Redaktore

Redaktore via... Denove plaĉus al mi diri ion pri la filozofio de nia magazino. Mi scias ke ĝi ne estas —kvankam mi celas— la plej inda magazino en Esperantio, kaj ĝi havas multe da mankoj. Tamen, nia intenco ne estas fari multe da mono, aŭ disvastigi Esperanton. Tio, ke Esperanto estus tutmondigita, vere helpus al ni, kaj ja estus dezirinde. Tre valoraj homoj faras tion rekte. Nia vojo estas nerekta, sed pli agrabla. Nia klopodo direktiĝas al alia pli ĝentila publiko, al tiu esperantista. Niaj legantoj jam scias pri Esperanto, kaj volonte legas ĝin. Estas vere, ke multe da ili ne povas elspezi multe da mono en magazinoj, pri kiuj estas multe laŭ la esperanta etoso. De kiam mi ekrespondecis pri la magazino, mi sopiris al disvastigi uzon de Esperanto. Laŭ 22 numeroj, mi esperas, ke mi tion iom faris. De mia unua numero, mi enretigis la magazinon, kaj la reta versio ĉiam estis senpaga. Kial peti monon por tio, kion oni povas havi senpage en la reto? Jen bona demando. La respondo povas esti eĉ pli bona: ni ne vendas magazinon! Kajeroj el la Sudo estas bulteno de kleriga asocio laborista, HALE, kaj nia celo ja ne estas enriĉiĝi. Almenaŭ ne mone. Ni havas trezoron, Esperanton, kaj ni uzas ĝin por pliriĉigi nin mem kaj aliajn homojn, per ĝia uzo. Ni uzas opiniojn, ideojn kaj eĉ diskutojn —verajn vigligilojn pri ideoj—, kaj la rezulton, numerojn de la revuo, ni metas en Interreto je la dispono de ĉiuj. Evidente, tio kostas monon. Ni, pro tio, petas al ĉiu laboristo esperantista —ĉu emeritita, ĉu aktiva—, ke li aŭ ŝi abonu al la magazino, ĉar tion farante, oni helpas nin en nia klopodo. La kotizo ne estas alta, nur 6 eŭroj jare. Kaj kiel memoraĵo de nia laboro, ni sendas la surpaperan version al abonantoj, kiuj estas la solaj subtenantoj de nia agado. Estas ĉirkaŭ 70 abonantoj nun. Tamen, la lastan numeron de la magazino jam legis 650 per Interreto en la momento, kiam mi skribas tion. Granda sukceso, laŭ mi, kvankam mone la afero ne rilatu.

Julinka Litvinova

Oni trovas la prelegon de mi antaŭe promesita, La Sindromo de Babel', kiun eble multaj el vi, legantoj, atendis legi, finfine en la paĝo 8-a. Mi esperas, ke ĝi estos utila al vi. Se bezone, mi pretas respondi ĉiun ajn demandon pri ĝi. La alia juvelo de ni prezentata en nia magazino estas la priskribo, kiun Julinka Litvinova faras pri la Babilejo Karelia de Interreto, en paĝo 5-a. Nun eblas havi veran kongreson virtualan ĉiun tagon en Interreto. Se vi, leganto, havas komputilon kaj modemon, vi povas havi tujan kongreson kun kelkaj homoj de ĉia ajn parto de la mondo nun kaj ĉiun alian momenton. Tion rakontas al ni la kunkreintino de la afero. Ni danku ŝin.

Estas ankaŭ grava afero, malpli brila, mi konfesas, pri la lasta krizo de SAT, kiu tuŝas min rekte. Temas pri akra reago al mia raporto pri la kongreso de SAT en Hungario. La leganto legu la artikolon de Jakvo Ŝram en paĝo 19a, kaj sekvantan respondon mian. Mi ne celas pravi. Nur klarigi pri mia persona opcio, kaj kiel tio harmoniiĝas al mia institucia rolo en HALE.

Mankas la kutima ĉapitro de La Faraono, bedaŭrinde, pro manko da spaco. Tio, mi esperas, ne plu okazos. Ni daŭrigas la publikigadon de la interesa verko de Prus la venontan marton.

Mi esperas, leganto, ke vi trovos nian laboron sufiĉe leginda kaj diskutinda. Mi atendas viajn reagojn.

Dolĉeamare salutas vin,

Jesuo

Al legita artikolo Kajero 53-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Valso, verko 23-a b de Fernando Sor, midigita de mi mem.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 13-an de januaro de 2002.