kalkulas, ke 3 milionoj da pesetoj sufiĉus. Tridek homoj po 100 000 pesetoj, aŭ 300 po 10 000. La profito ne estos mona, tamen ja historia. Interesitoj kontaktu la redaktoron de Kajeroj el la Sudo.


Al legxita artikoloAl Malkonsento ~ Al Gvardamaro. ~ Al legota artikolo

Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Kiam la folioj flavas , de Vesa Pökki kaj Anja Karkiainen.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 11-an de novembro de 2001.