Kovrilo

Kajeroj 52-a
Ni prezentas gravajn okazintaĵojn de la Esperanto Movadoj dum lasta somero en 12 paĝoj, per artikolo Tra Eŭropo per Esperanto, kiu vere estas triobla: Litovio, Hungario kaj Kroatio.

Nia kovrilo montras la momenton, kiam Renato Korseti prenas la parolon kaj prezidantecon de la Universala Esperanta Asocio, kaj klarigas, ke li volas esti piratestro de ĉia bando da esperantistoj. Bedaŭras mi, ke en diskutejoj de Interreto oni pridiskutis tiklajn aferojn negravajn, sed ne tiun fundan dokumenton, per kiu la nova prezidanto difinis la agadon de UEA en la tuja estonto. Ĉu denove branĉoj ne lasas vidi arbaron?

Niaj ceteraj kovrilaj temoj referas al aliaj temoj de la sama artikolo, BET37 kaj la Kongreso de SAT en Nagykanisza, kiu ankaŭ ne estis neeventa.

Sed ankaŭ ni tuŝas aliajn temojn, kiel la Kvaran Ĉapitron de La Faraono, de Prus-Kabe, kaj studo pri la Kaŭzo de malriĉuloj aŭ la kontraŭglobigo de la ekonomio.

.


Al Redaktore. ~ Al legota artikolo

Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Ree ĉe ni, havaja kanto orĥestrigita de Dimitar Terziev.


Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton,
10-an de novembro de 2001.