La Faraono
Ĉapitro 11-a

Egipto, de l' aero

La monato Tot finiĝis kaj komenciĝis la monato Paofi (dua parto de julio). La akvo de Nilo, antaŭe verda, fariĝis blanka, poste ruĝa kaj senĉese kreskis. La reĝa akvomontrilo en Memfiso estis plenigita preskaŭ ĝis la alteco de du homoj, kaj Nilo kreskis ĉiutage je du manlarĝoj. La plej malaltaj kampoj estis superverŝitaj, de la pli altaj oni rapide kolektis linon, vinberojn kaj specon de kotono. Sur la lokoj, kiuj matene estis ankoraŭ sekaj, vespere plaŭdis la ondoj.

Ŝajnis, ke fortega kvankam nevidebla vento blovas de la fundo de l’ rivero. Ĝi plugas sur ĝi grandajn sulkojn kaj plenigas per ŝaŭmo, poste glatigas la supraĵon de la akvo, kaj post momento tordas ĝin en senfundajn akvoturnojn.

Ree ĝi plugas, ree glatigas, tordas, alpelas novajn akvajn montojn, novajn ŝaŭmajn striojn kaj senĉese levas la murmurantan riveron, senĉese akiras novajn terajn pecojn. Iafoje la akvo, atinginte ian limon, transsaltas ĝin en la daŭro de unu ekrigardo, verŝiĝas sur la malaltaĵon kaj formas brilantan lageton tie, kie antaŭ unu momento la velkintaj herboj falis teren cindrigitaj.

Kvankam la leviĝo atingis apenaŭ la trionon de la ordinara alteco, jam la tuta bordo estis subakvigita. Ĉiuhore iu bieno sur monteto fariĝis simila al insulo, en la komenco, apartigita de la aliaj nur per mallarĝa kanalo, kiu iom post iom plilarĝiĝis kaj pli kaj pli apartigis de la najbaraj domoj la novan insulon. Ofte iu, kiu eliris al la laboro piede, revenis en ŝipeto.

Pli kaj pli multe da ŝipetoj kaj flosoj aperis sur Nilo. De unuj oni fiŝkaptis per retoj, en aliaj oni transportis la rikoltojn en la grenejojn aŭ la blekantajn brutojn en la stalojn, en aliaj oni akceptis vizitojn, por anonci al ili la leviĝon de Nilo (kiun vidis ĉiuj), inter ridoj kaj krioj. Iafoje ŝipetoj, kuniĝintaj kiel aro da anseroj, diskuradis en ĉiujn direktojn por tralasi grandegan floson, kiu portis el Supra Egipto malsupren grandegajn ŝtonojn, elhakitajn en la apudbordaj minejoj.

En la aero ĉie, kie povis aŭdi la orelo, sonis la kreskanta akvo, krio de la timigitaj birdoj kaj gajaj kantoj de l’ homoj: Nilo leviĝas, ni havos multe da greno.

Dum ĉi tiu tuta monato oni faris juĝan esploron en la afero de la atako kontraŭ la domo de l’ kronprinco. Ĉiumatene ŝipo kun oficistoj kaj soldatoj albordiĝis al iu bieno. Oni forŝiris homojn de ilia laboro, superŝutis ilin per insidaj demandoj, batis per bastonoj. Ĉiuvespere du ŝipoj revenis Memfison: unu portis la oficistojn, la alia la arestitojn.

Tiamaniere oni kaptis kelkcenton da krimuloj, el kiuj granda parto sciis pri nenio. La duonon minacis la malliberejo aŭ kelkjara laboro en la ŝtonminejoj. Sed oni eksciis nenion: nek pri la kondukintoj de l’ atako, nek pri la pastro, kiu admonis la popolamason disiri.

En la princo Ramzes kuniĝis ekstreme kontraŭaj ecoj. Li estis vivega kiel leono kaj obstina kiel bovo. Sed krom tio li posedis grandan saĝon kaj profundan senton de l’ justeco.

La Kronprinco enketas

Vidante, ke la juĝa esploro restas sen rezultato, la princo mem ŝipveturis Memfison kaj ordonis malfermi al si la malliberejon.

Ĝi estis konstruita sur monteto, estis ĉirkaŭita de alta muro kaj konsistis el granda nombro de konstruaĵoj ŝtonaj, brikaj kaj lignaj. Ĉi tiuj konstruaĵoj estis plejparte nur vestibloj aŭ loĝejoj de l’ gardistoj. La malliberuloj estis fermitaj en subteraj kavernoj, elhakitaj en kalka ŝtonego.

Kiam la kronprinco transpasis la pordon, li rimarkis areton da virinoj, kiuj lavis kaj nutris malliberulon. Ĉi tiu homo, nuda kaj similanta skeleton, sidis sur la tero, kun la manoj kaj piedoj en kvar truoj de kvadrata tabulo, anstataŭanta katenojn.


—Ĉu de longe ĉi tiu homo tiel suferas?— demandis la kronprinco.
—Du monatojn —respondis la gardisto.
—Ĉu longe ankoraŭ li devas resti ĉi tie?
—Unu monaton.
—Kion li faris?
—Li insultis oficiston, kolektantan la impostojn.

La prineo sin turnis kaj ekvidis alian areton, konsistantan el virinoj kaj infanoj. Inter ili estis maljuna homo.


—Ĉu ili estas malliberuloj?
—Ne, via ekscelenco. Tio estas familio, atendanta la kadavron de krimulo, kiu estas sufokota... Jen oni kondukas lin en la ĉambron...— diris la gardisto.

Poste turnante sin al la areto, li diris:


—Estu paciencaj ankoraŭ unu momenton, karaj homoj, vi tuj ricevos la korpon.
—Ni tre dankas vin, nobla sinjoro, —respondis la maljunulo, kredeble la patro de la krimulo.— Ni eliris el nia domo hieraŭ vespere, la lino restis sur la kampo, kaj jen Nilo leviĝas!...

La princo paliĝis kaj haltis.


—Vi scias— li turnis sin al la gardisto, —ke mi havas la rajton de pardono?
—Jes, erpatre— respondis la gardisto sin klinante, kaj poste li aldonis: —Laŭ la leĝoj, kiel rememoro de via vizito en ĉi tiu loko, ho filo de suno, devas ricevi malgrandigon de l’ puno la krimuloj bone kondutantaj, kiuj estis kondamnitaj pro ofendo de la religio aŭ ŝtato. La listo de ili estos metita ĉe viaj piedoj dum ĉi tiu monato.
—Kaj tiu, kiu atendas nun la sufokon, ĉu li ne havas la rajton ricevi mian pardonon?

La gardisto disetendis la manojn kaj kliniĝis silente.

Ili ekiris antaŭen kaj trapasis kelke da kortoj. En lignaj kaĝoj, sur nuda tero, svarmis sur malvasta spaco la kondamnitoj. En unu konstruaĵo sonis teruraj krioj: oni batis, por ricevi konfeson.


—Mi volas vidi la kulpigitajn pri la atako kontraŭ mia domo— diris la kronprinco profunde impresita.
—Ili estas pli ol cent— respondis la gardisto.
—Elektu la plej kulpajn laŭ via opinio kaj esploru ilin en mia ĉeesto. Sed mi ne volas, ke ili rekonu min.

Oni malfermis al la kronprinco la ĉambron, en kiu estis okupita la esplora oficisto. La princo ordonis al li resti sur lia seĝo kaj li mem sidiĝis post kolono.

Baldaŭ komencis aperi, unuope, la kulpigitoj. Ĉiuj estis malgrasaj; iliaj haroj kaj barboj kreskis longaj, iliaj okuloj havis esprimon de trankvila frenezo.


—Dutmoze— diris la oficisto —rakontu, kiel vi atakis la domon de lia ekscelenco, erpatre?
—Mi diros la veron, kiel ĉe la juĝo de Oziriso. Tio estis vespere en la tago, kiam Nilo estis leviĝonta. Mia edzino diras al mi: «Venu, patro, ni suriros la monton, de kiu oni povas pli frue vidi la signalon en Memfiso.» Ni do suriris la monton, de kiu oni povas pli facile vidi la signalon en Memfiso. Tiam al mia edzino proksimiĝis soldato kaj diras: «Iru kun mi en ĉi tiun ĝardenon, ni trovos tie vinberojn aŭ eble ion ankoraŭ pli bonan.» Mia edzino eniris en la ĝardenon kun la soldato, kaj mi terure ekkoleris kaj rigardis al ili trans la muro. Ĉu ili ĵetis ŝtonojn en la domon de l’ kronprinco? mi ne povas tion diri, ĉar pro la arboj kaj mallumo mi povis vidi nenion.
—Kaj kiel vi povis lasi la edzinon kun la soldato?— demandis la oficisto.
—Kun la permeso de via ekscelenco, kion mi povis fari? Mi estas nur kamparano, kaj li batalisto kaj soldato de lia sankteco...
—Kaj ĉu vi vidis la pastron, kiu parolis al vi?
—Tio ne estis pastro— respondis la kamparano per firma tono. —Tio devis esti la dio Num mem, ĉar li eliris el la trunko de figarbo kaj havis ŝafan kapon.
—Kaj ĉu vi vidis, ke li havis ŝafan kapon?
—Kun via permeso, mi ne memoras bone, ĉu mi mem vidis aŭ ĉu aliaj tiel diris: Miajn okulojn kovris la maltrankvilo pri la edzino.
—Ĉu vi ĵetis ŝtonojn en la ĝardenon?
—Por kiu mi estus ĵetinta ilin, sinjoro de l’ vivo kaj morto. Se mi tiam trafus la edzinon, mi farus al mi maltrankvilon por tuta semajno, se la soldaton, mi ricevus tian pugnofrapon en la ventron, ke la lango elirus. Ĉar mi estas nur kamparano, kaj li soldato de nia sinjoro eterne vivanta.

La kronprinco kliniĝis de post la kolono. Oni forkondukis Dutmoze’on kaj enkondukis Anup’on. Tio estis malalta kamparano, sur la dorso li havis ankoraŭ cikatrojn de la bastonoj.


—Diru Anup— komencis ree la oficisto, —kiel tio okazis en la atako kontraŭ la domo de l’ kronprinco?
—Okulo de la suno— respondis la kamparano— vazo de l’ saĝeco, vi scias plej bone, ke mi ne faris la atakon... Nur venis al mi najbaro kaj diras: «Anup, ni iru sur la monton, ĉar Nilo leviĝas.» Kaj mi diras: «Ĉu efektive ĝi leviĝas?» Kaj li diras: «Vi estas pli malsaĝa ol la azeno, ĉar la azeno ja aŭdus la muzikon sur la monto, kaj vi ne aŭdas.»

Kaj mi respondas: «Mi estas malsaĝa, ĉar mi ne lernis skribi; sed kun via permeso, alia afero estas la muziko, alia la leviĝo de Nilo.» Kaj li diras: «Se ne estus la leviĝo, oni ne havus kaŭzon por la ĝojo, muziko kaj kantoj.» Ni do iris, mi diras al via justeco, sur la monton, kaj tie oni jam dispelis la muzikistojn kaj ĵetis ŝtonojn en la ĝardenon...


—Kiu ĵetis?
—Mi ne povis distingi. Ili ne havis aspekton de kamparanoj: ĝustadire ili similis malpurajn paraŝitojn, kiuj distranĉas la mortintojn por enbalzamigo.
—Ĉu vi vidis la pastron?
—Kun la permeso de via vigleco, tio ne estis pastro, sed certe ia spirito, kiu gardas la domon de l’ kronprinco... li vivu eterne!...
—Kial spirito?
—Ĉar iafoje mi vidis lin, kaj iafoje li ien malaperis.
—Ĉu eble li tiam estis kaŝita en la popolamaso? Boleslau Prus, auxtoro de *La Faraono*
—Sendube la popolamaso iafoje kovris lin. Sed krom tio jen li estis pli alta, jen pli malalta.
—Eble li suriris monteton kaj poste mallevigis?
—Sendube, li suriris kaj malleviĝis, sed eble li plilongiĝis kaj malplilongiĝis, ĉar li estis granda faranto de mirakloj. Apenaŭ li diris: «Tuj leviĝos Nilo» kaj en la sama momento Nilo komencis kreski.
—Ĉu vi ĵetis ŝtonojn, Anup?
—Kiel mi kuraĝus ĵeti ŝtonojn en la ĝardenon de la kronprinco?... Mi ja estas simpla kamparano, kaj mia mano sekiĝus ĝis la kubuto pro tia malpiaĵo.

La princo ordonis interrompi la esploradon. Kaj kiam oni elkondukis la kulpigitojn, li sin turnis al la oficisto.


—Do ĉi tiuj homoj apartenas al la plej kulpaj?
—Vi diris, sinjoro —respondis la oficisto.
—En tia okazo oni devas hodiaŭ senprokraste ellasi ilin. Oni ne povas malliberigi homojn pro tio, ke ili volis konvinkiĝi, ĉu la sankta Nilo leviĝas, aŭ pro tio, ke ili aŭskultis muzikon.
—Plej alta saĝo parolas per via buŝo, erpatre —diris la oficisto. —Oni ordonis al mi trovi la plej kulpajn, mi do elektis tiujn, kiujn mi trovis. Sed mi ne havas la povon redoni al ili la liberecon.
—Kial?
—Rigardu, via ekscelenco, ĉi tiun keston. Ĝi estas plena de papirusoj, sur kiuj estas skribitaj la aktoj de la afero. La juĝisto de Memfiso ĉiutage ricevas raportojn pri la rezultatoj de la juĝa esploro kaj transdonas ilin al lia sankteco. Kio do fariĝus el la laboro de tiom da instruitaj skribistoj kaj grandaj homoj, se oni liberigus la kulpigitojn?
—Sed ili estas senkulpaj! —ekkriis la princo.
—Estis atako, estis do krimo. Kie ekzistas krimo, devas ekzisti krimuloj, kaj kiu jam falis en la manojn de la justeco kaj estas enskribita en la aktoj, tiu ne povas foriri sen rezultato. En la drinkejo oni trinkas kaj pagas; en la foiro oni vendas kaj ricevas la monon; sur la kampo oni semas kaj rikoltas; en la tombo oni ricevas la benojn de la mortintaj antaŭuloj. Kiel do iu veninte en la juĝejon, povus foriri sen io ajn, kiel vojaĝanto, kiu haltas en la mezo de sia vojo kaj turnas la paŝojn al sia domo, ne atinginte la celon?
—Vi saĝe parolas —respondis la kronprinco. —Tamen diru al mi, ĉu lia sankteco mem ne havus la rajton liberigi ĉi tiujn homojn?

La oficisto krucis la manojn kaj klinis la kapon.


—Li, egala al dioj, povas fari ĉion, kion li volas: liberigi la kulpigitojn, eĉ kondamnitojn; li eĉ povas detrui la aktojn de la afero, kaj tio, farita de ordinara homo, estus granda malpiaĵo.

La princo adiaŭis la juĝiston kaj ordonis al la gardisto doni pli bonan nutraĵon al la kulpigitoj pri la atako; la elspezojn li promesis pagi mem. Poste incitita li forveturis al la alia bordo de la senĉese plilarĝiĝanta rivero kaj iris en la palacon peti la faraonon nuligi la malfeliĉan aferon.

Sed en tiu tago lia sankteco estis okupita per multenombraj religiaj ceremonioj kaj per la kunsido kun la ministroj, la kronprinco do ne povis lin vidi. Tiam la princo sin turnis al la granda skribisto, kiu, post la ministro de la milito, havis plej grandan influon. Ĉi tiu maljuna kortegano, pastro de unu el la temploj de Memfiso, akceptis la princon afable, sed malvarme. Aŭskultinte ĉion, li respondis:


—Mi miras, ke via ekscelenco volas maltrankviligi nian sinjoron per tiaj aferoj. Tio estas, kvazaŭ vi petus lin ne ekstermi la akridojn, kiuj falis sur la kampojn...
—Sed ĉi tiuj homoj estas senkulpaj!
—Ni, via ekscelenco, ne povas tion scii, ĉar pri la kulpo decidas la leĝo kaj la juĝo. Unu afero estas por mi certa, ke la ŝtato ne povas toleri atakojn kontraŭ ies ajn ĝardeno, tiom pli kontraŭ la propraĵo de la kronprinco.
—Vi juste parolas, sed kie estas la kulpaj?... —demandis la princo.
—Kie ne estas kulpaj, devas esti, almenaŭ, punitaj. Ne la kulpo, sed la puno, sekvanta la krimon, instruas la aliajn, ke estas malpermesite tion fari.
—Mi vidas —interrompis la kronprinco —ke via ekscelenco ne subtenos mian peton ĉe lia sankteco.
—Saĝo fluas el via buŝo, erpatre —respondis la altrangulo. —Neniam mi povus doni al mia sinjoro konsilon, kiu malutilus la respekton al la leĝa povo...

La princo revenis hejmen ĉagrenita kaj mirigita. Li sentis, ke oni agas maljuste kontraŭ kelkcento da homoj, kaj vidis, ke li ne povas savi ilin, same kiel li ne povus liberigi homon, sur kiun falis obelisko aŭ kolono de templo.


—Tro malfortaj estas miaj manoj por levi ĉi tiun konstruaĵon —pensis la princo kun doloranta koro.

Unuan fojon li eksentis, ke ekzistas ia senfine pli granda forto ol lia volo: la ŝtata racio, kiun respektas eĉ la ĉiopova faraono, kaj antaŭ kiu devas kliniĝi li, la kronprinco!

Faraono de la Antikva Egipto

Falis la nokto. Ramzes ordonis al la servistoj akcepti neniun kaj sola promenis sur la teraso, meditante.


—Terura afero!... Tie disiĝis antaŭ mi la nevenkeblaj regimentoj de Nitager, kaj tie ĉi —la gardisto de la malliberejo, la juĝisto kaj la granda skribisto baras al mi la vojon... Kio ili estas?... Mizeraj servistoj de mia patro (li vivu eterne!), kiu en ĉiu momento povas faligi ilin inter la sklavojn kaj sendi ilin en la ŝtonminejojn. Sed kial mia patro ne povus liberigi la senkulpajn? Ĉu la ŝtato ne volas?... Kaj kio estas la ŝtato?... Kion ĝi manĝas, kie ĝi dormas, kie estas liaj manoj kaj lia glavo, kiun ĉiuj timas?

Li ekrigardis en la ĝardenon kaj inter la arboj, sur la supro de l’ monteto ekvidis, la du grandegajn siluetojn de la pilonoj, sur kiuj brulis la torĉoj de la gardistoj. La gardistoj neniam dormas —pensis li, —la pilonoj neniam manĝas, tamen ili estas. Pilonoj, kiuj ekzistas de nememorebla tempo, potencaj kiel la estro, kiu konstruis ilin —Ramzes Granda.

Ekmovi ĉi tiujn konstruaĵojn kaj centojn da similaj; trompi ĉi tiujn gardistojn kaj centojn da aliaj, kiuj defendas la sendanĝerecon de Egipto; malobei la leĝojn, kiujn lasis Ramzes Granda kaj aliaj potenculoj, liaj antaŭuloj ankoraŭ pli grandaj ol li, —la leĝojn, kiujn dudek dinastioj sanktigis per sia respekto...

En la animo de l’ princo, la unuan fojon en lia vivo, aperis malklara, sed potenca koncepto pri Ia ŝtato. La ŝtato estas io pli potenca ol la templo en Teboj, pli granda ol la piramido de Ĥeops, pli antikva ol la piedestalo de Sfinkso, pli fortika ol la granito. En ĉi tiu grandega, kvankam nevidebla konstruaĵo, la homoj estas kiel formikoj en fendo de ŝtonego, kaj la faraono kiel arĥitekto vojaĝanto, kiu apenaŭ sukcesas meti unu ŝtonon en la muro kaj jam devas foriri. Kaj la muroj kreskas de generacio al generacio kaj la konstruado daŭras.

Ankoraŭ neniam, li, la filo de l’ reĝo, sentis tiel sian malgrandecon, kiel en ĉi tiu momento, kiam lia rigardo vagis tra la nokto super Nilo, inter la pilonoj de la faraona kastelo kaj inter la neklaraj, sed potencaj siluetoj de la temploj de Memfiso.

Subite, inter la arboj, kies branĉoj tuŝis la terason, eksonis voĉo:


—Mi konas vian ĉagrenon kaj mi benas vin. La juĝo ne liberigos la kulpigitajn kamparanojn. Sed ilia afero povas esti nuligita kaj ili revenos en paco hejmen, se la intendanto de via bieno ne subtenos la plendon pri la atako.
—Do mia intendanto plendis antaŭ la juĝo?... —demandis la mirigita princo.
—Vi diris la veron. Li prezentis ĝin en via nomo. Sed se li ne venos en la tribunalon, estos neniu plendanto; kaj kie ne estas plendanto, ne estas krimo.

La arbetoj ekmurmuretis.


—Haltu! —kriis Ramzes —kiu vi estas?

Neniu respondis, nur ŝajnis al la princo, ke en la strio de la lumo de l’ torĉo, brulanta en la unua etaĝo, pasis kiel fulmo nuda kapo kaj pantera felo.


—Pastro?... —murmuretis la kronprinco. —Kial li sin kaŝas?...

Sed en la sama momento li ekpensis, ke ĉi tiu pastro povus kare pagi por la konsiloj, barantaj la plenumon de l’ justeco.


Regreso Kajeroj ~ Kajero 61 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: Pensoj de mortintoj, kanto de Georgo Brasan'.