Enkonduko en Muzikon: Georgo Brasan'

Georgo Brasan, kantisto

Filo de masonisto, li translokiĝis en Parizon je 1939, ne tre multe altirigite al prospekto fini sian abiturienton. Sen rimedoj, li estis gastigita de Ĵan Planŝ’, kiun li kantos poste per La cane de Jeanne (la kano de Johanino) kaj Chez Jeanne (ŝe Ĵan’, ĉe Johanino), kie li vivas ĝis ŝia morto, je 1968.

Li laboras en metiejo Renault, kaj je 1942 li publikigas poemlibron nomitan À la venvole. Post la milito, li verkas kaj aliĝas al la Federacio Anarĥiista, kaj li eĉ kolaboracias en la Liberecana (Libertaire). Jakobo Grelo malkovras lin je 1952, kaj sekve li translokiĝas en Trois Baudets kaj Pacra, registras sian unuan diskon por Philips, en kiu li inkluzivas la kantojn La malbona reputacio kaj La gorilo. Li publikigas dum tiutempo la novelon La turo de mirakloj (1953) kaj poemojn sub la nomo La malbona reputacio (1954). Post tiam, lia sukceso ne paŭzis ĝis kiam li mortis. Liajn diskojn oni rekopilis senĉese, kaj ofte la kantojn oni tradukas en diversajn lingvojn, inter ili la hispanan, kaj nedubeble li kontribuis, verŝajne senvole, lanĉi la modon kanti kun akompona de nur gitaro (kantaŭtoro).

La verkaro de Brassens konsistas el ĉirkaŭ 160 kantoj, kaj ĉiam estis celo por multe da komentoj kaj tentoj alpropriĝi de kelkaj kolektivoj, inter ili la plej bizara tiu de Jakvo Ĉarpentro’ (Jacques Charpentreau), kiu penis pruvi, ke tiu aktiva ateisto estas vere nekonscia kristano!

Veras, lia temaro ne estas ĉiam klara, sed tamen anarĥiismo plejoftas, kiel oni povas vidi je siaj kantoj Katastrofo kaj La pluralo; sed ankaŭ oftas bedaŭro al pasinto de la tempo de Franko Vilon’ (La mezepokulo), amikeco (Je l’ arbaro de mia koro, La kunuloj unue). Sed elirinte tiujn tri ideojn fortajn, oni ne scias kien la aŭtoro venas, kaj kelkaj el liaj tekstoj estas eĉ tre dubesencaj: La du onkloj, ekzemple, havas tian kunlaboron, kia ne malmankas en la mondo. Sed tio ankaŭ partoprenas lian universon: malamiko de etiketoj, difinoj, li kantas tion, kion li pensas entiu momento, sen tio, ke oni povu trovi koheron de teksto al teksto. Ateisto, li ne sukcesas liberiĝi pri la problemo de morto, kiun li kantas per ironio aŭ per poezio, kiu kaŝas maltrankvilon propran (La testamento, La funebro de antaŭe, Petego entombiĝi sub la paĝo de Sète). Ankaŭ li muzikis aŭtorojn «diskonigitajn»: François Villon (Plendo de damoj de tempoj diritaj), Victor Hugo (Gastilbelza), Francis Jammes (La preĝo), Ludoviko Aragon’ (Ne estas feliĉa amo), kaj tiel plu. Ĉiukaze, li enkondukas en siajn kantojn, kaj sekve en la kanton francan, poezion, kiun tiu lasta jam perdis delonge, sed poezio kun klazika tipo, kiu plaĉas al instruistoj pri humanstudoj. Ne mirinde, oni ofertis al li eniri la Akademion Francan, oferton, kiu li ne akceptis pro lia partikulara viv’ kaj pensmaniero.

Lia muziko povas ŝajni ĉiam sama, sed oni ne eraru: sub la simplaj akordoj de sia gitaro li kaŝis ĉiun ĝenron: java (Le bistrot), blues (Je la arbaro de mia kor’), kaj eĉ rokon (La kunuloj unue). Sa voĉo ne estas ekzakte «bela», sed lia maniero faligi vortojn, tre simila al kantistoj de blues, estas malfacile imitebla. La persono tenis atenton dum longe: per kruda verbo (oni vidu, ekzemple Rondo de vortaĉoj, La bulteno de sano) per atmosfero grumbla, li kreis baldaŭ la imagon de urso malbone lekita, des pli cxar li ĉiam rifuzis diskonigi la plej malgranda ero de sia privata vivo (kion li klarigas per Trumpeto de famo). Li klarigas ankaŭ, per humuro kaj ironio, pri siaj blagoj kaj pri la rolo, kiun la publiko igas lin ludi (La pornografo de la fonografo). Pri tio, dirus semiologiistoj, estas nova signo kaj relative stranga en tiu ĉi medio: stelo, kiu rifuzas ludi stelludon, fama homo, kies privatan vivon oni ne scias, ktp. Li permesas, tamen, malfermi kelkajn erojn pri siaj amikoj (Renato Fallet, Johano Petro Ĉabrol, ktp), kio partoprenas ankaŭ en sia universo kaj mito.

Gravas pli ol lia influo sur juna kanto (Petro Pret kaj multaj aliaj), pli ol la omaĝoj al li (Premio de poezio de la Franca Akademio, 1967, Al Brassens, kanto de Johano Ferrat) estas la imago de homo simpla kaj sincero, kiu imponas kaj ĉeestos sendube.


Regreso Kajeroj ~ Kajero 61 ~ Esperanto Hispanio Progreso
Muziko: Kanto de Overnio, kanto de Georgo Brasan'.