HEF-KONGRESO

Kiel atendite la HEF-kongreso ne altiris la atenton de multaj E-istoj. Nur grupo da amikoj-konatoj ĉeestis por somerumi en Alikanto kaj klaĉi iomete en la internacia lingvo. Sed tamen 3 interesaj programeroj donis kvaliton al la ariĝo. La du prelegoj de la ĉina Sr-o Peng Zhenming, kiu parolis pri la ĉina lingvo kaj montris videobendon pri sia klubo E-ista en Ĉinio. La aliaj du programeroj estis ĉefrolulataj de Miguel Gutiérrez Adúriz. Li parolis pri la prononcado, kaj li emfazis la problemojn de la hispanoj por bone paroli. Li prezentis novan poŝ-vortaron sed ne la jam konata de ĉiuj «Amika», ne; li prezentis alian «2002» kaj promesis plibonigi ĉi tiun kaj eble post kelkaj jaroj ni havos, la tiel longe esperatan, «Amika». Ankau Tonyo del Barrio donis bonan prelegon pri elstara E-isto de antaŭ la hispana intercivitana milito: Emilio Herrera. Aŭgusto Casquero, kiel preskaŭ ĉiam, surprizis nin dirante ke li pretas organizi, denove, la UK-on en Valencia. Laŭ li Valencia estas nova urbo kaj la urbestraro estas aperta por tiaj eventoj. Ni ĉiuj devas apogi lin, almenaŭ kore kaj mense.

Pedro Garrote
Kongresanoj de HEF en Alikanto, auxgusto de 2002. Jacinto estas la dua dekstre, kaj Rodolfo estas apud la stelo, dekstre. Kaskero surgenuas je la dekstro.

Miaflanke, mi aldonu ke Ana Manero prelegis pri E-informado en foiroj kaj similaj aranĝoj. La parolado menciita far Marcos Cruz, de Sergey Maltsev, havis kiel titolon: «Esperanto dum la bolŝevisma tempo en Rusio» kaj priskribis la drastan evoluon de la movado ekde entuziasma apogo de la unuaj gvidantoj de Sovetio ĝis la terura persekuto fare de Stalin.

Ankaŭ mi aldonu mian personan impreson, ke la Kongreso estis iomete fiaska pro la malgranda nombro da kongresanoj, ĉirkaŭ 40. La ŝanĝo de dato (unue oni antaŭvidis okazigi ĝin samtempe kun la SAT-kongreso, kaj poste oni ŝanĝis al la unuaj tagoj de Aŭgusto) sendube influis. Ankaŭ, miaopinie, estis eraro okazigi tri monatojn antaŭe la E-Kongreson de Valencia kaj Murcia en La Vall d’Uixó, ĉar se oni estus okaziginta ĝin en Alicante samtempe kun tiu de HEF, sendube ĉeestintus pli da valencianoj kaj murcianoj.

Darío Rodríguez
López de Silva


Antaxua artikoloKajeroj el la SudoSekvanta artikolo


Muziko: Amata malnova Diksilando anonima usona kanto.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 12-an de oktobro de 2002.