La kongreso de Verono,
de Anĝelo La Manna

Angxelo Lamanna

Dum du jarmiloj la fortikaĵoj de Verono fermis la urbon al fremduloj. Nun la epoko kiam homoj en Eŭropo estis apartigitaj per mil landlimoj, finiĝas, kaj la fortikaĵoj de Verono brakumas karese mil kaj mil ulojn el diversaj landoj, kiuj estas allogitaj tien per la belo, la historioj, la ĉarmo, la riĉo kaj la gastemo de la tiu urbo. Esperantistoj kunportis propran aldonon al tiu liberema etoso. Ekde la 23a ĝis la 28a de Aŭgusto, 280 esperantistoj kunvenis en Verono, pro la 5a Eŭrop-Unia Esperanta Kongreso.

Preskaŭ ĉiu EUa lando estis raprezentiita je la kongreso, krome multaj kongresanoj alvenis el ne EU landoj, kiel Latvio, Litovio, Ĉeĥio, Bulgario kaj Kroatio. La plej fordevena partoprenanto, estis Ikuko Hirota, kongresanino 224, el Japanio.

Ni ĉiuj estas feliĉaj pro la falo de politikaj bariloj en Eŭropo, sed ankoraŭ unu limo ekzistas inter homoj: lingvaj diferencoj. Eŭropa Unio agnoskas 11 naciajn lingvojn, kaj aldone, multaj EUanoj parolas minoritatajn lingvojn. Ni demandas: ĉu eblas efike krei veran eŭropan komunumon, se ekzistas baro kiu apartigas persone la homojn? Ĉu eblas konstrui eŭropan societon, se homoj malfacile povas komuniki inter si? Ĉu eblas krei novan popolon, kies anoj ne povas libere amikumi, labori, ami, diskuti, disputi kaj amuziĝi kune? Ĉu estas rajto havi eblecon fari tion? Ĉu eblas solvi la problemon, burokratie enkondukante unu lingvon kiel oficialan lingvon de ĉiuj eŭropanoj? Ĉu tio detruos kulturan trezoron de nia kontinento? Ĉu tio respektas la rajtojn de homoj? Tiu estis la temo de la kongreso: «Efektiva Lingva Egaleco: ĉu Rajto de Eŭropanoj?».

Esperantistoj dum tiuj tagoj rilatigis la lingvajn problemojn de Eŭropa Unio al centjara sperto de la esparantista movado. Pri la temo, prelegis prof Humphrey Tonkin, iama prezidanto de UEA, d.ro Umberto Broccatelli, eksa prezidanto de Esperanta Europa Unia Komitato (EEU), Claude Longue-Epèe, prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto, Daffyd ap Fergus, ĝenerala sekretario de EEU, kaj gazetisto aktiva en la disvastigo de esperantaj ideoj, Seàn O’ Riain, irlanda diplomato kaj nova prezidanto de EEU.

John Wells kaj Augusto Casquero de la Cruz, aldonis altvalorajn kulturajn informojn al diskutoj. La unua, parolis pri la evoluo de alfabetoj en Eŭropo, la dua pri la hispana sperto en lingvaj politikoj.

Tre grava estis la kontribuo de la juna franco Xavier Dewidehem, prizorganto de projekto «Euroscola en Esperanto», kiu ebligis jam tri fojoj liceanojn el diversaj eŭropaj landoj, viziti la Eŭropan Parlamenton, partopreni diskutojn kiel «veraj parlamentanoj», kaj komuniki danke al Esperanto. Malgraŭ la klopodoj de Xavier Dewidehem, post tri sukcesaj okazoj, funkciuloj de EUa Parlamento ne kunsentis la daŭrigon de la projekto. Subteno de ĉiu esperantisto nepre necesas, por ke tia bela sperto ade reokazos. Fine, Humphrey Tomkin donis al spektantoj interesan prelegon pri «Shakespeare, Italio, Internacia Lingvo».

Flanke de tiuj seriozaj aferoj, pli amuzaj, sed ne malpli seriozaj aferoj, okazis. Lingvo ja estas ilo por rilatigi homojn, do koncertoj, ekskursoj, «sociaj okazoj», kaj paŭzoj, estas nepre necesaj kaj gravegaj en ĉiu esperanta kunveno! Eble, tiu kongreso estos historia etapo meze de la vojo al enkonduko de Esperanto en Eŭropaj Instancoj, eble ĝi estos historia etapo meze de la vojo al Fina Venko. Sed, ja estis por ĉiu partoprenanto bona ŝanco por viziti belegan urbon, ĝuj inteligentajn vortojn kaj koni novajn amikojn!

Verono, la urbo de la Euxropa Kongreso 2002.

Antaxua artikoloKajeroj el la SudoSekvanta artikolo


Muziko: Preludo de la Sonato en La minora, de Arcangello CORELLI (1653-1714).


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 12-an de oktobro de 2002.