Kultura Semajno de Katalunio

Devas mi pardonpeti pro tio, ke mi erare diris la lastan numeron, ke la 11-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo estos en Kambrils, ĉar ĝi vere okazos en la urbo Sankta Susana, de la 4-a al la 11-a de oktobro de 2003. Sankta Susana estas je 49 kilometroj norden de Barselono, kaj la kunvenejo estas en Hotelo Mercury, je 20 metroj de la stacidomo. La aliĝo kostas 24 eŭrojn, kaj manĝado kaj dormado en dulita ĉambro kostas 30 eŭrojn tage, kaj en unulita ĉambro, 36 eŭrojn.

La semajno havas kvar partojn: prelegojn, ekskursojn, distraĵojn, kaj samideanan etoson. Minimume ĉiam estas kvar prelegojn, plej malsimilaj unu al la aliaj kiel eble, kaj ili povas temi pri Esperanto aŭ alia afero de ĉiutaga vivo nia. Kaj la kadro de tiu aranĝo estas neforgesebla kaj nemankebla mezpunkto de Mediteraneo!

Tiun ĉi renkonto okazas ĉiun oktobron. Se vi povas ĉeesti, ĝuu venontjare etoson kulturan kaj amikan esperante.


Regreso Kajeroj ~ Kajero 60 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: Kaŝita, popolkanto sudamerika, aranĝita de Majkel Dalavenu' por tri gitaroj kaj rearanĝita de mi por klarneto kaj gitaroj..