Franko Sinatro

Frank Sinatr', je la sepdekaj jaroj Frank' Sinatro estis konata kiel La Voĉo, pro la kvalito de sia kantado.

Li reprezentas popolan kantarton en Usono dum la lasta jarcento, kaj tiu stilo influis la okcidentajn landojn dum la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de la jarcento 20-a.

Decembron la 12-an 1915 bebo nomumota Francis Alberto Sinatra naskiĝis en Hoboken, Novjerzo. Liaj gepatroj nomiĝis Antonjo Martin kaj Natalja Della.

Kiam li jam dekkvinjariĝis, li forlasis lernejon kaj decidis sekvi la paŝojn de idolo sia, Bing Krosbi. Je 1935 li partoprenis konkurson radian kantante kaj dancante kun aliaj tri homoj. Ili venkis la konkurson kaj ili kreis la grupon Hoboken Kvar, kiu sukcesis turneri dum kelkaj jaroj. Aldone, li kantis ĉe kelkaj radiostacioj dum kelkaj jaroj, ĝis lin trovis fama trumpetisto Hari Jakobo, kiu decidis, ke li povus esti bona ĉefkantisto je sia bando La muzikfaristoj (The Music Makers).

Sinatra forlasis tiun grupon post sep monatoj, kaj li aliĝis la Orkestron de Sŭing de Tomi Dorsi. Tie klasika Sinatra aperis, kaj la idolo Sinatra komencis esti. Je la kvardekaj jaroj li komencis sian solan karieron, kaj li komencis havi multe da adoleskantinoj, kiuj amegis lian emocihavajn scenaĵojn kaj unikajn frazigajn kantojn.

La unua sukcesokanto registrita de li datumiĝas je 1939, Ĉio aŭ nenio ajn (All or nothing at all), sed ĝi aperis je 1943, nur tri jaroj antaŭ li iĝis aktoro. Inter liaj unuaj filmoj, la plej sukcesa estis Ankoroj supren! (Anchors away) kaj Je la urbo (On the Town) je 1949.

Je la komenco de la kvindekaj jaroj, li havis problemojn: liaj voĉkordoj estis difektitaj kaj sangis. Ankaŭ lia emocia vivo ŝanĝis akre: li forlasis sian edzinon kaj tri infanojn por stelulino Ava Gardner. Aldone, la roloj ofertataj al li estis sengravaj, kaj li perdis postenon je sia filmokompanio, diskokompanio kaj eĉ lia reprezentanto forlasis lin. Sed Ava Gardner apogis lin, kaj li sukcesis roli je la 1953-a filmo De ĉi tie ĝis eterno, obtenonte Oskaron kiel la plej bonan neĉefan rolon. Du jarojn poste li denove sukcesis je La homo kun ora brako kaj je 1962 je La manĉura kandidato. Same, li rolis aliajn malpli gravajn filmojn Uloj kaj ulinoj (1955), Alta societo (1956) kaj Amiko Joey (1957). Li formis grupon sub la nomo La rataro, kiu dekomence celis drinki kaj festumi dumnokte: Dean Martin, Sammy Davis Jr., Peter Lawford kaj Joey Bishop, kaj poste ankaŭ Milton Berle, Shirley MacLaine kaj Tony Curtis. Sed vere temis pri aro da kantistoj kaj dancistoj, kiu performis en teatroj kaj kino, kiel atestas la filmoj La dekunu de la Oceano, Tri serĝentoj (1962), Kvar por Teksasoj (1963) kaj Robin kaj la sep ĉapeletoj (1964), kiuj montris la ĝojon kaj vivostilon festumi tranokte ĝis la mateno.

Sed lia kantista kariero denove naskiĝis je 1953, per Kapitol Rekords. Li havis muzikaranĝiton, Nelson Riddle, kiu produktis diskojn plej popolajn tiam, kiel Kantoj por junaj amantoj, Afero sŭinga, Venu flugi kun mi, Sŭing facila, Je la etaj horoj, kaj Kantoj por sŭingaj amantoj. Dum tiu periodo lia kantstilo disvolvis, kaj ĝi gamis de tristo al facilanimo. Je la fino de la kvindekaj jaroj li denove estis sukcesa kantisto, aktoro kaj negocisto. Li divorcis Ava Gardner-n, kaj post kelkaj flirtadoj, li edziĝis al vidvino de Zeppo Marx, Barbara. Li emeritiĝis je 1971, sed li faris kelkajn kantojn kaj aperis en televido, kaj ankaŭ rolis en filmo, La unua ĉefpeko. Li mortis je la 14-a de majo de 1998, kiam li estis okdekdu jaraĝa.

Al antaua artikolo Kajeroj ~ Kajero 62 ~ Esperanto Hispanio Sekvonta artikolo
Muziko: Novjorko, famigita de Frank Sinatro per la filmo de la sama nomo.