La 76-a Kongreso de SAT en Ŝodefon'

Karaj ge-kdoj, jen finiĝis la 76-a SAT-Kongreso okazinta ne Ĉaŭdefono Svislando. Evidente vi ricevos kompletan raporton en nia «Sennaciulo». Grava por mi estis ke la Kongreso subtenas la decidon de la P.K. partopreni la Eŭropan Socialan Forumon, okazonte en St-Denis inter la 12-a kaj 16-a de novembro. La homoj, kiuj volas kunagadi aŭ kunlabori (ankaŭ ne -SAT-membroj) anoncu sin, al mi aŭ rekte al Vincento Charlot aŭ Rene Ballaguy. Ĉiuj proponoj bonvenas tiujn, kiuj povus helpi ties agadon. Ankaŭ grava estas ke la LEA-Komitato unuanime decidis akcepti SATEH kiel LEA-o en Hispanio. La nova LEA-o estas petata indiki aŭ elekti inter si reprezentanton por la Ĝenerala Konsilantaro de SAT. Estas memevidente ke la reprezentanto estas subtenanto de SAT kaj volas agadi favore al plikreskigo de nia asocio. Ke ĉi tiu persono estas mem membro de SAT estas la deziro de la plejmulto de la partoprenantoj de nia Kongreso. Certe tio ne estas problemo por SATEH kie jam nun la plejmulto el la membroj estas SAT-anoj. Plej verŝajne la decido de nia LEA-komitato forte influiĝis de la ĝis nun jam farita laboro de SATEH favore al SAT. En la LEA-Komitato partoprenis reprezentantoj de LEA/G, SLEA, SATEB, SAT-Amikaro, SATEH, de la nederlandlingva regiono. Mankis anoj de PREM (pro viza kialo, do certe ne pro malintereso), kaj HALE.

Pikoj de Chaux-des-Fonds

Interesa estis la vizito de la prezidanto de la svisa komunista partio al la kunsido de la Komunista Frakcio de SAT. Li kun granda intereso aŭskultis al la diskutoj, klare respondis al la demandoj faritaj, kaj li promesis informi la svizajn k-dojn pri la ekzisto kaj uzado de Esperanto en SAT. Ege interesis lin nia maldekstra, progresema batalo en la sino de SAT. Li montris sian estimon, ke SAT kvankam multotendenca, kapablis unuigi la diversajn maldekstrajn fortojn al kunlaborado. Mi pensas, ke ni povas diri, ke SAT estas ekzemplo pri kunagado de malsamaj, tamen progresemaj tendencoj kaj grupoj sur unu flago. La anoj (plejparto) de Liberecana Frakcio profitis la okazon viziti «Espace Noir» (nigran spacon), la liberecana / anarkiista kooperativo en St Imier, iam la urbo kie oni subskribis gravan anarkiistan tekston. Ankaŭ tie, ni SAT-membroj povis montri nian laboremon kaj pretecon al kunlaboro kun aliaj tendencoj. Ni povis montri ke SAT ne estas aro de fanatikuloj unutendencaj sed agantoj kun malferma spirito. Okulfrapis en la granda belega domo de la kompanoj de St-Imier la bela kinosalono, aŭditorio, riĉega biblioteko, la ekspozicia spaco kaj trinkejo.

Ankaŭ la ekologiistoj havis sian kunsidon kaj prezentis interesan deklaron kiu aperos certe en nia Sennaciulo. Sennaciista Frakcio kunvenis kaj pridiskutis kaj plifajnigis la bazan tekston de la Frakcio. Plian informon vi trovos poste sur paĝo de la Frakcio kaj en Sennaciulo. Prezidantoj de la laborkunsidoj estis Grazien Opulskiene, Stan Keable, Michel Duc Goninaz kaj Vincento Charlot. La nova Konflikt-Komisiono konsistas el Djemil Kessous, Tahira Masako kaj Gary Mickle kiel sekretario. Gary Mickle iĝis laŭ statute la nova sekretario de la Ĝenerala Konsilantaro. En ĉiu kunsido partoprenis ano de la Plenum-Komitato kiel obzervanto, sed mi povas diri ke neniu k-do havis la ideon, ke li devas plenumi taskon, sed havis la avantaĝon partopreni interesan kunsidon. Evidente ne eblas plendi pri la peza kaj plenplena programo, sed ne eblis partopreni (bedaŭrindege) al ĉiuj kunsidoj (sama horo sama tago).

La 76-a SAT Kongreso finis kun kantado de «la internacio» kaj la «SAT-Himno».K-do Petro Chrdle montris kun belaj bildoj la vojon al la 77-a SAT Kongreso okazonte en 2004 en Bratislavo Slovakio. Jen tre modesta absolute ne plena raporteto de nia SAT-Kongreso.

Preskaŭ mi volis diri, ke de lundo la 21-a de julio Kreŝo denove laboris, sed mi tiel ege perfortus la veron. Devas esti ke ek de morgaŭ Kreŝo denove laboras en SAT-sidejo en Parizo. Permesu ke mi esprimu mian grandegan admiron, pri tio, kion nia k-do jam dum jaroj faras por SAT. Pripensu pri ĝi kiam li petos viajn helpon kaj subtenon.

Plej kamarade via

Jakvo

Regreso Kajeroj ~ Kajero 60 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: Variaĵoj por gitaro pri La harmonia forĝisto de Georgo Haendel, verkitaj de Mario Ĝuljani.